Manĝaĵo

substanco manĝata de vivulo por sinnutrado

Manĝaĵo estas aĵo manĝata fare de vivaĵoj. Manĝaĵo estas la ĉefa fonto de energio por animaloj. Ĝi estas asimilita al la korpo pere de digesto. Ofte la vorto manĝaĵo ankaŭ entenas trinkaĵojn.

Variaj manĝaĵoj.
Variaj manĝaĵoj de vegetala deveno: cerealoj, diversaj legomoj kaj spinaco
Kovrilpaĝo de libro pri kuracaj manĝaĵoj; Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1986.

Manĝaĵo estas ajna substanco[1] konsumita por havigi nutran subtenon por la korpo. Ĝi estas kutime devena el plantaanimala origino, kaj enhavas esencajn nutraĵojn, kiaj grasojn, proteinojn, vitaminojn, aŭ mineralojn. La substanco estas englutata de organismo kaj asimilata de la ĉeloj de organismo por havigi energion, elteni vivon, aŭ stimuli la kreskon.

Historie, personoj certigis sian manĝadon pere de du ĉefaj metodoj: nome la praktiko de ĉasistoj-kolektistoj kaj de agrikulturo. Nuntempe, la majoritato de manĝ-energio postulita de la pliiĝanta loĝantaro tutmonda estas havigita de la nutraĵa industrio.

Nutra sekureco estas kontrolita de agentejoj kiaj la Internacia Asocio por Manĝoprotektado, la Mondrimeda Instituto, la Monda Manĝoprogramo, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, kaj la Internacia Manĝinforma Konsilantaro. Ili konsideras aferojn kiaj eltenebleco, biologia diverseco, klimata ŝanĝo, manĝekonomiko, loĝantarkresko, akvoliverado, kaj aliro al manĝo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝorajto‎.

La manĝorajto estas homa rajto agnoskita de la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj (IPESKR), kiu rekonas la "rajton al taŭga standardo de vivo, inklude taŭgan manĝon," same kiel la "fundamenta rajto esti libera el malsato."

Manĝofontoj redakti

 
Surstrata vendisto vendanta vaporigitan maizon en Barato. Maizo estas bazmanĝaĵo en kelkaj landoj.

Plej manĝaĵoj havas sian originon en plantoj. Kelkaj manĝaĵoj estas akiritaj rekte el plantoj; sed eĉ animaloj kiuj estas uzataj kiel manĝofontoj estas bredataj per nutradi ilin el manĝaĵoj derivaj el plantoj. Greno de cerealo estas bazmanĝaĵo kiu havigas pli da manĝenergio tutmonde ol ajna alia tipo de agrikultura produkto. Maizo, tritiko, kaj rizo – laŭ ĉiuj el ties variantoj – enkalkuliĝas por 87% el la tuta grenproduktado tutmonde.[2] Plej el la greno kiu estas produktita tutmonde estas havigita al gregaro por ties bredado kaj posta konsumado laŭ diversaj manieroj (viando, lakto, ovoj).

Kelkaj manĝaĵoj el animala aŭ planta deveno estas variaj manĝeblaj fungoj, ĉefe ĉapelfungoj. Fungoj kaj naturaj bakterioj estas uzataj en la preparado de fermentitaj kaj peklitaj manĝaĵoj kiel gistenhava pano, alkoholaĵoj, fromaĝo, peklitaj kukumetoj, kombuĉo, kaj jogurto. Alia ekzemplo estas cianobakterioj kiaj Spirulino.[3] Neorganikaj substancoj kiaj salo, bakosodo kaj tartarkremo estas uzataj por konservi aŭ kemie ŝanĝi ingrediencon.

Plantoj redakti

 
Butana ruĝa rizo (bazmanĝaĵo) kun koko kaj spinaco.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Herbo kaj spico.
 
Preparado de paelo.

Multaj plantoj kaj plantopartoj estas manĝataj kiel manĝaĵo kaj ĉirkaŭ 2,000 plantospecioj estas kultivataj por manĝo. Multaj el tiuj plantospecioj havas kelkajn distingajn kulturvariojn.[4]

Semoj de plantoj estas bona fonto de manĝo por animaloj, inklude homojn, ĉar ili enhavas la nutrantojn necesajn por la planta dekomenca kresko, inklude multajn sanigajn grasojn, kiaj Omega graso. Fakte, la majoritato de manĝaĵoj konsumitaj de homaj estaĵoj estas semo-bazaj manĝaĵoj. Manĝeblaj semoj estas cerealoj (maizo, tritiko, rizo, ktp.), legomoj (faboj, pizoj, lentoj, ktp.), kaj nuksoj. olesemoj estas ofte premitaj por produkti riĉajn oleojn - el sunfloro, lino, kolzo (inklude kanololeon), sezamoleon, ktp.[5]

Semoj estas tipe riĉenhavaj en nesaturitaj grasoj kaj, modere, estas konsiderata saniga manĝaĵo, kvankam ne ĉiuj semoj estas manĝeblaj. Grandaj semoj, kiaj tiuj el citrono, metas sufokan danĝeron, dum semoj el ĉerizoj kaj pomoj enhavas cianidon kiu povus esti venena nur se konsumitaj en grandaj kvantoj.[6]

Fruktoj estas la maturiĝintaj ovaroj de plantoj, inkludante semojn ene. Multaj plantoj kaj animaloj kunevoluis tiele ke la fruktoj de la unuaj estas alloga manĝofonto por la duaj, ĉar animaloj kiuj manĝas la fruktojn povas ekskrecii la semojn je kelka distanco for. Fruktoj, krome, formas gravan parto de la dietoj de plej kulturoj. Kelkaj elplantaj fruktoj, kiaj tomatoj, kukurboj, kaj melongenoj, estas manĝataj kiel legomoj.[7]

Legomoj estas dua tipo de planta materialo kiu estas ofte uzata miel manĝaĵo. Tiuj estas radiklegomoj (terpomoj kaj karotoj), bulboj (cepa familio), folilegomoj (spinaco kaj laktuko), tigolegomoj (bambuburĝonoj kaj asparagoj), kaj florarvegetaloj (artiŝokoj kaj brokoloj kaj aliaj vegetaloj kiaj brasikoflorbrasiko).[8]

Animaloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Animalaj manĝofontoj kaj Manĝoĉeno.
 
Variaj krudaj viandoj.

Animaloj estas uzataj kiel manĝo ĉu rekte aŭ nerekte pro la produktoj kiujn ili produktas. Viando estas ekzemplo de rekta produkto tenita el animalo, kiu venas el muskolaj sistemoj aŭ el organoj.

Manĝaĵoj produktitaj de animaloj estas lakto produktita el laktoglandoj, kiu en multaj kulturoj estas trinkata aŭ procezata en laktaĵoj (fromaĝo, butero ktp.). Aldone, birdoj kaj aliaj animaloj demetas ovojn, kiuj estas ofte manĝataj, kaj abeloj produktas mielon, nome reduktita nektaro el floroj, kiuj estas populara dolĉigilo en multaj kulturoj. Kelkaj kulturoj konsumas sangon, foje en la formo de sangokolbaso, same kiel densigilo por saŭcoj, aŭ en peklita, saligita formo por tempo de manĝa malabundo, kaj aliaj uzas sangon en stufaĵoj kiaj stufita leporo.[9]

Kelkaj kulturoj kaj personoj ne konsumas viandon aŭ animalajn manĝoproduktojn pro kulturaj, dietaj, sanaj, etikaj, aŭ ideologiaj tialoj. Vegetaranoj elektas rezigni el manĝo el animalaj fontoj je variaj gradoj. Vegananoj ne konsumas ajnan manĝon kiuj estas aŭ enhavas ingrediencojn el animala fonto.

Produktado redakti

 
Traktoro kaj ŝarĝoremorko.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Agrikulturo, Nutraĵa industrio kaj Genetike modifita manĝo.

Plej manĝaĵoj estis deĉiam akirita pere de agrikulturo. Pro pliiĝanta atento kaj al metodoj kaj al produkto de moderna industria agrikulturo, estis kreskanta tendencon al elteneblaj agrikulturaj praktikoj. Tiu alproksimiĝo, parte akcelita de la konsumopeto, kuraĝigas biodiversecon, surlokan mem-dependon kaj metodojn de organika farmado.[10] Ĉefaj influoj sur manĝoproduktado inkludas internaciajn organizojn (ekz. la Monda Organizaĵo pri Komerco kaj la Komuna Agrikultura Politiko), naciajn aŭ landajn registarajn politikojn (aŭ juro), kaj eĉ militon.[11]

En popola kulturo, la amasproduktado de manĝo, specife de viando kiaj tiuj de koko kaj bovo, okazigis polemikojn ĉefe pro variaj dokumentaj filmoj, ĉefe ĵuse Food, Inc, dokumentante la amasan buĉadon kaj la malhumanan traktadon de animaloj, ofte por pli facilaj enspezoj el industria farmado. Kun la nuna tendenco al naturprotektismo, la homoj en la okcidenta kulturo havas pliiĝantan klinon al la uzado de herbodevenaj suplementoj, manĝoj por specifa grupo de personoj (kiaj dietanoj, virinoj, alergiuloj aŭ atletoj), funkcia manĝo (fortigaj manĝaĵoj,kiaj ovoj omega-3), kaj pli etne diverseca dieto.[12]

Kelkaj organizaĵoj komencis plendi por nova tipo de agrikulturo en kiu agrikultura ekosistemo havigu manĝon sed ankaŭ eltenu esencajn servojn por la ekologia sistemo por ke la grundofekundeco kaj la biodiverseco estu eltenita pli ol endanĝerigita. Laŭ la Internacia Akvadministrada Instituto kaj la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, bone administrataj agrikulturaj ekosistemoj ne nur havigas manĝon, fibron kaj animalajn produktojn, ili ankaŭ havigas servojn kiaj inundo malpliigo, grundakva reŝarĝado, erozikontrolo kaj habitatoj por plantoj, birdoj, fiŝoj kaj aliaj animaloj.[13]

Gustopercepto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gusto.

Gustogustosenso estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas analizon de la gusto (science ankaŭ saporo) de la manĝaĵoj enbuŝigitaj. Ĝi estas la perceptado de kemiaj stimuloj de likvaj aŭ en likvo-solveblaj materialoj. La gustoburĝonoj sentas la amarajn, acidajn, la salajn, la dolĉajn kaj la umamajn gustojn. Inter ili oni povas intermezi multajn nebazajn gustojn. Animaloj, specife homoj, havas tiujn kvin diversajn tipojn de gustoj. Dum animaloj evoluis, la gustoj kiuj havigas la plej energion (sukero kaj grasoj) estas la plej plezurigaj manĝeblaj dum aliaj, kiaj amara, estas plej neĝuebla.[14] Akvo, kvankam gravega por la survivado, ne havas guston.[15] Grasoj, aliflanke, ĉefe saturataj grasoj, estas pli densaj kaj riĉa kaj estas tiele konsiderata pli ĝue manĝeblaj.

Dolĉa redakti

 
Strukturo de saĥarozo.

Ĝenerale konsiderta kiel la plej plezuriga gusto, dolĉeco estas preskaŭ ĉiam kaŭzita de tipo de simpla sukero kia la glukozo aŭ la fruktozo, aŭ de disaĥaridoj kiaj la saĥarozo, nome molekulo kiu kombinas glukozon kaj fruktozon.[16] Kompleksaj karbohidratoj estas tre longaj ĉenoj kaj tiele ne havas la dolĉan guston. Artefaritaj dolĉigiloj kiel la sukralozo estas uzataj por imiti la sukeran molekulon, kreante la impreson de dolĉa, sen ties kalorioj. Aliaj tipoj de sukero estas la bruna sukero, konata pro sia sukcena koloro, ĉar ĝi estas neprocezitaj. Ĉar sukero estas nepre necesa por la vivo kiel ĉefa fonto de energio kaj por la survivado, la gusto de sukero estas plezuriga.

La planto stevio enhavas komponaĵon konatan kiel steviolo kiu, kiam elprenita, havas 300 fojojn la dolĉecon de la sukero dum ĝi havas minimuman efikon sur la sangosukero.[17]

Acida redakti

Acideco estas kaŭzata de la gusto de acidoj, kiaj la vinagro en alkoholaj trinkaĵoj. Acidaj manĝoj estas citrusoj, ĉefe citronoj, limeoj, kaj je pli malalata grado oranĝoj. Acido estas evolue grava ĉar ĝi estas signo de manĝo kiu povus esti ranciĝinta pro bakterioj.[18] Multaj manĝoj, tamen, estas iome acidecaj, kaj helpas stimuli la gustoburĝonojn kaj plibonigas la saporon.

Sala redakti

 
Salamasoj en Bolivio.

Saleco estas la gusto de alkalmetalaj jonoj kiaj natrio kaj kalio. Ĝi troviĝas en preskaŭ ĉiu manĝaĵo en malaltaj al moderaj proporcioj por plibonigi la guston, kvankam manĝi puran salon estas konsiderata tre malplezuriga. Estas multaj diversaj tipoj de salo, el kiuj ĉiu havas diferencan gradon de saleco, kiaj la marsalo, la salfloro, la koŝera salo, la minsalo, kaj la griza salo. Krom plibonigi la guston, ties gravo estas ke la korpo bezonas kaj eltenas delikatan ekvilibron de elektrolitoj, kio estas la funkcio de la renoj. Salo povas esti jodigita, signife ke jodo estu aldonita al ĝi, nome necesa nutraĵo kiu helpas la funkcion de la tiroido. Kelkaj enladigitaj manĝaĵoj, ĉefe supoj aŭ pakigitaj buljonoj, tendenca esti riĉenhavaj en salo kiel rimedo konservi manĝaĵon pli longdaŭre. Historie la salo estis delonge uzata keil viandokonservigilo ĉar salo helpas la akvoforigon. Simile, ankaŭ sekigitaj manĝaĵoj helpas la manĝosekurecon.[19]

Amara redakti

Amareco estas sento ofte konsiderata malplezuriga karakterizata per havado de akra, aspra gusto. Nedolĉigita malhela ĉokolado, kafeino, citronŝelo, kaj kelkaj tipeoj de fruktoj estas konataj kiel amaraj.

Umamo redakti

Umamo, nome japana vorto por bongustega, estas la malplej konata en okcidenta popola kulturo sed ĝi havas longan tradicion en aziaj kuirartoj. Umamo estas la gusto de glutamatoj, speciale ununatria glutamato (UNG).[16] Ĝi estas karakterizita kiel saleca, viandeca, kaj riĉa en saporo. Salmo kaj fungoj estas manĝoj tre riĉenhavaj en umamo.

Kuirarto redakti

 
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuirarto.
 
Populara japana manĝo, kun tempuro, saŝimo kaj miso-supo.

Multaj kulturoj havas rekoneblan kuirarton, nome specifa serio de tradicioj de kuirado kiu uzas variajn spicojn aŭ kombinadon de saporoj unika de tiu kulturo, kiu evoluas laŭlonge de la historio. Aliaj diferencoj estas preferoj (malvarmo aŭ varmo, spicemo, ktp.) kaj praktikoj, la studo de kio estas konata kiel gastronomio. Multaj kulturoj havas diversifite siajn manĝaĵojn laŭ la rimedoj de preparado, kuirmetodoj, kaj manfarado. Tio inkludas ankaŭ kompleksan manĝokomercon kio helpas la kulturojn por ekonomie survivi pere de la manĝo, ne ĝuste nur por konsumado.

Kelkaj popularaj tipoj de etnaj manĝotipoj estas la itala, franca, japana, ĉina, usona, kaĵuna, barata, afrika, hispana kaj latinamerika kuirartoj. Variaj kulturoj tra la tuta mondo studas la dietajn analizojn de manĝo-kutimaro. Kvankam laŭ evoluo, oponite al kulturaj vidpunktoj, homoj estas ĉiomanĝantoj, religiaj kaj sociaj konsideroj kiaj moralo, aktivismo, aŭ naturprotektismo ofte tuŝas la temojn pri kiuj manĝaĵoj estos konsumataj. Manĝo estas manĝata kaj tipe ĝuata pere de la sento de gusto, nome percepto de saporo el manĝado kaj trinkado. Kelkaj gustoj estas pli ĝuindaj ol aliaj, por evoluaj celoj.

Prezentado redakti

 
Franca pasteĉo de bazilia salmo, kun okulfrapa almanĝaĵoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝoprezentado.

Estetike plezurigaj kaj okulfrapaj manĝoprezentaĵoj povas kuraĝigi personoj konsumi manĝojn. Ofta diraĵo estas ke personoj "manĝas per la okuloj". Manĝo prezentita en pura kaj apetitiga maniero kuraĝigas bonan saporon, eĉ se nekontentige.[20][21]

Kontrasto en teksturo redakti

Teksturo ludas gravan rolon en la ĝuado de manĝado. Kontrastoj en teksturoj, kiaj iome kraka en aliflanke milda plado, povas pliigi la emon manĝi ĝin. Oftaj ekzemploj estas aldonado de granolo al jogurto, aldonado de rostpano al salatosupo, kaj rostita pano por plibonigi sian krakecon por milda pinto, kia ŝinko aŭ butero.[22]

Kontrasto en gusto redakti

Alia universala fenomenono rilate al manĝo estas la allogo de kontrasto en gusto kaj prezentado. Ekzemple, malaj saporoj kiel dolĉeco kaj saleco tendencas iri kune, kiel en krevmaizo kaj nukso.

Manĝopreparado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝopreparado.

Dum multaj manĝaĵoj povas esti manĝataj krudaj, ankaŭ multaj suferas ioman formon de preparado pro tialoj de sekureco, agrablo al la palato, teksturo, aŭ saporo. Je pli simpla nivelo tio povas inkludi lavadon, tranĉadon, dispecigadon, aŭ aldonadon de aliaj manĝaĵoj aŭ ingrediencoj, kiaj spicoj. Ĝi povas inkludi ankaŭ miksadon, varmigadon aŭ malvarmigadon, premkuiradon, fermentadon, aŭ kombinadon kun aliaj manĝaĵoj. Hejme, plej manĝopreparado okazas en kuirejo. Kelka preparado estas farata por plibonigi la guston aŭ estetikan allogon; alia preparaĵo povas helpi al konservado de la manĝaĵo; aliaj povas esti inkludita en kultura identeco. Manĝo estas formata de manĝaĵo kiu estas preparata por esti manĝata je specifaj tempo kaj loko.[23]

 
Fridujo helpas teni manĝaĵojn freŝaj.

Animala preparado redakti

La preparado de animal-bazitaj manĝaĵoj kutime inkludas bestobuĉadon, sentripigadon, pendigadon, dispartigon, kaj reuzadon de manĝeroj. En disvolviĝintaj landoj, tio estas kutime farata eksterhejme en buĉejoj, kiuj estas uzataj por procezi animalojn amase por viandoproduktado. Multaj landoj regulas siajn buĉejojn laŭleĝe. Ekzemple, Usono establis la leĝon Humane Slaughter Act de 1958, kiu postulas ke animaloj estu komociitaj antaŭ ties mortigo. Tiu act, kiel tiuj en multaj landoj, sendevigas buĉejon laŭ la religiaj juroj, kiaj koŝera, ŝoĥtado, kaj dhabiĥa halalo. Striktaj interpretoj de Koŝero postulas ke la animalo estu tute konscia kiam ties karotida arterio estu tranĉita.[24]

Je surloka nivelo, buĉisto povas komune dispecigi pli grandajn animalajn viandaĵojn en pli malgrandaj manovreblaj tranĉaĵoj, kaj antaŭvolvi ilin por komerca vendado aŭ pakado ili en buĉopapero. Aldone, fiŝo kaj marfrukto povas esti fabrikita en pli malgrandaj tranĉaĵoj fare de fiŝfabrikanto. Tamen fiŝobuĉado povas esti farata ankaŭ sur fiŝkapta ŝipo kaj tujfrostigado por konservado de kvalito.[25]

Kuirado redakti

 
Kuirado en uoko en Ĉinio.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuirado.

La termino "kuirado" enhavas ampleksan gamon de metodoj, iloj, kaj kombinaĵoj de ingrediencoj por plibonigi la saporon kaj digesteblon de manĝaĵoj. Kuirtekniko, konata kiel kuirarto, ĝenerale postulas la selektadon, mezuradon, kaj kombinadon de ingrediencoj laŭ ordigita proceduro kiel klopodo atingi la deziratan rezulton. La listo kaj priskribo de la eroj de tiu proceduro estas nomita recepto kaj tio formas gravan parton de la universala kaj partikularaj kulturoj: koletoj de receptoj formas precizan subĝenron en bibliografio. Nepraĵoj por la sukceso estas la variableco de ingredientoj, medikondiĉoj, kuiriloj, kaj la lerteco de la individua kuiristo.[26] La diverseco de la tutmonda kuirarto estas ankaŭ montro de la sennombraj nutraj, estetikaj, agrikulturaj, ekonomiaj, kulturaj kaj religiaj konsideroj kiuj influas sur ĝin.[27]

Kuirado postulas aplikadon de varmo al la manĝaĵoj kio kutime, kvankam ne ĉiam, kemie ŝanĝas la molekulojn, tiele ŝanĝante ties saporon, teksturon, aspekton, kaj nutrajn propraĵojn.[28] Kuirado de kelkajn proteinojn, kiaj ovoblankoj, viandoj, kaj fiŝoj, denaturigas la proteinon, kaŭzante la plifirmigon. Estas arkeologia pruvaro de rostitaĵoj ĉe la kampadejoj de Homo erectus datintaj el antaŭ 420,000 jaroj.[29] Boligado kil rimedo kuiradi postulas kuirujon, kaj ĝi estis praktikata almenaŭ ekde la 10a jarmilo a.K. kun la enkonduko de ceramiko.[30]

Kuirekipado redakti
 
Ŝtala pato.
 
Tradicia rostado (rostokrado)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuirujo.

Estas multaj diferencaj tipoj de ekipado uzata por kuirado.

Fornoj estas ĉefe vakuaj ujoj kiuj iĝas ege varmaj (ĝis 500 ) kaj estas uzataj por bakado aŭ rostigado kaj havigas sekvarman kuirmetodon. Diferencaj kuirartoj uzas diferencajn tipojn de fornoj; ekzemple, barata kulturo uzas tanduran fornon, kiu estas cilindra argila forno kiu funkcias je ununura alta temperaturo.[31] Okcidentaj kuirejoj uzas varitemperaturajn ventofornojn, konvenciajn fornojn, panrostilojn, aŭ neradiajn varmofornojn kiaj la mikroonda forno. Klasika itala kuirarto inkludas la uzadon de brika forno kiu enhavas brullignon. Fornoj povas esti lignobrulaj, karbobrulaj, gas-, elektro- aŭ ole-energiaj.[32]

Ankaŭ variaj tipoj de kuirfornoj estas uzataj. Ili montras la samajn variaĵojn de energitipoj kiel la fornoj jam menciitaj. Kuirfornoj estas uzataj por varmigi ujojn lokigitajn supre la pinto de la varmofonto, kiaj la fritetadujo, la saŭcujo, la pato, aŭ la premmarmito. Tiuj pecoj de ekipaĵo povas uzi ĉu sekan aŭ malsekan kuirmetodojn kaj inkludas metodojn kiaj vaporigadon, boligadon, boligetadon, kaj poĉadon por malsekaj metodoj, dum la sekaj metodoj inkludas fritetadon, patofritadon, kaj fritegadon.[33]

Aldone, multaj kulturoj uzas kradojn por kuiri. Rostilo funkcias per radia varmofonto el sube, kutime kovrita per metala kadro kaj foje kovrilo. Barbacoa en sablotruo en Sudameriko estas ekzemplo diference el la similnoma usona stilo de ĝardena rostokrado kiu brulas lignon, karbon aŭ likvan propanon, kun malsekigitaj ligneroj por produkti fumon.[34] Meksika stilo de rostokrado estas simile nomita barbacoa, kio inkludas kuiradon de viandoj kiaj tuta ŝafo super malferma fajro. En Argentino, asado (hispana vorto por "rostitaĵo") estas preparita sur kadro tenita super malferma truo aŭ fajro farita surgrunde, sur kiu tuta animalo aŭ eĉ pli malgrandaj tranĉaĵoj estas rostitaj.[35]

Krudmanĝa preparado redakti

 
Multaj tipoj de fiŝoj pretaj por esti manĝata, inklude salmon kaj tinuson.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krudmanĝado.

Kelkaj kulturoj pligravigas animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn en ties kruda stato. Salatoj konsistantaj el krudaj vegetaloj aŭ fruktoj estas oftaj en multaj kuirartoj. Saŝimo en japana kuirarto konsistas el kruda fajntranĉita fiŝo aŭ alia viando, kaj suŝio ofte enhavas krudan fiŝon aŭ mariskon. Tatara viandaĵo kaj tatara salmo estas pladoj faritaj el dispecigita aŭ muelita bovo aŭ salmo, miksita kun variaj ingrediencoj kaj servita kun bastonpano, panbulo aŭ terpomfingroj.[36] En Italio, carpaccio (karpaĉo) estas plado de tre fajne tranĉita kruda bovaĵo, ŝprucigita per vinagreto farita el olivoleo.[37] La sanmanĝa movado konata kiel Krudmanĝado defendas ĉefe veganan dieton de krudaj fruktoj, vegetaloj, kaj greno preparitaj en variaj manieroj, inklude sukigadon, manĝosenakvigon, ĝermadon, kaj aliajn metodojn por preparado kiuj ne plivarmigas la manĝaĵon super 118 (47.8 ).[38] Ekzemplo de kruda viandoplado estas ceviĉe, nome latinamerika plado farita el kruda viando kiu estas "kuirita" el tre acida citrusa suko el citronoj kaj limeoj kun aliaj aromoj kiaj ajlo.

Restoracioj redakti

 
Allyn House, restoracia menuo (5a de Marto, 1859)
 
Tom's Restaurant, nome fama restoracio en Novjorko.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Restoracio.

Restoracioj dungas trejnitajn ĉefkuiristojn kiuj preparas manĝaĵojn, kaj trejnitajn gekelnerojn kiuj servas al la klientoj. La termino restoracio (en franca restaurant) estis registrita jam el la 19a jarcento, kiam ĝi rilatis ankoraŭ al restaŭriga naturo de boilsupo kiuj estis iam servitaj en ili. Tamen, la koncepto antaŭ-datas laŭ nomigo de tiuj manĝejoj, kiel pruvaro sugestas komercan manĝopreparadon ekzistintan dum la epoko de la urbo Pompejo, kaj ĉar urba vendado de preparitaj manĝaĵoj eble ekzistis jam en Ĉinio dum la Dinastio Song. La kafejoj de la 17a jarcento en Eŭropo povas ankaŭ esti konsiderataj fruaj versioj de restoracioj.[39] En 2005, la loĝantaro de Usono elspezis 496 mil milionoj da dolaroj por eksterhejma manĝado. La elspezaro por eksterhejma manĝado distribuiĝas jene: 40% en tutservaj restoracioj, 37.2% en limigservaj restoracioj (rapida manĝado), 6.6% en lernejoj, 5.4% en trinkejoj kaj vendomaŝinoj, 4.7% en hoteloj kaj aliaj gastejoj, 4.0% en distrejoj, kaj 2.2% en aliaj lokoj, kio inkludas militistajn sidejojn.[40]

Manĝofabrikado redakti

 
Pakitaj hejmaj manĝaĵoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝofabrikado.

Pakitaj manĝaĵoj estas fabrikitaj (produktitaj) eksterhejme por vendado. Tio povas esti tiom simpla kiom buĉisto preparanta viandon, aŭ tiom kompleksa kiel moderna internacia nutrindustrio. La komencaj manĝoprocezaj teknikoj estis limigitaj al disponebla manĝokonservado, pakado, kaj transportado. Tio ĉefe inkludis saligadon, salpekladon, kazeiĝon, sekigadon, pekladon, fermentadon, kaj fumaĵadon.[41] Manĝofabrikado stariĝis dum la industria revolucio en la 19a jarcento.[42] Tiu disvolviĝo profitis avantaĝe el la novaj amasmerkatikaj teknikoj kaj aperanta nova teknologio, kia muelado, konservado, pakado kaj etikedado, kaj transportado. Ĝi kunportis la avantaĝojn de antaŭ-preparitaj temposavaj manĝaĵoj al la kerno de ordinara popolo kiu ne ĝuas el hejmaj servistoj.[43]

Komence de la 21a jarcento, leviĝis dunivela strukturo, el kiu kelkaj gigantoj de la internacia manĝoprocezado kontrolas ampleksan gamon de bone konataj manĝo-varomarkoj. Ekzistas ankaŭ ampleksa gamo de malgrandaj lokaj aŭ naciaj manĝoprocezaj entreprenoj.[44] Ankaŭ progresintaj teknologioj venis ŝanĝi manĝofabrikadon. Komputil-bazitaj kontrolsistemoj, prilaboritaj metodoj por manĝo-procezado kaj pakado, kaj antaŭeniroj en loĝistiko kaj en manĝodistribuado povas plibonigi la kvaliton de produktoj, plibonigi la manĝosekurecon, kaj malaltigi kostojn.[43]

Komerco de manĝaĵoj redakti

 
Manĝaĵoj ĉe superbazaro en Portlando, Oregono, Usono.

La Monda Banko raportis ke la Eŭropa Unio estis la pinta manĝimportisto en 2005, sekvita ĉe distanco fare de Usono kaj Japanio. La bezono de Britio de manĝaĵoj estis aparte bone ilustrita en la Dua Mondmilito. Malgraŭ la efektivigo de manĝoŝparporciigo, Britio restis dependa de manĝimportoj kaj la rezulto estis longperspektiva engaĝiĝo en la Batalo de Atlantiko.

Manĝaĵo estas interŝanĝata kaj surmerkatigata sur tutmonda bazo. La diverseco kaj havebleco de manĝaĵo jam ne estas limigitaj per la diverseco de loke plenkreska manĝaĵo aŭ la limigoj de la loka kresksezono.[45] Inter 1961 kaj 1999, ekzistis 400% de pliiĝo en tutmondaj manĝeksportaĵoj.[46] Kelkaj landoj nun estas ekonomie dependaj de manĝeksportaĵoj, kiu en kelkaj okazoj kontas por pli ol 80% de ĉiuj eksportaĵoj.[47]

En 1994, pli ol 100 landoj iĝis subskribintoj al la Urugvaja Kunsido de la Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco en rimarkinda pliiĝo en komercliberaligo. Tio inkludis interkonsenton por redukti subvenciojn pagitajn al farmistoj, subtenitaj per la politiko de Monda Organizaĵo pri Komerco de agrikultura subvenciado, komerc-impostoj, importkvotoj, kaj kompromiso de komerco kontestas ke tio ne povas esti duflanke solvita.[48] Kie komercaj baroj estas levitaj pro la pridisputataj kialoj de popolsano kaj sekureco, la MOK plusendas la disputon al la Komisiono Codex Alimentarius, kiu estis fondita en 1962 fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizaĵo pri Sano. Komercliberaligo multe influis mondan manĝkomercon.[49]

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Delicatessen.

Frandaĵvendejo, Bongustaĵejo, DelikataĵoDelicaĵejo, mallongigita Deli de la substantivo: Delico) estas manĝbutiko, kiu specialiĝas pri specialaj, maloftaj aŭ luksaj manĝeblaj produktoj aŭ pladoj. Krome, la nomo delicaĵejo povas ankaŭ rilati al sekcio de superbazaro kaj al speco de restoraciobufedo. Estas malfacile trovi precizan difinon por delicaĵejo ĉar la tipo varias laŭ mondregionoj kaj kulturoj. En Eŭropo la esprimo kutime rilatas al butiko dum en Usono la esprimo "bongustaĵejo" kaj mallongigita "delicaĵejo" plejparte rilatas al bufedo kiu servas unikajn pladojn, kutime en la stilo de kultura aŭ regiona specia kuirarto.

Malsato kaj malsatego redakti

Manĝosenigo kaŭzas malsufiĉan nutradon kaj finfine malsategon, kiu implikas la foreston de manĝaĵo en tutaj komunumoj. Tio povas havi gigantan kaj ĝeneraligitan efikon al homa sano kaj morteco. Ŝparporciigo foje kutimas distribui manĝaĵon dum malabundo, plej precipe dum militaj tempoj.[50]

Malsato estas signifa internacia problemo. Ĉirkaŭ 815 milionoj da homoj estas subnutritaj, kaj pli ol 16 000 infanoj mortas tage pro malsat-rilataj kialoj.[51] Manĝosenigo estas rigardita kiel deficitbezono en la hierarkio de Piramido de bezonoj laŭ Maslov kaj estas mezurita uzante malsatkatastrofajn pritaksojn.[52]

Sekureco redakti

 
Salmonella bakterio estas ofta kaŭzo de manĝdevena malsano, partikulare en nesufiĉe kuirita kokaĵoj kaj ovaĵoj.

Manĝdevena malsano, ofte nomita "nutraĵa veneniĝo", estas kaŭzita de bakterioj, toksinoj, virusoj, parazitoj, kaj prionojn. Ĉirkaŭ 7 milionoj da homoj mortas pro manĝaĵa venenado ĉiun jaron, kun proksimume 10 fojojn pli multaj suferante de neletala versio.[53] La du la plej multaj oftaj faktoroj kaŭzantaj kazojn de bakteria manĝdevena malsano estas krucpoluado de manĝpreta manĝaĵo fare el aliaj krudmanĝaĵoj kaj nedeca temperaturkontrolo. Malpli ofte, akutaj negativaj reagoj ankaŭ povas okazi se kemia poluado de manĝaĵo okazas, ekzemple de nedeca stokado, aŭ uzado de nenutraĵaj sapoj kaj desinfektaĵoj. Manĝaĵo ankaŭ povas esti falsita proksime de tre larĝa gamo de artikoloj (konataj kiel "fremdaĵoj") dum farmado, fabrikado, kuirado, enpakado, distribuado, aŭ vendado. Tiuj fremdaĵoj povas inkludi damaĝbestojn aŭ ties restojn, harojn, cigaredpugojn, lignopecojn, kaj ĉian manieron de aliaj poluaĵoj. Ĝi estas ebla por kelkaj specoj de manĝaĵo kiuj iĝas poluitaj se stokite aŭ prezentitaj en nesekuraj ujoj, kiel ekzemple ceramika poto kun antaŭ-bazita glazuro.

Nutraĵa veneniĝo estis rekonita kiel malsano poste jam de Hipokrato.[54] La vendo de ranca, poluita, aŭ falsita manĝaĵo estis ordinara ĝis la enkonduko de higieno, fridigo, kaj vermokontrolo en la 19-a jarcento. Malkovro de teknikoj por senvivigado de bakterioj utiligantaj varmecon, kaj aliaj mikrobiologiaj studoj fare de sciencistoj kiel ekzemple Louis Pasteur, kontribuis al la modernaj sekurecnormoj kiuj estas ĉieaj en evoluintaj landoj hodiaŭ. Tio estis plue subtenita per la laboro de Justus von Liebig, kiu kaŭzis la evoluon de modernaj metodoj de manĝostokado kaj nutraĵ-konservado.[55] En pli lastatempaj jaroj, pli bonega kompreno de la kialoj de manĝaĵ-portitaj malsanoj kaŭzis la evoluon de pli sistemaj aliroj kiel ekzemple la Analizo de Danĝeroj kaj de Kritikaj Kontroloj (HACCP), kiuj povas identigi kaj elimini multajn riskojn.[56]

Rekomenditaj iniciatoj por certigado de nutraĵsekureco inkludas konservi puran prepararadon kun manĝaĵoj de malsamaj tipoj konservitaj apartaj, certigante adekvatan kuirtemperaturon, kaj fridigado de manĝaĵoj senprokraste post kuirado.

Manĝaĵoj kiuj ruinigas facile, kiel ekzemple viando, laktaĵaĵoj, kaj marmanĝaĵoj, devas esti kuiritaj certmaniere por eviti polui homojn por kiuj ili estas pretaj. Kiel tia, la proksimuma regulo estas ke malvarmaj manĝaĵoj (kiel ekzemple laktaĵoj) devus esti konservitaj malvarmaj kaj varmaj manĝaĵoj (kiel ekzemple supo) devus esti konservitaj varmaj ĝis stokado. Malvarmaj viandoj, kiel ekzemple kokido, kiuj estas kuirotaj ne devus esti metitaj ĉe ĉambra temperaturo por degelado, ĉe la risko de danĝera bakteria kresko, kiel ekzemple SalmonellaE. coli.[57]

Dieto redakti

Manĝokutimoj estas la rutinaj decidoj kiujn persono aŭ kulturo faras laŭ kiuj elektado de manĝaĵoj gravas. Multaj kulturoj tenas kelkajn manĝopreferojn kaj kelkajn manĝotabuojn. Manĝelektoj ankaŭ povas difini kulturojn kaj ludi rolon en religio. Ekzemple, nur koŝeraj manĝaĵoj estas permesitaj fare de judismo, halalaj manĝaĵoj de Islamo, kaj en hinduismo bovaĵo estas limigitaj.[58] Krome, la manĝelektoj da diversaj landoj aŭ regionoj havas malsamajn karakterizaĵojn. Tio estas tre rilatita al la kuirarto specifa de preciza kulturo.

Prezo de la manĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manĝoprezo.

Manĝoprezoj referencas al la averaĝa preznivelo por manĝaĵoj tra landoj, mondoregionoj kaj je tutmonda skalo.[59] Manĝoprezoj havas efikon sur produktantoj kaj konsumantoj.

 
Ekzemplo de manĝoprezo por tomatoj en usonaj dolaroj porfunte.
 
Pritakso de Manĝoprezoj fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.

Manĝoprezaj niveloj dependas el procezoj de la Nutrindustrio, kiel merkatado kaj distribuado. Fluktuado en manĝoprezoj estas determinata per nombraj kunagantaj faktoroj.[60] Geopolitikaj aferoj, tutmonda varpeto, interŝanĝoj,[61] registara politiko, malsanoj kaj agrikultura rendimento, energikostoj, disponeblo de naturaj rimedoj por agrikulturo,[62] spekulado de manĝaĵoj,[63][64][65] ŝanĝoj en la uzado de la tero kaj en la vetero havas rektan efikon sur la pliigo aŭ malpliigo de la manĝoprezoj.[66]

En la Eŭrozono: Se inter 2017 kaj 2018 ne estis granda ŝanĝo: Aŭstrio (AT) en 2017 estas 45478.962 USD 2011 pKAP porpersona kaj en 2018 indico de prezo de manĝaĵo de 127 (rilatumo al personoj 0.00279249997), Belgio (BE) 42497.398 kun 114 (rilatumo al la personoj 0.00268251717), Kipro (CY) 34583,257 kun 108 (rilatumo al la personoj 0.00312289846), Estonio (EE) 29204.472 kun 95 (rilatumo al la personoj 0.00325292647), 40440.687 por Finnlando (FI) kun 119 (rilatumo al la personoj 0.00294258107), 40145,944 en Francio (FR) kun 116 (rilatumo al la personoj 0.00288945753), 46177,733 en Germanio (DE) kun 102 (rilatumo al la personoj 0.00220885681), 25279, 281 en Grekio (GR) kun 105 (rilatumo al la personoj 0.00415359915), 66548,095 en Irlando (IE) kun 118(0.00177315369), 34864,659 en Italio (IT) kun 113 (0.00324110441), 25164,417 en Latvio (LV) kun 91 (0.0036162173), 29506,438 en Litovio (LT) kun 80 (0.00271127271), 93891,492 al Luksemburgio (LU) kun 127 (0.00135262522), 38658.974 en Malto (MT) kun 111 (0.00287126089), 49021,811 en Nederlando (NL) kun 101 (0.0020603074), 27833,916 en Portugalio (PT) kun 98 (0.00352088438), 30032,706 en Slovakio (SK) kun 92 (0.00306332703), 31285,304 en Slovenio (SL) kun 98 (0.00313246117), 34830,142 en Hispanio (ES) kun 96 (0.00275623338).[67][68]

Tipoj de manĝaĵoj redakti

Manĝaĵoj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. food. Encyclopedia Britannica. Alirita 29a de Majo 2015.
  2. ProdSTAT. FAOSTAT. Alirita 2008.
  3. McGee, 333–334.
  4. McGee, 253.
  5. McGee, Chapter 9.
  6. Are apple cores poisonous?. The Naked Scientists, University of Cambridge (26a de Sep 2010). Alirita 12a de Majo 2014.
  7. McGee, Chapter 7.
  8. McGee, Chapter 6.
  9. Davidson, 81–82.
  10. Mason
  11. Messer, 53–91.
  12. Popular Culture, Food and. Alirita 29a de Majo 2015.
  13. Boelee, E. (Ed) Ecosystems for water and food security Arkivigite je 2013-05-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2011, Internacia Akvadministrada Instituto, Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj
  14. Evolution of taste receptor may have shaped human sensitivity to toxic compounds. Medical News Today. Arkivita el la originalo je 2010-09-27. Alirita 29a de Majo 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-27. Alirita 2015-11-08.
  15. "Why does pure water have no taste or colour?", The Times Of India, 2004-04-03.
  16. 16,0 16,1 New Oxford American Dictionary
  17. La informo pri multobligilo de dolĉeco kiel "300 fojojn" devenas el subjektivaj pritaksoj de aro de testitaj subjektoj Arkivigite je 2009-01-23 per la retarkivo Wayback Machine kiuj gustis variajn dissolvaĵojn kompare al standarda dissolvaĵo de saĥarozo. Fontoj referencitaj en tiu artikolo diras ke steviosidoj havas ĝis 250 fojojn la dolĉecon de la saĥarozo, sed aliaj, kiaj steviproduktaj firmaoj kiaj SweetLeaf, postulas 300 fojojn. 1/3 al 1/2 tekuleraĵoj (1.6–2.5 ml) de steviosida pulvoro estas postulita kiel havanta ekvivalentan dolĉigan povon al 1 taso (237 ml) de sukero.
  18. States "having an acid taste like lemon or vinegar: she sampled the wine and found it was sour. (of food, esp. milk) spoiled because of fermentation." New Oxford American Dictionary
  19. Food Preservatives. Alirita 29a de Majo 2015.
  20. You first eat with your eyes. Alirita 29a de Majo 2015.
  21. Food Texture, Andrew J. Rosenthal
  22. (1999-02-28) “Food Texture: Measurement and Perception”. 
  23. Mead, 11–19
  24. McGee, 142–143.
  25. McGee, 202–206
  26. McGee Chapter 14.
  27. Mead, 11–19.
  28. McGee
  29. Campbell, 312.
  30. McGee, 784.
  31. Davidson, 782–783
  32. McGee, 539,784.
  33. McGee, 771–791
  34. Davidson, 356.
  35. Asado Argentina
  36. Davidson, 786–787.
  37. Robuchon, 224.
  38. Davidson, 656
  39. Davidson, 660–661.
  40. United States Department of Agriculture
  41. Aguilera, 1–3.
  42. Miguel, 3.
  43. 43,0 43,1 Jango-Cohen
  44. Hannaford
  45. The Economic Research Service of the USDA
  46. Regmi
  47. Monda faktolibro de CIA
  48. World Trade Organization, The Uruguay Round
  49. Van den Bossche
  50. Messer, 53–91.
  51. Monda Organizaĵo pri Sano
  52. Howe, 353–72
  53. Nacia Instituto pri Sano, MedlinePlus Medical Encyclopedia
  54. Hipokrato, On Regimen in Acute Diseases
  55. Magner, 243–498
  56. USDA
  57. "Fact sheets - Poultry Preparation - Focus on Chicken". Arkivita el la originalo en 19a de Majo 2004.
  58. Simoons
  59. (2013-10-08) “Food Prices”, Our World in Data. 
  60. . 5 Causes of High Food Prices (angle). Alirita 2020-09-19.
  61. (2008) What's Driving Food Prices?, Issue Report (angle).
  62. (2012-12-01) “Crop losses due to diseases and their implications for global food production losses and food security”, Food Security (en) 4 (4), p. 519–537. doi:10.1007/s12571-012-0200-5. 
  63. "Hedge funds accused of gambling with lives of the poorest as food prices soar", The Guardian, 2010-07-18. (angle)
  64. Food speculation (angle) (2014-12-09). Alirita 2020-09-19.
  65. (2013) “Food price volatility and financial speculation”, FAC Working Paper 47 (en). 
  66. Food Price Explained (en-US). Alirita 2020-09-19.
  67. [1]
  68. [2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Food en la angla Vikipedio.