Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio)
Frederiko Vilhelmo la 2-a, germane Friedrich Wilhelm II. (naskiĝis la 25-an de septembro 1744 en Berlino; mortis la 16-an de novembro 1797 53-jara en Berlino) inter la jaroj 1786 kaj 1797 estis reĝo de Prusio kaj kiel margrafo de Brandenburgio ankaŭ kanceliero kaj princo-elektisto de la germanlingva Sankta Romia Imperio. Li ĝuis lukse vivi, tutkontraste al la antaŭa reĝo, lia onklo Frederiko la 2-a, kaj konsideratas multe malpli sukcesa reganto. Jam dum lia regotempo la civitanoj de Prusio moke nomis lin "la dika neniontaŭgulo" aŭ germane en tiutempa lingvaĵo "Der dicke Lüderjahn". Frederiko Vilhelmo la 2-a estis rozkrucisto.
Frederiko Vilhelmo la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Prusio | |||||
![]() Frederiko Vilhelmo la 2-a
| |||||
Regado | 1786 - 1797 | ||||
Antaŭulo | Frederiko la 2-a | ||||
Sekvanto | Frederiko Vilhelmo la 3-a | ||||
Persona informo | |||||
Friedrich Wilhelm II. von Preußen | |||||
Naskonomo | Friedrich Wilhelm der Zweite | ||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1744 en Berlino, Prusio | ||||
Morto | 16-an de novembro 1797 (53-jara) en Potsdamo, Prusio | ||||
Loko de sepulto | katedrealo de Berlino vd | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Hohencolernoj | ||||
Patro | princo Aŭgusto Vilhelmo de Prusio | ||||
Patrino | Luiza Amalia de Braunschweig-Lüneburg | ||||
Gefratoj | Vilhelmino de Prusio • Prince Henry of Prussia vd | ||||
Edz(in)o | Elisabeth Christine de Braunschweig-Lüneburg Frederika Luiza de Hesio-Darmstadt | ||||
Amkunulo | Wilhelmine, Gräfin von Lichtenau vd | ||||
Infanoj | Queen Wilhelmina of the Netherlands • Princess Frederica Charlotte of Prussia • Frederiko Vilhelmo la 3-a • Frederiko Ludoviko Karolo de Prusio • Princess Augusta of Prussia • Vilhelmo de Prusio • Countess Marianne von der Mark • Count Alexander von der Mark • Friedrich Wilhelm, Count Brandenburg • Countess Julie von Brandenburg • Prince Henry of Prussia • Gustav Adolf Wilhelm von Ingenheim • Friederike Christine Amalie Wilhelmine Prinzessin von Preußen • stillborn son von Hohenzollern • unnamed daughter von Hohenzollern • Ulrike Sophie von Berckholzen • Christiane Sophie Friederike von Lützenberg vd | ||||
Parencoj | Frederiko la 2-a • Elisabeth Christine of Brunswick-Wolfenbüttel, Crown Princess of Prussia • Karlo la 1-a de Brunsvigo-Wolfenbüttel • Filipino Ĉarloto de Prusio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Princo-elektisto de Brandenburgio ![]() | |||||
Dum | 1786-1797 | ||||
Antaŭulo | Frederiko la 2-a | ||||
Sekvanto | Frederiko Vilhelmo la 3-a | ||||
Reĝo de Prusio ![]() | |||||
Dum | 1786-1797 | ||||
Antaŭulo | Frederiko la 2-a | ||||
Sekvanto | Frederiko Vilhelmo la 3-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dispartigoj de Pollando redakti
Frederiko Vilhelmo la 2-a partoprenis la 2-an kaj la 3-an dispartigon de Pollando. Li opiniis, ke meritas rekompencon pro malvenkoj dum la franca kampanjo. La 23-an de januaro 1793 subskribis kun imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a la duan dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Poste ordonis al sia armeo invadi Pollandon. Ankaŭ apogis Rusion subpremi la insurekcion de Kościuszko en 1794.
En 1795, post falo de la Pola Respubliko kaj eniro de prusa armeo al Krakovo, ekplanis rabon de la krona trezorejo sur Vavelo. Oni tiam ŝtelis 19 la plej valorajn polajn trezoraĵojn, en tio kronon de Boleslao la 1-a. Konforme al lia ordono ĉiujn objektojn oni kunfandis. La akirita oro estis utiligita en 1811 por moneroj kaj la juveloj venditaj.
Eksteraj ligiloj redakti
- Informoj pri Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio) en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)