Germana Nacia Biblioteko

nacia biblioteko de Germanio

La Germana Nacia Biblioteko (germane Deutsche Nationalbibliothek, akronime DNB) estis fondita en 1990 kadre de la germania reunuiĝo per kunigo de Deutsche Bücherei Leipzig (fondita en 1912, poste nacia biblioteko de Orienta Germanio) kaj Deutsche Bibliothek Frankfurt (fondita en 1947, poste nacia biblioteko de Okcidenta Germanio). Komence funkcianta sub la nomo "Die Deutsche Bibliothek", ĝi ricevis sian aktualan nomon en 2006.

Germana Nacia Biblioteko
emblemo
nacia biblioteko
Komenco 1912 (Deutsche Bücherei),
1946 (Deutsche Bibliothek)
Geografia situo 50° 7′ 52″ N, 8° 41′ 0″ O (mapo)50.1311111111118.6833333333333Koordinatoj: 50° 7′ 52″ N, 8° 41′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Leipzig kaj Frankfurto ĉe Majno
Situo Leipzig
Germana Nacia Biblioteko (Hesio)
Germana Nacia Biblioteko (Hesio)
DEC
Germana Nacia Biblioteko
Germana Nacia Biblioteko
Lokigo de Hesio en Germanio
Map
Germana Nacia Biblioteko
Membro de ORCID • Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • IASA-Ländergruppe Deutschland/Schweiz • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Germania Unesko-komisiono • Kalliope • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. • International GLAM Labs Community • Conference of European National Librarians • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj vd
Ĉefulo Frank Scholze
Lingvoj

germana lingvo

Notoj Tuta stoko: 41,4 milionoj da mediaj unuoj (2020)
Bonvolu atenti, ke la mapoj nur montras unu lokon el la du menciitaj lokoj!
Retejo Oficiala retejo
ISIL DE-101 (DNB, Frankfurt am Main)

DE-101a (DNB, Leipzig)

vdr

La Germana Nacia Biblioteko respondecas pri kolektado kaj katalogigo de ĉiuj germanaj kaj germanlingvaj publikaĵoj eldonitaj depost 1913. La kunlaboro kun eldonejoj estas regulita per leĝo de 1935 por Deutsche Bücherei Leipzig, de 1969 por Deutsche Bibliothek Frankfurt kaj de 1990 por la sekva institucio, la Germana Nacia Biblioteko.

Taskoj estas dividitaj inter la bibliotekoj en Lepsiko kaj Frankfurto ĉe Majno, ĉiu fokusiĝanta al apartaj specialaĵoj. Tria institucio kunlaboranta, la Deutsches Musikarchiv Berlin (fondita en 1970), okupiĝas pri ĉiuj muzik-rilataj arkivaĵoj (kaj presitaj kaj sonregistritaj).

Inventaro redakti

22,2 milionoj da registraĵoj

  • Leipzig: 13,2 milionoj da registraĵoj
  • Frankfurt am Main: 7,8 milionoj da registraĵoj
  • Berlin: 1,2 milionoj da registraĵoj

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Plie germanlingve: