Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)

Frederiko Vilhelmo la 3-a, germane Friedrich Wilhelm III., (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1770 en Pocdamo; mortis la 7-an de junio 1840 69-jara en Berlino) ekde la jaro 1797 estis reĝo de Prusio kaj kiel margrafo de Brandenburgio ĝis la malfondo de la germanlingva Sankta Romia Imperio en la jaro 1806 ties kanceliero kaj princo-elektisto.

Frederiko Vilhelmo la 3-a
Reĝo de Prusio
Frederiko Vilhelmo la 3-a
Frederiko Vilhelmo la 3-a
Regado 1797-1840
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 2-a
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 4-a
Persona informo
Friedrich Wilhelm III.
Naskonomo Friedrich Wilhelm der Dritte
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1770
en Berlino,  Prusio
Morto 7-an de junio 1840 (69-jara)
en Pocdamo,  Prusio
Tombo mausoleum of Charlottenburg Park vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Subskribo Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro Frederiko Vilhelmo la 2-a
Patrino Frederika Luiza de Hesio-Darmstadt
Gefratoj Princess Frederica Charlotte of Prussia • Frederiko Ludoviko Karolo de Prusio • Queen Wilhelmina of the Netherlands • Princess Augusta of Prussia • Prince Henry of Prussia • Vilhelmo de Prusio • unnamed daughter von Hohenzollern • Ulrike Sophie von Berckholzen • Christiane Sophie Friederike von Lützenberg • Count Alexander von der Mark • Countess Marianne von der Mark • Gustav Adolf Wilhelm von Ingenheim • Friedrich Wilhelm, Count Brandenburg • Countess Julie von Brandenburg vd
Edz(in)o Luiza de Meklenburgo-Strelitz
Infanoj Frederiko Vilhelmo la 4-a de PrusioVilhelmo la 1-aAleksandra Fjodorovna • Karolo de Prusio • Princess Alexandrine of Prussia • Princess Louise of Prussia • Alberto de Prusio • stillborn daughter von Hohenzollern • Princess Frederica of Prussia • Prince Ferdinand of Prussia vd
Profesio
Okupo komponistopolitikisto vd
Aktiva en Berlino vd
Reĝo de Prusio
Dum 1797-1840
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 2-a
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 4-a
Princo-elektisto de Brandenburgio
Dum 1797-1806
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo la 2-a
Sekvanto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Frederiko Vilhelmo kiel kronprinco, ĉ. la jaro 1793

Vivo redakti

Frederiko Vilhelmo naskiĝis en 1770 en Pocdamo kiel filo de Frederiko Vilhelmo la 2-a kaj Frederika Luiza de Hesio-Darmstadt. Li konsideriĝis timida kaj trankvila knabo, kiu malmulte parolis, forlasis ĉiujn ne nepre necesajn vortojn, kaj poste iĝis la modelo de la tre malmultvorta lingvaĵo de la prusia armeo.

 
la paro Frederiko Vilhelmo kaj Luiza de Prusio

La 24-an de decembro 1793 li edziĝis kun Luiza de Meklenburgo-Strelitz, laŭ samepokuloj aparte bela virino, kiu naskis al li 10 infanojn. En la kronprinca palaco borde de la urbocentra aleo Unter den Linden en Berlin li vivis modestan, relative burĝan vivon en senproblema geedzeco. Tiun vivstilon li daŭrigis, kiam en novembro 1797 li iĝis reĝo de Prusio. Naŭzita de la morala kadukiĝo de la nobelaro ĉirkaŭ lia patro, de la intrigoj kaj amaferoj, li penis restarigi moralecon inter la proksimaj reĝaj dungitoj.

Spite al la ĝenerale tre tradiciemaj kutimoj de la epoko li subtenis avangardan arton - per la aĉeto de la "plej modernaj germanaj tiutempaj bildoj", la pentraĵoj "Abatejo en la Kverkforsto" kaj "La Monaĥo ĉe la Maro" de la artisto Caspar David Friedrich, li en 1810 imprese subtenis la renomon de netradiciema arto.

Lia politiko estis, samkiel lia propra karaktero, singardema kaj neŭtrala. Reformoj komenciĝis nur tre malrapide, kaj lia politiko de internacia neŭtraleco de postaj generacioj estis juĝata malsukcesa. Kiam Francio okupis la germaniajn regionojn okcidente de la rivero Rejno kaj insistis pri la integrigo de ili en la francan ŝtaton, koalicio el Britio, Rusio kaj Aŭstrio komencis novan militon kontraŭ Francio, dum Prusio restis neŭtrala. Kvankam la franca ŝtato post tiu milito estis malfortigita, ĝia influo al Prusio kreskis. Pro francia premo, la multŝtata Germanlingvio en la sekvaj jaroj politike tre transformiĝis - precipe sekve de la regna deputacia fina akto malaperis multaj germanlingvaj ŝtatetoj kaj urboŝtatoj.

Kvankam la prusia ŝtato pro sia neŭtraleco rivevis aldonajn teritoriojn, interalie laŭ la volo de Napoleono la duklandon Hanovro, tradicie ligita al la reĝoj de Anglio, sed en internacia politiko izoliĝis. Eĉ kiam Francio ekkonkeris nordan Germanion, la prusia reĝo insistis resti politike neŭtrala kaj kontribuis kaj al la pereo de la Sankta Romia Imperio kaj nerekte al la venko de la napoleona armeo kontraŭ Rusio kaj Aŭstrio.

 
la reĝo, portretita fare de Ernst Gebauer

En 1806 Frederiko Vilhelmo promesis al Rusio, ne subteni Napoleolon per soldatoj por konkeroprovo de la Rusia Imperio. Iom poste li en ultimato postulis la foriron de ĉiuj franciaj soldatoj el suda Germanio. Tio en momento, kiam post la batalo de Austerlitz Napoleono jam fakte venkis kontraŭ Aŭstrio kaj Rusio. Napoleono malatentis la ultimaton kaj la 9-an de oktobro deklaris militon al Prusio. En la sekvaj bataloj de Saalfeld kaj Jena la prusia armeo estis neniige venkata, kaj la reĝo devis fuĝi al la tiama urbo Memel en Orientprusio, la nuna Klaipėda en Litovio. Li devis akcepti la pactraktaton de Tilsit, en kiu Prusio perdis ĉiujn teritoriojn okcidente de la rivero Elbo kaj ĉiujn teritoriajn perdojn el la disdivido de Pollando-Litovio.

La kolapso de la prusia ŝtato estis la kialo por decidaj ŝtataj reformoj. La reĝo ne entuziasmis pri ili kaj malrapide komencigis ilin, sed politikistoj kiel Karl August von Hardenberg, Heinrich Friedrich Karl vom und zum Stein kaj Wilhelm von Humboldt signife antaŭenpuŝis ilin. La situo de la ŝtato sed ankaŭ la rilatoj inter la popolanoj kaj la reĝo sekve signife pliboniĝis.

En februaro 1812 Frederiko Vilhelmo pro premo de Francio iĝis franca aliancano antaŭ la milito de la napoleona armeo kontraŭ la Rusia Imperio. Post la katastrofa malvenko de la francia armeo en Rusio, la prusia reĝo en marto 1813 deklaris militon al Francio. Ĝis la jaro 1815 Prusio reiĝis signifa eŭropa potenco.

 
statuo de Frederiko Vilhelmo la 3-a en la kastelo Hohenzollern

Krom finance tre subteni la armeon, la reĝaj reformoj aparte celis plibonigi la edukon. En 1806 fondiĝis la unua prusia lernejo por blinduloj. En 1810 fondiĝis la "Berlina Universitato", pli poste nomata Humboldt-Universitato en Berlino, en 1811 sekvis la Universitato de Breslau (la nuna Vroclavo en Pollando), kaj fine la Rejnlanda Universitato Frederiko Vilhelmo en Bonno. Per la en 1817 fondita Unuiĝinta Evangelia Eklezio la reĝo volis premi unuiĝon de la kristanaj konfesioj kaj tentiĝis malliberigi pastrojn, konfiski luteranajn preĝejojn kaj aliajn posedaĵojn.

La 11-an de marto 1812 pro iniciato de la reĝo, la 30 000 judoj de Prusio per la "juda edikto" tiujara ricevis rajtojn plejparte samajn al tiuj de la ceteraj civitanoj.

 
monero de 1819 kun la reĝa vizaĝo

La espero ke la reĝo subtenu pliajn reformojn, ne realiĝis. Aparte pro la influo de la tre konservisma aŭstra politikisto Klemens von Metternich, la reĝo konsentis pri forta gazetara cenzuro kaj ŝtata kontrolo de la universitatoj. Kvankam li en 1810 promesis subteni la kreon de ŝtata konstitucio, la tiucelaj laboroj ĝis lia morto ne progresis.

Ĉar lia edzino Luiza jam mortis en 1810, li en 1824 duafoje edziĝis, al Auguste grafino de Harrach.

En 1810 la reĝo decidis en Berlino konstruigi la unuan publikan muzeon de Prusio kaj taskigis al Wilhelm von Humboldt fake kolekti artaĵojn. Laŭ nova kompreno de arto tiel la feŭdismaj trezorejoj estis transformitaj al eduka institucio por la kreskanta burĝaro. La muzea konstruaĵo, unu el la gvidaj verkaĵoj de klasikisma arkitekturo, en la 1820-aj jaroj ekestis laŭ planoj de la arkitekto Karl Friedrich Schinkel.

Monumentoj redakti

Berlino redakti

 
statuo de la reĝo fare de Friedrich Drake en Berlino

En Berlino ekzistas entute kvar monumentoj pri la reĝo, interalie en la parkoj Großer Tiergarten kaj Lustgarten.

Pocdamo redakti

En 1845 en Pocdamo estis starigita bronza monumento de la berlina skulptisto August Kiß. La dum la Dua Mondmilito nedifektita statuo en 1945 ordone de la sovetuniaj aŭtoritatoj estis malstarigita kaj fandita.

Kolberg redakti

La civitanoj de Kolberg, la nuna urbo Kołobrzeg en Pollando honore al la prusia reĝo en 1860 antaŭ la urbodomo starigis monumenton kreitan de Friedrich Drake: La urbanoj en 1807 sukcese rezistis al la sieĝo fare de la francia armeo, kaj la prusia reĝo pro tio poste aparte subtenis la urbon. Post kiam en 1945 la urbo iĝis posedaĵo de Pollando, la statuo memoriganta pri la germana urba historio estis forigita.

 
monumento en Kolonjo

Kolonjo redakti

En la urboventra placo Heumarkt ("pajlomerkato") en 1878 inaŭguriĝis monumento pri la reĝo. Post kiam la statuo dum la Dua Mondmilito estis forte damaĝita, la placo ĝis la jaro 1990 restis senmonumenta. Poste ĝis la jaro 2007 monumento el parte originalaj, parte novaj partoj dekoris la lokon, kaj en oktobro 2009 la originala, restaŭrita monumento estis restarigita.

Merseburg redakti

En la kastela parto de Merseburg en 1935 estis starigita bronza rajdista monumento de la reĝo, kreita en 1918 de la skulptisto Louis Tuaillon.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)