Pano

bazmanĝaĵo, bakita el pasto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Pajno.

Pano estas homa nutraĵo, pretigita el faruno, akvo, fermentaĵo kaj eventuale kun aldonaĵoj (ekz. kemiaj elementoj, komponaĵoj, terpomo). Oni uzas farunon de la cerealoj surlokaj (ekz. tritiko, maizo, hordeo, sekalo ktp).

Pano
Diversaj tipoj de pano.
Blanka pano (maldekstre) kaj bruna pano (dekstre).

La kapablecon de la grenoj je fari panon oni mezuras per pluraj metodoj: la Hagberg-a faltempo, la "W", la Chopin-a bobelmezurilo, la protein-kvoto (la kanadaj tritikogrenoj entenas la plej altan kvoton). Pano farita el blanka faruno estas pli bone digestebla, pano el bruna faruno estas pli riĉa je kemiaj elementoj (B-vitamino).

Specialaj panoj:

  • Diabeta pano (el faruno de tritiko kaj sojo)
  • Graham-pano por digestaj perturboj (riĉa je brano)

PanfaradoRedakti

IngrediencojRedakti

La ĉefa ingredienco de pano estas la faruno de iu greno (kutime de iu poaco).

Ne ĉiuj grenoj, tamen, taŭgas por panfarado. Krom kelkaj apartaj tipoj de pano, necesas sufiĉa procento de gluteno, enkaptonta la bobelojn produktatajn de gisto. La plej uzata greno estas tritiko; ankaŭ taŭgas aveno, hordeo, sekalo, sed ne maizorizo, kvankam oni povas produkti iajn panojn el maizorizo. Iufoje, oni miksas farunojn de pluraj grenoj aŭ eĉ farunon de iu greno kun faruno de malsama tipo (ekzemple de sojo).

La aspekto de tritika pano dependas forte de la bran-enhavo de la faruno (bruna faruno, blanka faruno ktp), kaj iomete ankaŭ de ĝia fajneco.

Panoj de malsamaj grenoj
el sekalo
el tritiko (blanka faruno)
el tritiko (bruna faruno)
el hordeo / aveno
el tritiko kaj sekalo, kun avenflokoj

Oni knedas farunon kun akvo. Antaŭ la bakado, la pezo de la akvo estas normale de ĉirkaŭ du trionoj de la pezo de la faruno; post la bakado, ĝia pezo malgrandiĝas kaj, en multaj landoj, ne devas superi laŭleĝajn limojn. Ankaŭ la akvokvalito efikas sur la gusto de la pano.

 
Gisto ordinara

Nur faruno kaj akvo estas nepre devigaj ingrediencoj. Pluaj kutimaj ingrediencoj estas gisto kaj salo. Pano sengista estas manĝebla (kaj uzata en religiaj okazoj aŭ en kelkaj regionoj de la mondo), sed ĝenerale ĝi estas nekutima. Pano sensala estas tradicia en malmultaj lokoj (ekzemple en Florenco) kaj estas bezonata dum kelkaj malsanoj, sed ankaŭ ĝi ne estas kutima.

 
Franca dolĉa pano (pain d'épices)

Krom tiuj kvar normalaj ingrediencoj, iufoje oni aldonas pluajn ingrediencojn; la plej oftaj estas grasoj (butero, ŝmalco, oleo), laktolaktopulvoro, semoj de sezamosunfloro. En kelkaj okazoj oni aldonas ovojn, terpomojn, olivojn, juglandojn, spicojn ktp.

Estas ankaŭ dolĉaj panoj, al kiuj oni aldonas sukeron, sekvinberojn, ĉokoladon, mielon ktp. En kelkaj okazoj, oni nomas "pano" kukojn, kiuj nur parte similas al pano.

Kemie artefaritajn aldonaĵojn plurfoje enhavas la faruno: ekzemple la askorbata acido. Pluaj kemiaj ingrediencoj estas iufoje aldonataj dum la knedado. La permesataj aldonaĵoj dependas de la loka leĝaro.

PaŝojRedakti

 
Bakisto knedanta.

Konvena, permana metodoRedakti

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • Knedado en knedotrogo
  • Maturigo
  • Bakado

Industria metodoRedakti

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • Knedado
  • Maturigo
  • Bakado
  • Malvarmigo kaj rezervado
  • Vendado loke aŭ transportado al vendejoj

Per hejma panpretigiloRedakti

  • Antaŭpreparo de la aldonaĵoj
  • La funkcianta maŝino aŭtomate faras la paŝojn de la knedado ĝis la bakado

Historio de la panoRedakti

 
Panfarado ĉe la tombo de Ramseso la 3-a
 
Panfarejo, el gvidilo tacuina sanitatis el Norda Italio, komence de la 15a jarcento

Neolitikaj homoj jam eklernis kuiri panon antaŭ pluraj miloj da jaroj[1][2]. Ja pano estas unu el la plej malnovaj pretigitaj manĝaĵoj. Indico de 30 000 jaroj antaŭe en Eŭropo rivelis amelo-restaĵon sur ŝtonoj utiligitaj por marteladado de plantoj.[3] Estas eble, ke dum tiu tempo, amel-ekstrakto de la radikoj de plantoj, kiel ekzemple tifaoj kaj filikoj, estis disvastigita sur plata roko, metita super fajro kaj kuirita en primitivan formon de platpano. Ĉirkaŭ 10 000 a.K., kun la krepusko de la Neolitika apoko kaj la disvastiĝo de agrikulturo, grajnoj iĝis la ĉefa ingredienco por la farado de pano. Gistosporoj estas ĉieaj, inkluzive de la surfaco de cerealgrajnoj, tiel ke ĉiu pasto, kiu ripozis, iĝos nature fermentinta.[4]

 
Karbigita romia pano, trovita en Pompejo.

Oni pretigis panon en la antikvaj Babilono kaj Egiptujo. La scio de la panofarado alvenis al la Romia Imperio plej verŝajne el la Orienta Mediteraneo Poste la romianoj disvastigis ĝin en multajn lokojn de la tiam konata mondo. Ekzistis multoblaj fontoj de fermentado haveblaj por frua pano. Aeraj gistoj povus esti jungitaj forlasante nekuiritan paston eksponita por aerumi por iom da tempo antaŭ kuirado. Plinio la Maljuna raportis, ke la Gaŭloj kaj Iberoj uzis la ŝaŭmon elirintan el biero por produkti "pli malpezan specon de pano ol tiun de aliaj popoloj." Partoj de la praa mondo, kie oni trinkis vinon anstataŭ biero, uzis paston kunmetitan el vinbersuko kaj faruno, kiu ebligis al ĝi ekfermenti, aŭ tritikbranon trempitan en vino, kiel fonto por gisto. La plej ofta fonto de fermentado devis reteni pecon el pasto de la antaŭa tago por esti uzata kiel formo de fermentpasta startigilo.[5]

Ĝis la komenco de la 19-a jarcento oni faris la panon permane, poste aperis la panfabrikoj, en kiuj ĉiu paŝo estas mekanikigita. En 1961 estis evoluigita la Chorleywood panum-proceso, kiu uzis intensan mekanikan prilaboradon de pasto por rimarkinde redukti la fermentadan tempon kaj la tempon necesan por produkti panon. La proceso, kies alt-energia miksado enkalkulas la uzadon de malpli protein-enhava greno, kiu nun estas vaste uzata ĉirkaŭ la mondo en grandaj fabrikoj. Kiel rezulto, pano povas esti produktata tre rapide kaj je malaltaj kostoj al la produktanto kaj al la konsumanto. Tamen ekzistas iu kritiko pri la efiko al nutrovaloro.[6]

Fine de la 20-a jarcento aperis la panpretigilo, aŭtomata maŝino por hejme pretigi la panon.

FermentadoRedakti

Ne estas konata, kiam gisto estis ekuzita por baki panon. La plej fruaj raportoj venis el antikva Egiptujo.[7] Sciencistoj spekulas, ke miksaĵo de faruno kaj akvo estis lasita pli longe ol kutime dum varma vetero, kaj ke la gistoj, kiuj estas en naturaj malpuraĵoj de la faruno, igis ĝin fermenti antaŭ la bakado. La rezultanta pano estis pli malpeza kaj pli bone gustis ol la kutimaj malmolaj panoj. Oni ĝenerale supozas, ke la fruaj variantoj de acidigo estis tre similaj al moderna fermentpasto.

Tipoj de panoRedakti

 
Pita-pano
 
Pita-pano kun falaflo

KonsumoRedakti

La pankonsumado estis kreskinta laŭlonge de la jarcentoj akompane de la kreskoritmo de la tutmonda liĝantaro. La pano estas malmultekosta nutraĵo kiu estas relative akirebla fare de granda parto de la tutmonda liĝantarom, kvankam kiel estas supozenda, la panprezo estas tre sensiva al la prezo de la tritiko kaj de la ceteraj cerealoj. La plialtigo de la prezo komence de la 21-a jarcento estis okazigita parte de la tutmonda nutrokrizo. Granda procento de la laboroj en agrikulturo kiuj generas cerealojn fakte iras al nutrado de brutoj kaj alia granda procento al la prilaborado de derivaĵoj, inter kiuj estas la faruno. Ĝenerale la pano estas facile akireblaj en urbaj zonoj ĉe panvendejoj, superbazaroj (en specifaj vendareoj) kaj ĉe oportunbutikoj kiuj estas malfermitaj multaj horojn kaj ĉiutage en preskaŭ ĉiu kvartalo de granda urbo. La vendado de pano estas regulata en la plej parto de landoj per specifaj normoj. La tutmonda tendenco ekde fino de la 20-a jarcento estas de iompostioma malpliigo de la pankonsumado ĉe la industriigitaj disvolvigitaj landoj kiuj tradicie estis konsuminta ĝin.[8]

La averaĝa pankonsumo konstatebla en la ĉiutaga aĉetado ĉe la disvolvigitaj landoj kutime estas inter ĉirkaŭ 5 % kaj 10 % (depende de kulturaj faktoroj kaj la lokoj). La lando kun plej alta procento de pankonsumado por persono estas Germanio (proksimume 106 kilogramon/persono jaro), sekvita de Ĉilio (proksimume 98 kilogramoj/persono jaro).[9] Aliaj fontoj indikas, ke la landoj kiuj plej konsumas panon estas unue Maroko kaj tre poste Urugvajo; tio dependas de la kriterioj per kiuj oni faras la esploron.

EŭropoRedakti

 
Knäckebröd, kutima pano en la nordo de Eŭropo.

En Eŭropo la pankonsumado estas tre populara kaj estis asocia komplete al la muelado de la tritiko. Germanio kaj Unuiĝinta Reĝlando estas la ĉefaj produktantoj en la eŭropa panmerkato (ku proporcio de 60 % de la produktado), Francio, Nederlando kaj Hispanio kunproduktas la 20 %. Kutime oni konsumas panon el diversaj cerealoj, kaj la bakejoj iompostiome tendencas al produktiva kaj tre industria sistemo de fabrikado de pano: nome la frostigita pasto. Tiel oni trovas pli kaj pli malgrandajn fornojn en superbazaroj kaj eĉ oportunbutikoj kiuj proponas panon preskaŭ ĵus farita sed el frostigitaj pastoj.[10] En la nordo de Eŭropo, en la zono de la skandinavaj landoj, estas tre populara sengista ebena pano nomita knäckebröd kiu konservas siajn proprecojn dum longaj periodoj. Ĉiuokaze, la konsumo de sekalpano estas pli populara en la nordo de Eŭropo ol la pano produktita el faruno de tritiko.[11][12]

Ekzistas nuntempaj tendencoj por panbakado en Eŭropo, kiel ekzemple la nomita Bake Off Technology (BOT) esplorita en la eŭropaja projektoj por disvolvigo (EU-FRESH BAKE).[13] La pankonsumado estis malpliiĝinta en Hispanio same kiel ĉe aliaj eŭropaj landoj pro la kunfluo de diversaj tialoj: nome la pliigo de la aĉetpovo, kio kondukis al aliaj pli multekostaj kaj diversaj nutraĵoj, kaj la iompostioma perdo de sanigaj nutrokutimoj.[14] En 1964 en Hispanio la pankonsumado por persono kaj jaro estis de 134 kg; en la jaro 1981 ĝi estis malaltiĝinta ĝis 75 kg kaj en la jaro 1991 la konsumo estis de 59 kg; ekde tiam ĝi stabiliĝis en ĉirkaŭ 58 kg. La rekomendo po konsumo de cerealoj fare de la Monda Organizaĵo pri Sano estas de ĉirkaŭ 91 kilogramoj por persono kaj jaro.[15]

AmerikoRedakti

 
Tortas fritas (fritita pano) de la zono de la Rio de la Plata.

En Usono la pankonsumado bremsiĝis dum la dua duono de la 20-a jarcento, pro la internacia koncerno kiu ekzistas pri la eblaj malkonvenoj de la konsumado de blanka pano. En 1933 ĉirkaŭ 80 % de la pano vendita en Usono estis servita en tranĉaĵoj. Inter la latinamerikaj landoj, la plej grandaj konsumantoj estas en Ĉilio, Kostariko kaj Brazilio, laŭ Latinamerika Studo pri Nutrado kaj Sano (ELANS).[16]

En kelkaj partoj de tiu mondoregiono estas tre tradicia kaj populara la produktado de pano uzante kiel cerealo maizon en la famaj tortiljoj. En kelkaj lokoj de Meksiko oni faras per tradicia sistemo panon kun amarantosemoj tre popularan en la azteka kulturo. En multaj lokoj la tradicia konsumo de tuberoj kiel la manioko aŭ la terpomo anstataŭas en la nutrado kaj en la dieto la uzadon de pano farita el cerealoj. La pano farita el tritiko estas populara en multaj landoj de Latinameriko; tamen, la panoramo estas tre diversa: kelkaj landoj havas tre altan konsumadon, kiel ĉe Ĉilio, dum ĉe aliaj kiel Meksiko, Venezuelo kaj Kolombio estas kompare malgranda.[17] En Meksiko oni konsumas dolĉan panon, same kiel panbulkojn bolillo, birote kaj la tortiljojn el faruno (ĉefe en la nordo); tiuj lastaj kutime oni faras el pasto de tritikfaruno mikzita kun porkograso aŭ butero. Oni diras ĝenerale, ke la konsumo de tradicia pano estas tre supera al la konsumo de industria pano. En kelkaj lokoj de Ameriko oni faras panon el tuberoj kiel la manioko (Manihot esculenta) nomita kasabe. En Centrameriko estas tre populara la pupusa, nome tortiljo el maizfaruno, el kiu oni faras ankaŭ la arepojn en Venezuelo kaj Kolombio. Kelkaj landoj ricevis influojn el Eŭropo kaj aligis la tritikpanon al siaj dietoj; tiu estas la ekzemplo de Meksiko per sia populara birote. En kelkaj okazoj la tritikpano formas parton de tradiciaj festoj kiel ĉe la guaguas de pan. Siaflanke, landoj kiel Venezuelo aligis amase al sia manĝokutimoj la panon pere de la influo de migrotajdoj devenaj el Eŭropo (ĉefe el Portugalio), kaj fakte portugaloj kutime administras la bakejojn kaj panvendejojn por ties produktado kaj komercigo.

AzioRedakti

 
Meronpano estas dolĉa pano tipa en Japanio.

La pano tiel kiel ĝi estas konata en Okcidento havas relativan malaltan proporcion de konsumo en Azio. Spite la altan konsumon de cerealoj, oni povas aserti, ke la ĉefa uzado de rizo kaj de nudeloj faras, ke oni evitas la panon tiel kiel ĝi estas konata en Okcidento.[18] En Barato oni konsumas grandan abundon de diversaj sengistaj ebenaj panoj kiuj estas proponitaj ĉu solaj ĉu ŝmiritaj el gio. Tre tipa pano en Japanio estas la Meronpano (メロンパン meronpan?), alia kun tradicio estas la anpan (あんパン) farĉita el anko; kvankam en Japanio la bakindustrio produktas tre ampleksan diversecon, inkludita la tipan francan panon. En Japanio estas ofte facile trovi rizpanon. En Vjetnamio estas tre populara la baguette en sandviĉo proponita en malgrandaj vendejoj nomita Bánh mì; en vjetnama bánh signifas same "panon" aŭ "kukon" kaj tio formas parton de nombraj kuirartaj nomoj en la lando.

Tamen, ia formo okcidentigita de pano estas kutime konsumata en kelkaj lokoj de Orienta Azio, ĉefe tiu kiu estas nomata "franca pano". En Filipinoj estas popular en kelkaj lokoj pro hispana influo la nomita pandesal (salpano). En Malajzio estas kutime konsumataj la ebenaj panoj naan, puri, roti kanai, dosai kaj idli (el rizo kaj urdvigno, ĉiuj el ili tre oftaj por la matenmanĝo. En Malajzio kaj Singapuro estas tre populara la tostada kaĝa, same kiel la roti john (speco de slico farita el malfermita baguette).

 
Panvendisto en la urbo Mukalla (Jemeno).

AfrikoRedakti

La panoj de Afriko estas produktataj ĉefe el la faruno de sorgo kaj de mileo.[19] La blanka pano fabrikita el tritikfaruno estas konsiderata lukso en kelkaj zonoj, tamen ĝi povas esti trovebla en kelkaj landoj kun influo de la franca kulturo kaj de iama koloniismo ĝenerale. La prilaborado en plej parto de la afrikaj landoj estas ankoraŭ tre kosta laboro ĉar oni faras mane (tio okazas ĉefe en la subsahara Afriko).[20] Kiel rezulto de la alta kosto importi tritikon (fakte malfacile kaj preskaŭ maleble pro la alta kosto kaj aliaj malhelpoj) la ONA estis organizinta programojn por uzi farunojn kiuj enhavu miksojn de cerealoj de lokaj specoj (nome komponitaj aŭ miksaj farunoj), kiel ĉe la "Composite Flour Programme" dezajnita en 1964 kaj plenumita en 1970. En multaj disvolvigitaj landoj la pano estis parto de la baza dieto de la urbaj zonoj, kaj tre ofte la metio de bakisto estas normala ĉiutagaĵo. En kelkaj lokoj kiel en Niĝerio la konsumo de cerealoj en la formo de pano iom anstataŭis la uzadon de la radiko de la kasavo en manĝaĵo nomita "eba".

La kreskanta populareco de la pano en Afriko rezultis en la fakto ke ekde mezo de la 20-a jarcento oni kreis kooperativojn ĉefe de virinoj (kiuj fakte eltenas la ekonomiajn pezojn de la hejmo en multaj lokoj) dediĉitaj al la specifaj laboroj de la bakado, tiuj klopodoj ne nur rezultis en parto de enspezoj sed ankaŭ enkondukis la panon en multaj zonoj de Afriko.[21] Unu de la uzataj cerealoj estas la "tefo" (Eragrostis tef) kiu ebligas la fabrikadon de pano nomita "inĝera". En Sudafriko estas tre populara pano nomita bunny chow farĉita el kareaĵo. En kelkaj lokoj oni faras panojn kun miksoj de rizo kaj sekalo.[22] En Somalio, same kiel en la ĝenerala kuirarto de Orienta Afriko oftas ebena pano nomita "laxoox" aŭ "lahooh".

Religia gravoRedakti

 
La ĉefa sceno de la Trenta meso de la katolika eklezio. Oni supozas, ke en tiu momento la pano iĝas dio.

Pano aperas en nombraj religiaj ceremonioj de tre diversaj religioj, por ekzemplo en la kristana religio ĝi estas protagonisto en la Komunio (nomita ankaŭ "panfrakciigo", "Vespermanĝo de la Senjoro"[23] ktp.) en kiu la pano estas fakte oblato de krakanta sengista pano nomita hostio. La pano estis la manĝaĵo de la Lasta Vespermanĝo kaj prie estas celebrata la sakramento de la Eŭkaristio (Transsubstancigo, tio estas mirakla konverto de pano en la korpo de Kristo, dum la vino iĝas lia sango, kiel rememoro de la lasta vespermanĝo antaŭ lia mortigo, kio rezultas en la elaĉeto el la origina peko, tio estas la plenumo de la misio de la veno de Kristo Dio al la Tero). Unu de la plej konataj mirakloj farita de Jesuo laŭ la evangelioj estas la Multobligo de la panoj kaj la fiŝoj en kiu el du bazaj manĝajoj li estis kapabla nutri invititojn al nupto. Pano aperas ankaŭ kiel baza manĝaĵo en diversaj partoj de la Biblio same kiel en la Patro nia ("donu hodiaŭ nian ĉiutagan panon").

En kelkaj islamaj landoj pano estas bakita por kelkaj festoj kiel Id al-Fitr, kiu sekvas post Ramadano. La ĥalao (kiu signifas "proponitan paston") temas pri tradicia pano de juda deveno farita el pasto riĉa en ovoj kaj butero, estas proponita vendrede nokte por la vespermanĝo de la Ŝabato. La judoj manĝas ankaŭ sengistan panon dum la juda pasko nomita maco kaj en kelkaj lokoj de Latinameriko la "hallulla" (festopano). Same kiel la ĥalao ĝi estas konsumata ŝabate kaj en la judaj festoj, eksklude la Pesaĥon. La Prosphora (en greka πρόσφορον - oferpropono) estas pano uzata en la liturgio de la Ortodoksa Eklezio.

Oni famas, ke Sankta Antonio Abato estas la patrono de la bakistoj, kvankam lia patroneco lastatempe devojiĝis al la aldomigitaj animaloj kune.[24] En Svedio oni preparas panon nomitan lussekatt kun formo de "S" kaj aromigita per safrano, proponita dum la matenmanĝo de la tago de Sankta Lucia (13-a de Decembro). La fougasse [fuGAS] en Francio estas proponita kiel parto de la dek tri desertoj (simbole al la dek du apostoloj kaj Kristo), same kiel la greka ĥristopsomocureki (τσουρέκι) kiu havas la kristanan krucon en sia surfaco, la Hutzelbrot bavara pano de Kristnasko. En kelkaj kazoj kiel ĉe la meksika "pano de mortinto" en la celebro de la Tago de la mortintoj. Kelkaj kukoj plenumas similajn funkciojn en religiaj kaj nereligiaj celebroj tra la tuta mondo.

En kulturoRedakti

 
Deutsches Brotmuseum en Ulm.

La pano kaj ties medio aperas en la popola kulturo tre diversforme en la socio. La populareco de la pano estas tiom granda ke eblas trovi eĉ unutemajn muzeojn en Eŭropo pri pano kiel la Deutsches Brotmuseum Ulm en Ulm, kaj la Europäisches Brotmuseum (Eŭropa panmuzeo) en Ebergötzen (Germanio). La pano estas okcidenta manĝaĵo kiu ne estas tiom abunda en Azio.[18] Internacia Asocio de Bakistoj determinis, ke la pantago estu la 16-a de Oktobro kio koincidas kun la Monda Tago de Manĝo (patronita de la FAO ekde 1979).[25][26] La pano rilatas al multaj signifoj kaj simboloj en la popola kulturo, sed ĉefe "pano" estas tre ofta sinonimo de la koncepto "manĝo". En Bavario por ekzemplo oni nomas Brotzeit (laŭvorte "tempo de pano") al la taga momento ripozi por aperitivo.

En politikoRedakti

Unu de la plej fruaj popolaj konceptoj rilatantaj inter pano kaj socio aperis en Eŭropo dum la epoko de la Romia Imperio laŭ la esprimo panem et circenses (laŭvorte panon kaj cirkon, kiu konsideris, ke al la popolo sufiĉos havi bazajn manĝaĵojn kaj distraĵojn por teni scian trankvilon), kio derivis al similaĵoj kiel "pano kaj taŭroj" (por taŭrludado en Hispanio), "pano kaj futbalo" ktp., same kiel ĉe aliaj komparoj. La ideo estas mildigi la sociajn konfliktojn pere de havigo de simpla kaj baza plezuro al la malalta popolo kune kun senpaga aŭ malmultekosta pano aŭ manĝaĵo. Pri Marie-Antoinette oni rakontas la legendon[27] ke dum la franca revolucio la popolo, senigita de faruno kaj de tritiko iris rekte al Versajlo por protesti kaj postuli aliron al pano fronte al la reĝino, kaj laŭdire tiu, al plendo ke ili ne havas panon, reagis per la frazo: “Ili manĝu kukojn” (Qu’ils mangent de la brioche), kio okazigis koleron de la popolo.

 
La conquête du pain (La pankonkero, titolpaĝo de la 2a eldono de la libro de Kropotkin).

La pankonkero (en franca: La Conquête du Pain) estas libro de la rusa anarkiisto Piotr Kropotkin, origine verkita en franca, aperinta kiel serio de artikoloj en la anarkiistaj gazetoj Le Révolté kaj La Revolte (ambaŭ eldonitaj de Kropotkin) kaj publikigita kiel libro por la unua fojo en Parizo en 1892 kun prefaco de Élisée Reclus, kiu ankaŭ sugestis la titolon. En ĝi pano estas sinonimo de eliro el malsatego, tio estas el malriĉeco.

En la epoko de Sovetunio la pano estis laŭdire ŝvelita per aero en 1963, pro la porciumado trudita de Nikita Ĥruŝĉov, por ke la panbastono aspektu pli granda al la rigardo, pano kiu estis kromnomita ŝerce "Ĥruŝĉov pasto" (en rusa lingvo: хрущёвское тесто).

Socia fakto pri la pano estas, ke oni faris historie socian distingilon laŭ la koloro de la manĝata paninterno, por ekzemplo la sekalpano (pli malhela) korespondis al la malriĉaj klasoj dum tiuj de tritikfarunoj (pli blankaj) al la riĉaj klasoj.[12][28] Kurioze en la dua duono de la 20-a jarcento en kelkaj disvolviĝintaj landoj okazis inversa fenomeno: oni disvastigis la tendecon, ke pano el integra tritiko aŭ kun mikso de aliaj cerealoj, kutime de pli malhela interno estas pli saniga manĝaĵo. Ironie pro ne tiom amasa produktado kaj pro ne tiom granda mendado, la prezo estas pli alta, pro kio nuntempe ofte la malhela pano estas pli uzata de mez- kaj alta klaso.

Ĉar pano estas simbolo de manĝaĵo (same kiel ties sinonimo en kelkaj kulturoj kaj lingvoj), tio rezultas en la fakto ke ekzistas movadoj kun nomoj laŭ tiu esprimo, kiel Bread for the World (Pano por la tuta mondo). La pano formas parton de unu de la ekonomikaj variabloj kiuj komponas la mezurilojn de la konsumpreza indico laŭ kiu en kelkaj landoj oni faras la reĝustigon de salajroj, kaj pro tio la ŝanĝo en la panprezoj estas tuj konsiderata kaj atentata fare de la diversdevenaj politikistoj.

En belartojRedakti

 
Miniaturo pri mezepoka bankedo. La nura manĝaĵo rekonebla estas ringoformaj panoj.
  • La serio animea Ĝakitate!! Ja-pan (Ja-pan ĵus bakita, aŭ Knedita Ja-pan) rakontas la aventurojn de juna bakisto kiu klopodas krei 'panon kun gusto pli bona ol la rizo'. Tio estas, pantipo kiun la japana popolo akceptu kiel baza manĝaĵo.
  • En la germana televidkanalo KI.KA la rolulo Bernd das Brot ("Bernardo Pano") estas ĉefrolulo kiel pano kiu posedas certajn opiniojn pri la ĉirkaŭa mondo.
  • La ĉilia poeto kaj Nobel-premio de Literaturo Pablo Neruda verkis "Odon al pano", manĝaĵo kiu en sia naskolando estas ĉefa en la dieto, kio metis la landon en la dua loko je tutmonda nivelo en pankonsumo.
  • En la hispana verko Lazarillo de Tormes aperas abundaj referencoj pri la gravo de la pano en la Mezepoko en Hispanio. Amuza epizodo temas pri la ruzaĵoj kiujn ideigas la ĉefrolula knabo por kaŝpreni sekajn panpecojn kiujn avarega pastro gardas en kofro. En aliaj similaj verkoj de pikareska romano aperas kutimo de baznobeloj kiuj malsategas, sed disigas panerojn sur sia brusto por ŝajnigi bonan ekonomian situacion.
  • Miguel N. Lira, elstara poeto el Tlaxcala, verkis la Corrido de Domingo Arenas: "Domingo la bakisto faris panon,/ dolĉan panon kaj salpanon;/ kringojn por infanoj kiuj vidis lin fari panon".
  • La stereotipa bildo de tipa franco konsistas en viro kiu portas subbrake bastonpanon (france baguette).

Interesaj faktojRedakti

 
Pupa maketo de panbakejo en ekspozicio ĉe Elvas, Portugalio.

En novembro 2009 Matthew Mitnitsky, la posedanto de la manĝejo "Nonni's Italian Eatery" en la urbo Concord (Nov-Hampŝiro, Usono) bakis la plej grandan panon en la mondo — ĝia maso estis 101 kilogramoj. La novan rekordon konfirmis reprezentantoj de la Guinness-libro de rekordoj. La rekordorompa pano estis poste donacita al la «Amika Kuirejo» de Concord por nutri la malriĉulojn malsatajn. Por rompi la rekordon, la panego devas esti pli granda versio de la normala manĝaĵo kun la samaj klasikaj ingrediencoj, kaj esti preparita en la daŭro de unu tago, kaj ankaŭ esti manĝebla.[29]

Receptoj kun panbazoRedakti

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri pano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[30]:

  •  
     Akvo kaj pano servas al sano. 
  •  
     Espero panon ne donas. 
  •  
     Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. 

ReferencojRedakti

  1. BBC News - Oldest bread in Britain angle
  2. Direzione Regionale Beni Culturali... Marche - L'alimentazione nel Neolitico itale
  3. Prehistoric man ate flatbread 30,000 years ago: study. Physorg.com. AFP (19-a de oktobro de 2010). Alirita 19-a de oktobro de 2010.
  4. McGee, Harold. (2004) On food and cooking. Scribner. ISBN 0-684-80001-2.
  5. Tannahill, Reay. (1973) Food in History. Stein and Day, p. 68–69. ISBN 0-8128-1437-1.
  6. Chorleywood Industrial Bread Making Process. allotment.org.uk
  7. "The History of Bread Yeast". BBC. Konsultita la 24an de decembro de 2006. angle
  8. B.C. Curtis, eld. (2002). «Wheat in the world». Bread Wheat (HTML) (en angla) 30. Konsultita la 16an de Januaro 2022.
  9. Miguel Galdós. «El Consumo de Pan y las Tendencias a Nivel Mundial» (PDF). Arkivita el la originalo la 22an de Aprilo 2014. Konsultita la 4an de Februaro 2009. p. 10.
  10. «Bakers Federation Europe (Ĉefpaĝo)» (en angla). Arkivita el la originalo la 9an de Marto 2009. Konsultita la 16an de Januaro 2022.
  11. «The role of bread in the British diet» (en angla). Arkivita el la originalo la 30an de Decembro 2008. Konsultita la 16an de Januaro 2022.
  12. 12,0 12,1 Prättälä, Ritva; Ville Helasoja1 (Novembro 2000). «The consumption of rye bread and white bread as dimensions of health lifestyles in Finland» (PDF). Public Health Nutrition (en angla) 4 (3): 813-819. doi:10.1079/PHN2000120. Konsultita la 16an de Januaro 2022.
  13. «EU-FRESH BAKE» Arkivigite je 2021-02-24 per la retarkivo Wayback Machine (en angla). Konsultita la 4an de Februaro 2009.
  14. Lamela Lopez, Francisco José. «El pan desaparece paulatinamente de nuestra dieta». Arkivita el la originalo la 25an de Septembro 2015. Konsultita la 16an de Januaro 2022.
  15. Ciferoj el la sondesploro de la Encuesta Nacional de Nutrición y Alimentación, baze sur la Encuesta de Presupuestos Familiares -sondesploro de familiaj buĝetoj-) (Varela y col., 1995; 1985; 1971.
  16. Lamela Lopez, Francisco José. «El pan desaparece paulatinamente de nuestra dieta». Arkivita el la originalo la 25an de Septembro 2015. Konsultita la 6an de Aŭgusto 2015.
  17. El consumo de pan en América (XIV). Énfasis Alimentación. Aŭgusto 2008.
  18. 18,0 18,1 Davidson, Alan; Helen Saberi (2006). The Oxford Companion to Food (en angla) (2a eldono). Oxford. ISBN 0192806815.
  19. JRN, Taylor (2003). «Overview: importance of sorghum in Africa» (PDF). JRN (en angla) (Pretoria). Konsultita la 18an de Januaro 2022.
  20. «Bread staple or luxury?». SPORE (en angla) (19). Januaro 1989.
  21. Ishrat, Husain; Rashid Faruqee (1994). Adjustment in Africa: Lessons from Country Case Studies (PDF) (en angla). Sudafriko: World Bank Publications. ISBN 0-8213-2787-9. Konsultita la 3an de Februaro 2009.
  22. de Vedia, Enrique; Hernán Cortés, Francisco López de Gómara, Pedro de Alvarado, Diego de Godoy (1852). Historiadores primitivos de Indias (PDF). Madrid. Konsultita la 18an de Januaro 2022.
  23. Lockward, A. (2003). Nuevo diccionario de la Biblia (1a eldono). Miami: Unilit. p. 214. ISBN 8495303175.
  24. Rossetto Kasper, Lynne; Dana Gallagher (1999). The Italian Country Table (en angla) (1a eldono). Milano: Scribner. ISBN 0684813254.
  25. |título= www.world-bread-day.com alirita la 3an de Februaro 2009, Arkivita en [1] la 21an de Januaro 2009.
  26. 16 de Octubre: Día Mundial del Pan alirita la 2020-10-15 en retejo www.expob2b.es en hispana.
  27. "Indulto para María Antonieta" El País - Januaro 2007.
  28. Goody, Jack Cooking, cuisine, and class: A study in comparative sociology, 1a eldono, 1982, Cambridge University Press, Novjorko, en angla, ISBN = 0521286964
  29. Plej granda pano en la mondo estas usona![rompita ligilo] esperante
  30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-03.

LiteraturoRedakti

 
Traktato de Parmentier.
  • Nicolaï, Tractatus singularis de panis natura, usu, affectionibus, operationibus, divisionibus et varietalibus, Dantzig, 1651
  • Antoine Augustin Parmentier kaj Antoine-Baudouin Poggiale, Rapport inédit de Parmentier sur le pain des troupes, annoté par M. Poggiale, Impr. de H. et C. Noblet,‎ 1856
  • J.C. Fawtier, De la fabrication du pain dans la classe agricole et de ses rapports avec l'économie politique, Paris, 1845
  • Roland, Appareils de panification, pétrin mécanique, four à air chaud et à sole tournante, Paris, 1855
  • André Garnier, Pains et viennoiseries : recettes et techniques, Lucerne, Suisse, Dormonval,‎ 1992 (ISBN 2-7372-2272-9)André Garnier,
  • Julia Child, Louisette Bertholle kaj Simone Beck (ill. Sidonie Coryn), Mastering the art of French cooking, New York, Knopf,‎ 2001 (ISBN 978-0-375-41340-7 et 0375413405, LCCN 2009288212, rete)
  • Peter Reinhart, Crust and crumb : master formulas for serious bread bakers, Berkeley, Calif, Ten Speed Press,‎ 2006 (ISBN 1-58008-802-3)
  • Laurel Robertson et al., The Laurel's kitchen bread book: a guide to whole-grain breadmaking, New York, Random House,‎ 9 septembre 2003 (ISBN 978-0-8129-6967-2 et 0812969677, OCLC 53031878, rete)
  • Jean-Philippe de Tonnac (dir.) (enk. Steven Laurence Kaplan), Dictionnaire universel du pain, Paris, R. Laffont, kol. «Bouquins»,‎ 14a de oktobro 2010, 1222 p. (ISBN 2-221-11200-8 kaj 978-2221112007)
  • Michèle Barrière, «Le pain», Historia,‎ novembre 2011, p. 10 (ISSN 0750-0475)
  • Carson I. A. Ritchie, Comida y civilización, Madrid 1986, Alianza Editorial, ISBN 84-206-0214-0.
  • Francisco Javier Alonso de la Paz, El libro del pan y de la leche; Madrid 1999, Editorial Ágata. ISBN 84-8238-328-0.
  • Rick Curry, S.J., El pan de los jesuitas, Madrid 2000, Alianza Editorial, ISBN 84-206-3873-0. (originala titolo en angla: The Secret of Jesuit Breadmaking, 1995).

Vidu ankaŭRedakti

 
Tortiljoj.