KiKA

(Alidirektita el KI.KA)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri televida kanalo. Por informoj pri la samnoma filmo, vidu la artikolon Kika (filmo).

KiKA (plennome Kinder-Kanal, do "porinfana kanalo") estas la nomo de germanlingva televida kanalo kun programo por infanoj kaj adoleskuloj.

KiKA
bildo
televidstacio • faka televida kanalo • Televidkanaloj porinfanaj
Ĝeneralaj informoj
Ricevo DVB-C, DVB-S, DVB-T kaj IPTV
Landoj  Germanio
Sendostacio ARD, ZDF
Teknika normo de normdifina televido PAL
Intendanto Steffen Kottkamp (ekde novembro 2008)
Komenciĝo de elsendoj la 1-an de januaro 1997
Jura formo publikjura instanco
Programa tipo programo por infanoj kaj adoleskuloj
Posedata de ARD • Zweites Deutsches Fernsehen vd
Nombro da sekvantoj
en sociaj retejoj

(stato la 17-a de februaro 2023)

Retpaĝaro http://www.kika.de
vdr

Karaktero redakti

Ĝin en Germanio kune iniciatis kaj vivtenas la du grandaj publikjuraj televidaj instancoj ARD kaj ZDF. La programo estas sen komercaj varbaĵoj, sen rasismaj aŭ kruelaĵoglorigaj enhavaĵoj kaj celiĝas unuavice al 3- ĝis 13-jaruloj.

 
Statuo de la KiKA-figuro Tabaluga antaŭ la gardejo ĉe Hirschgarten.

KiKA rezignas pri reklamo kaj montro de brutalaĵoj kaj volas peri virtojn spertojn informadojn, elsendante ek de la 1-a de januaro 2003 inter la 6-a kaj la 21-a horo. Dum la pli frua antaŭtagmezo ĝi celas la amuzigon de etinfanoj per ludserioj kaj desegnofilmoj, poste ĝis vespero oni sin direktas al pli maljunaj.

La ARD- filio Mezgermana Radio(MDR) ĉefe engaĝiĝas en la programfarado kaj la laborantoj de KiKA estas dungitoj de MDR. Afergvidanto nomumita interkonsente de ARD kaj ZDF estras komisionon responsan por la programo; por komisiono oni elektas po 4 reprezentantojn de ARD kaj ZDF

Serioj redakti

La sidejo de la kanalo estas en la urbo Erfurt. Ekzemplo konata de porjunulara serio estas Schloss Einstein, kies eksteraj kulisoj estas ĉe Kastelo Neideck.