Józef Piłsudski

pola politikisto; ĉefministro de Dua Respubliko Pollando

Józef Klemens PIŁSUDSKI [PiŭSUDski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1867, mortis la 12-an de majo 1935) estis pola politikisto kaj militisto, ŝtatestro (1918-1922) de la Dua Pola Respubliko. Ĉefa batalanto por sendepedigo de Pollando, venkinto en la pola-bolŝevika milito.

Józef Klemens Piłsudski
Marŝalo Piłsudski
Marŝalo Piłsudski
Persona informo
Józef Piłsudski
Naskonomo Józef Klemens Piłsudski
Naskiĝo 5-a de decembro 1867
en domaro Zalavas (iam ankaŭ pole nomita Zułówo) ĉe Švenčionys, Litovio, Rusa imperio
Morto 12-a de majo 1935
en Pollando Varsovio, Pollando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Wawel-katedralo, Krakovo vd
Religio luteranismo vd
Etno polojBlankulo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola Respubliko vd
Alma mater Ĥarkiva Universitato vd
Partio Pola Partio Socialista vd
Subskribo Józef Piłsudski
Familio
Dinastio Piłsudski-Własnego vd
Patro Józef Wincenty Piłsudski vd
Patrino Maria Piłsudska vd
Gefratoj Bronisław Piłsudski • Adam Piłsudski • Kazimierz Piłsudski • Jan Piłsudski vd
Edz(in)o Maria Piłsudska;
Aleksandra Piłsudska
Infanoj Jadwiga Piłsudska • Wanda Piłsudska vd
Profesio
Alia nomo Wiktor • Z. Mieczysławski • Mieczysław vd
Okupo politikistomilitisto • militestro • oficiroŝtatreprezentanto vd
En TTT Oficiala retejo vd
ŝtatestro de Respubliko Pollando
Dum 18-a de novembro 19189-a de decembro 1922
Antaŭulo Sendependiĝo
Sekvanto Gabriel Narutowicz
(Prezidento)
elektita prezidento de Respubliko Pollando
Dum 31-a de majo 1926 (li ne ekoficiĝis) –
Antaŭulo Stanisław Wojciechowski
Sekvanto Ignacy Mościcki
ĉefministro de Respubliko Pollando
19-a ĉefministro de Dua Pola Respubliko
Dum 2-a de oktobro 192627-a de junio 1928
Prezidento Ignacy Mościcki
Antaŭulo Kazimierz Bartel
Sekvanto Kazimierz Bartel
ĉefministro de Respubliko Pollando
24-a ĉefministro de Dua Pola Respubliko
Dum 15-a de aŭgusto 19304-a de decembro 1930
Prezidento Ignacy Mościcki
Antaŭulo Walery Sławek
Sekvanto Walery Sławek
1-a ĝenerala inspektisto de armitaj fortoj
Dum 27-a de aŭgusto 192612-a de majo 1935
Prezidento Ignacy Mościcki
Antaŭulo (la posteno kreita)
Sekvanto Edward Rydz-Śmigły
7-a ministro de nacia defendo
Dum 16-a de majo 192612-a de majo 1935
Prezidento Maciej Rataj (aktiva)
Ignacy Mościcki
Antaŭulo Juliusz Tarnawa-Malczewski
Sekvanto Tadeusz Kasprzycki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fruaj jaroj redakti

Li naskiĝis en la vilaĝo Zułowo (Zalavas, en la hodiaŭa Litovio, proksime al Vilno) en malriĉiĝinta poliĝinta litova nobela familio naŭfila. Li vizitis lernejon en Vilno, en 1885 li studis medicinon en Ĥarkov, en Ukrainio, sed oni suspektis lin en 1886 pro politika agado. Li estis arestita marte de 1887 pro la falsa akuzo pri intenco je kaŝmurdo de la caro Aleksandro la 3-a de Rusio kaj li estis ekzilita al la fora orienta Siberio. Lia frato, Bronisław Piłsudski - kiu estis amiko de amikoj de frato de Lenin -, estis simile sendita al dura laboro (katorga) en orientan Siberion je 15 jaroj.

Jozefo, post sia liberiĝo en 1892, Jozefo revenis eĉ pli kontraŭrusa kaj aniĝis en la Pola Partio Socialista. Li komencis aperigi la subteran socialistan novaĵ-gazeton, Robotnik (La laboristo), sed plie orientita al sendependaj principoj ol al revoluciaj. Februare de 1900, li estis enprizonigita en la Varsovian Citadelon, sed post simulado de psikaj problemoj li eskapis maje de 1901 el la psika malsanulejo de Sankt-Peterburgo, Rusio. Post eksplodo de la rusa-Japana milito (19041905) Piłsudski vojaĝis al Japanio, kie li sensukcese planis krei polajn armitajn fortoj. Ricevis nur por la partio 20 mil pundojn.

Reveninte en Pollandon, li ŝtelis trajnojn por financi kontraŭleĝan militistan organizon. Poste translokiĝis al la aŭstria Pollando, kie la aŭtoritatoj (malamike kontraŭ Rusio) permesis ties projekton, kiu finfine sukcesis krei Polan Legion dum la Unua Mondmilito, kies unua generalo li estis (kvankam sen militista kariero) kaj kiu integriĝis en la aŭstri-hungara armeo kontraŭ Rusio. Germanio proklamis en 1916 la sendependon de Pollando (kiu ĝis tiam ne ekzistis kiel sendependa ŝtato) kaj nomumis lin ĉefkomandanto sed temis pri nevera sendependo kaj Pilsudski malakceptis kunlabori: li estis enkarcerigita en Germanio ĝis la fino de la milito.[1]

En 1918 liberigita estis ricevita en Varsovio kiel granda nacia heroo. Unua prezidento de la Pola Respubliko kaj ĉefkomandanto, ne akceptis la landlimon kun Rusio, kiu estis decidita en la Traktato de Versailles, kaj eniris en rusiaj teritorioj cele organizi ŝtataron kun Ukrainio, Belarusio kaj Litovio. La Ruĝa Armeo reagis kaj la atako alvenis ĝis Varsovio mem, kie finfine Pilsudski sukcesis venki. Dum milito pola-bolŝevika esperantisto Julian Tuwim ankaŭ pola poeto laboris en la gazetara oficejo de armea ĉefo Józef Piłsudski.

En 1922 retiriĝis por permesi la disvolviĝon de la nova parlamenta reĝimo, sed en 1926 revenis per puĉo kaj starigis diktaturon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1935.

Doktoro honoris causa redakti

Sube honora doktoreco atribuita al li i.a. de

Pensoj redakti

  • Intermaro (pole: Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la Unua Mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo.
  • Esti venkita kaj ne rezigni estas venko. Venki kaj ekripozi en gloro estas malvenko.[mankas fonto]
  • Kiu ne estimas kaj ne alte taksas sian pasintecon, ne indas estimon de la nuntempo, nek rajton por estonteco.[mankas fonto]
  • Sendepende de tio, kia estos ĝia registaro Rusio estas obstine imperialisma. Tio estas eĉ fundamenta trajto de ĝia politika karaktero. Jam estis cara imperialismo, hodiaŭ ni vidas ruĝan imperialismon - la sovetan. Pollando estas baraĵo kontraŭ imperialismo de Rusio.[mankas fonto]
  • Pri registrado de voĉo per gramofono:

Józef Piłsudski kaj Esperanto redakti

 

Dum la Soveta-Pola Milito esperantisto Julian Tuwim pola poeto juddevena laboris en la gazetara oficejo de la armea ĉefo Józef Piłsudski.

 
Józef Piłsudski kaj Simon Petljura en Kievo, 1920
 
Jacek Malczewski, Portreto de brigadisto Józef Piłsudski, 1916
 
La memortabulo pri Józef Piłsudski en Funĉalo - la ĉefurbo de Madejro, kie li interalie loĝis

Danke al streboj de prof. Odo Bujwid li estis la Alta Protektanto de la 23-a UK 1931 en Krakovo kaj ĉiam estis favora al Esperanto.[mankas fonto]

"En la jaro 1922 por la Unua Tutpola Esperanto-Kongreso la tiama ĉefulo de pola ŝtato Józef Piłsudski - sendis sian reprezentanton generalon-leŭtenanton Jan Jacyna". (Enciklopedio de Esperanto, paĝo 446).

En Esperanto aperis redakti

En 1934 aperis en Esperanto vivkuro de Józef Piłsudski: Wacław Sieroszewski, Marŝalo Józef Piłsudski, Pola Esperanto-Asocio, Varsovio, p. 53

 
 Vere interesa libro, ĉar ĝi pritraktas marŝalon Pilsudski, kies nomo ne estas disigebla de la nuntempa pola ŝtato. Kiu deziras konatiĝi kun Polujo, ties internacia situo kaj politika historio, nepre legu la libron. Bona bildo de l’ marŝalo kaj bela ekipo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.113 (okt 1934)

Referencoj redakti

  1. Luis Reyes, Clemenceau, el tigre. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 10.

Eksteraj ligiloj redakti

-->Józef Klemens Piłsudski (naskiĝis la 5-an de decembro 1867 en Zułowo, mortis la 12-an de majo 1935 en Varsovio) estis pola politikisto, militisto, armeoficiro kaj ŝtatestro. Unua marŝalo de Pollando (1920). Ĉefministro de Pollando en la jaroj 1926-1928 kaj 1930.

 
Józef Piłsudski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.