Ingredienco (aŭ ingrediento) estas ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon, trinkaĵon, manĝaĵon, medikamenton ktp. Tiun nomon ricevas ĉiu el la bezonataj eroj por kuir-arta recepto.

Lingva noto redakti

Laŭ PIV kaj PAG, la ĝusta formo kun referenco de L.L. Zamenhof devus esti ingredienco (kialo: el la latina ingrediens, pri eniro aŭ enigo; tamen kutime oni uzas pseŭdofinaĵon -enco por abstraktaĵoj, kaj -ento por konkretaĵoj, ekzemple: esenco, kaj fundamento). La prefero kaj klarigo malaperis el NPIV.

Vidu ankaŭ redakti