Vavelo

monteto en centro de Krakovo (Pollando), sur kiu troviĝas la reĝa kastelo

Vavelo (germane kaj pole Wawel) estas monteto en Krakovo (Pollando). Ĝi havas altecon de 228 m kaj situas ĉe la riverbordo de Vistulo. Sur la monteto troviĝas multaj historie gravaj konstruaĵoj. La plej gravaj estas la katedralo kaj la reĝa palaco. Sub Vavelo troviĝas la draka kaverno.

Vavelo
konstruaĵa komplekso • monteto [+]

Supermara alteco228 m n.p.m. [+]
Koordinatoj50° 3′ 15″ N, 19° 56′ 7″ O (mapo)50.05416719.935278Koordinatoj: 50° 3′ 15″ N, 19° 56′ 7″ O (mapo)

Vavelo (Pollando)
Vavelo (Pollando)
DEC

Map
Vavelo
Vikimedia Komunejo:  Wawel [+]
vdr
Vavelo, la kastelo de polaj reĝoj
Vavelo, la kastelo de polaj reĝoj
Vavelo, la kastelo de polaj reĝoj, la ekstera korto

Historio redakti

  • Komence de la 11-a jarcento jam estis spuroj de vilao ĉe la Vistulo.
  • Reĝo Venceslao la 2-a konstruigis en la jaroj 1290–1300 la murojn de kastelo.
  • Reĝo Kazimiro la 3-a konstruigis en la 14-a jarcento konstruaĵon en gotika stilo.
  • Ĉirkaŭ la jaro 1340 la muroj de la kastelo estis ligitaj kun la urbaj muroj.
  • Cn 1499 ekestis fajro en la nordorienta parto de la kastelo.
  • Reĝo Aleksandro la 1-a konstruigis reĝan restadejon en 1504 de Eberhard Rosemberger.
  • 1609: Reĝo Sigismondo la 3-a Vasa forlasis la kastelon.
  • 16551657: okupado de svedoj.
  • Dum la Dispartigoj de Pollando en la habsburga reĝlando, la kastelo estis uzata de la aŭstroj kiel kazerno.
  • 1905: komenco de renovigo de la kastelo.
  • 1930: malfermo de Vavelo-muzeo, parto de la pola nacia artokolekto.
 
Fragmento de la tombo de la reĝino Jadviga (Pollando)

Reĝa rezidejo redakti

 
Reĝaj tomboj en kripto de la Sigismondokapelo

La reĝa palaco (Zamek Królewski) je Vavelo estis reĝa rezidejo ĝis la fino de la 17-a jarcento. La konstruaĵo havas specialan signifon en la polaj historio kaj kulturo.

La fundamentoj de la kvarangula palaco datiĝas de la 14-a jarcento. En la palaco troviĝas 71 salonoj, en kiuj naciaj artaĵoj estas konservataj. Specialaj artotrezoroj estas la kolekto de flandraj tapiŝoj.

Katedralo redakti

 
La katedralo
 
Kripto de Marŝalo Józef Piłsudski
 
Sarkofago de Prezidento de RP Lech Kaczyński kaj de edzino Maria
 
Profesoro Odo Bujwid (esperantisto) kaj lia edzino Kazimiera Bujwid engaĝigis sin en la rekonstruadon de pola reĝa Kastelo Vavelo en Krakovo en la jaro 1921, tion memorigas la memorbriko farita de la Restaŭr-Komitato

La katedralo estis konstruita ĉirkaŭ la jaroj 1320–1364. Polaj reĝoj estas ĉi tie kronitaj kaj enterigitaj. Escepte oni ankaŭ enterigis Józef Piłsudski kaj Władysław Sikorski en la kapelo, krome ankaŭ la Prezidenton de Pollando Lech Kaczyński kun edzino Maria (aprilo 2010). Famas la Sigismondokapelo kiu estas kovrita de ora kupolo. Tie kie troviĝas la gotika katedralo, komence estis du romanikaj katedraloj. La katedralo havas tri turojn.

Draka kaverno redakti

La draka kaverno aŭ Smocza Jama estas turisma altiraĵo kaj la plej fama kaverno de Pollando. La kaverno unue estis menciita en la 13-a jarcento kaj troviĝas sub la monteto.

Ekzistas rakonto ke dum la Mezepoko drako loĝis en la kaverno. Ĝi ĉiutage estis nutrata per ŝafoj kaj porkoj. Reĝo Krak promesis ke tiu kiu sukcesos venki la drakonm rajtos edziĝi kun lia filino. La ŝufaristo Skuba aŭdacis provi. Li buĉis ŝafon, plenigis ĝin per sulfuro kaj poste kudris ĝin. La drako manĝis tiun ĉi ŝafon, bruliĝis kaj saltis en la riveron Vistulo. Ekde tiam ekzistas kaverno kun kupra statuo de la drako.

Dua Mondmilito redakti

Dum la germana okupado de Pollando Vavelo estis sidejo de ĝenerala guberniestro Hans Frank.

3.11.1939: En Krakovo germanoj malpermesis al poloj eniri Vavelon.

Eksteraj ligiloj redakti