Malfermi la ĉefan menuon
Vido tra la Cerva ĝardeno al la Majenca guberniestrejo, 2011.
Vido tra la okcidenta ĝardenero al historiaj konstruaĵoj, 2011.
Fontano kun skulpturo el la Kastelo Molsdorf, 1956.
La placo en 1957.
Novalo/konstrufosaĵo en 2005
Modelo de la planita superbazaro kun multetaĝa parkejo, 2005.
La rekonstruita gardejo.

La Cerva ĝardeno (germane: Hirschgarten) parte estas parko en la urbokerno de Erfurto. Ĝi estis la unua publika verda zono en Erfurto. Hodiaŭ ĝi estas parka duo konsistanta el la historia ĝardenparto kaj eksa novalo dum 2007-09 nove aranĝita.

Enhavo

SituoRedakti

La 0,6 hektarojn granda Hirschgarten troviĝas en la urbokerno okcidente de Anger, antaŭ la Turingia ŝtata kancelario en la triangula stratkruciĝo de Regierungsstraße, Neuwerkstraße kaj Eichenstraße.

NomojRedakti

  • 1740-1937 kaj ekde 1991: Hirschgarten
  • 1937-1945: Platz der SA
  • 1945-1991: Platz der Deutsch-Sowjetischen Freundschaft

HistorioRedakti

1733 ĝis 1945Redakti

Laŭ iniciato de la majenca guberniestro Anselm Franz Ernst Freiherr von Warsberg oni malkonstruis du vicojn da domoj antaŭ la palaco por fari en 1732 kampeton. Sur ĝi oni plantis arbojn kaj paŝtigis cervojn kaj kapreolojn inter 1734-40: tiu cirkonstanco nomis la ĝardenon Cerva ĝardeno. Finfine oni starigis du gardejojn, unu por la majencaj kaj la aliaj por la imperiestraj-aŭstriaj gardostarantoj.

Laŭ instigo de Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro en Erfurto den 1772 ĝis 1802, la ĝardeno (la unua en la tuta urbo!) malfermiĝis al la publiko. En 1798 ĝi fariĝis hortikultura kun kreskaĵoj originantaj ekskluzive el la erfurta regiono. Omaĝe al erfurtaj botanikistoj starigitis eta Templo de Flora, ornamita de portretoj de Johann Hieronymus Kniphof kaj Christian Reichart. Kiam en 1803 unuafoje la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj sia edzino Luiza de Meklenburgo-Strelitz vizitis Erfurton, la ĝardeno solene iluminiĝis kaj la bustoj de ambaŭ stariĝis en la templo.

Je la komenco de la franca okupado en 1806 la ĝardeno ekfunkciis kiel bivako kaj paŝtejo kien oni pelis la ĉevalojn. Okaze de la Kongreso erfurta de 1808 la ĝardeno replibeliĝis.

En 1827 la urbo transprenis la parkon kaj prizorgis ĝin. Uzo militara aŭ rajdado malpermesitis. Oni ankaŭ starigis tie ĉi statuojn de antikvaj diinoj kaj aliaj mitologiaj personecoj, kiujn oni iris preni en la Kastelo de Molsdorf. La lastaj du el ili troviĝis en la Hirschgarten ĝis 1970.

La 22-an de marto 1876 estis inauĝurita centre de la areo monumento por la falintoj de la Prusia-Aŭstria milito kaj de la Francia-Prusia Milito. Sur 15 metrojn alta kolono el sienito orumita aglo rigardas okcidenten. Ĉe la ŝtona fundamentoj estis portretoj de imperiestro Vilhelmo la 1-a kaj de aliaj germanaj princoj, de Otto von Bismarck kaj de la strategiistoj Helmuth von Moltke kaj Albrecht von Roon. Kvar en Francio kaptakiritaj kanonoj ĉirkaŭis la monumenton en flora rondaĵo, apude estis tri pelvoj fontanaj. La monumento, konstruita laŭ la tiama modo, pli malfrue estis ege kritikita pro la substreko de la venko, ne de la memorigo. En 1878 oni aranĝis terason en la orienta parto, post 1873 ĉirkaŭ la okcidentan ĝardenparto veturis ĉevaltramo, poste tramo.


Je la fino de la 1930-aj jaroj oni starigis skulptaĵon kun la titolo Patrino kun infano por reklami subtenon de tiuj du sociaj grupoj. Dum la lastaj jaroj de la Dua Mondmilito estis aranĝita granda estingakvo-pelvo videalvide al la guberniestrejo kaj la gazonon antstataŭis bedoj por legomkulturo.

Post 1945Redakti

Post la milito oni plenŝutis la estingakvujon. La monumentoj estis forigitaj. En 1956 fariĝis meze de la placo granda fontano. Antaŭ la eksa guberniestrejo parto de la ĝardeno ŝanĝiĝis en parkejojn.

Dum la tempo postmilita iĝis ankaŭ kelkaj aliaj modifoj: ekzemple estis surloke turniĝpunkto por tramoj.

Je la fino de la 1970-aj kaj la komenco de la 1980-aj jaroj, planoj maturiĝis konstrui en la urbocentro kulturdomon. Ĝi servu al aranĝoj kaj kongresoj politikaj-propagandaj [1]. Por realigi ĝin oni malkonstruis ekde 1985 grandan parton de la historiaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la Eichen-strato; krome nuliĝis la Regenbogen-strateto kaj malkonstruiĝis unu el la gardodometoj. En 1987 ekis la konstrulaboroj. La kulturdomo iĝis kolosa, kies grandeco superstaris ĉion alian kaj kvazaŭ plimalgrandigis konstruaĵojn en la Regierungs-strato. Krome historiaj konstruaĵoj pro la uzo de ramiloj estis damaĝitaj. La nombro de la arboj en la ĝardeno reduktiĝis. Pro la giganteco la ensemblo kromnomiĝis levilejo por ŝipoj. Ĝis 1989 estis finkonstruita nur la kruda masonaĵo - por esti komplete malkonstruita ekde julio 1996. Mallongan tempon oni projektis novkonstruon de la Teatro, kio pro financaj kialoj ne fariĝis. Laŭdire la fiaskinta kulturdomstarigo kostis ĉ. 60 milionojn da markoj orientgermanaj[2].

Pli ol 10 jaroj estis malbela novalo inter la historia Cerva ĝardeno kaj la Eichen-strato. Inter 1998 kaj 2006 ekzistis du grandaj konstruprojektoj. Pri la dua el ili jam findecidis la urba konsilantaro (superbazaro kun multetaĝa parkejo). Leviĝo de civitanoj igis la politikistojn decidigi la popolon. La erfurtanoj tiam voĉdonis por parkigo de la novalo kaj la fosaĵoj plenŝutitis.

En 2007 la konsilantaro decidis partopreni tutgermanan konkurson Entente Florale kaj vivigis por tio la kampanjon Erfurto ekfloras. La t.n. Erfurta bedo okcidente en la ĝardeno ricevis la oran medalon. En 2008 erfurtanaj mondonacoj ebligis la rekonstruon de la dua gardodometo.

Jam en 2007 naskiĝis - por finaranĝi la parkon - konkurso Innerstädtische Freiraumgestaltung am Hirschgarten, kiun gajnis berlina pejzaĝarkitetura ateliero Loidl. En 2009 estis inaŭgurita la parka duo, kiu samjare estis taksita honorinda fare de la aljuĝintoj de la premio Thüringer Landschaftsarchitekturpreis.

LiteraturoRedakti

  • Erfurt. Der Hirschgarten. Eld. Landeshauptstadt Erfurt, Stadtverwaltung. Redaktanto Dr. Rüdiger Kirsten. Druckhaus Gera, 2009

ReferencojRedakti

  1. Erfurt. Der Hirschgarten. Eld. Landeshauptstadt Erfurt, Stadtverwaltung. Redaktoro: R. Kirsten. Druckhaus Gera, 2009. p.37
  2. [1]

Eksteraj ligilojRedakti