Belorusio

lando en Orienta Eŭropo

Belorusio (ankaŭ Belorusujo, Belarusio kaj Belarusujo, beloruse kaj ruse Беларусь/Bjelarus, ruse Белоруссия/Bjelarussija[noto 1])[1] estas ŝtato en orienta Eŭropo, kiu limas kun Pollando, Ukrainio, Rusio, Latvio kaj Litovio.

Рэспубліка Беларусь
Республика Беларусь
Respublika Belarus
Respubliko Belorusio

Flago-de-Belorusio.svg

Coat of arms of Belarus (official).svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: My, biełarusy
Europe-Belarus.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Minsko (1.717 mil ab.)
Oficiala(j) lingvo(j) belorusa lingvo, rusa lingvo
Ĉefa(j) lingvo(j) belorusa
rusa
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj 70%
katolikoj 20%
Loĝantaro 10.293.011
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno by
Landokodo BY
Telefona kodo +375
Plej alta punkto Dzerĵinskaja Hara
Plej malalta punkto Nemunas
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Aleksandro Lukaŝenko
Ĉefministro
Nacia tago 3-a de julio, tago de la liberiĝo el Nazia Germanio, 1944; adoptita en 1996
Sendependiĝo disde Sovetunio deklarita 3-a de julio 1990
rekonita 25-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto Belorusa rublo (BYN)
MEP laŭ 2007
– suma $105,292 miliardo
– pokapa $ 10.948
Information icon.svg
vdr

Ĉefaj informojRedakti

GeografioRedakti

La plej granda okcident-orienta etendiĝo de la lando sumiĝas 650 km – nordsuden estas 560 km. Inter eŭropaj ŝtatoj Belorusio okupas la 13-an rangon laŭaree kaj estas tiel la plej granda enlanda ŝtato, kiu tute situas en Eŭropo.

La landlimoj al Rusio kaj Ukrainio longas ĉirkaŭ 1000 km kaj enhavas du trionojn de la tuta linlinio, dum kio la resta triona limsekcio estas la limo kun Pollando, Litovio kaj Latvio. La limpaso estas malregula kaj nur al Pollando ĝi parte sekvas akvejojn (Bug), precipe tamen trans marĉo- kaj montetaro.

Jen la distancoj ekde la ĉefurbo Minsk ĝis la ĉefurboj de la najbarŝtatoj:

Belorusio situas en la orienteŭropa ebenaĵo kaj estas trairata de montetoĉenoj de glaciepokaj finmorenoj (belorusia altaĵodorso) kaj larĝaj, krudaj riveroj. Ĉ. 70 % de la lando senakvigas suden al Pripjat kaj al Dnepro, kiu plufluas tra Ukrainio en la Nigran Maron.

En la sudo situas la Palesje-marĉoj (ruse: Polesje). 30 % dela lando estas arbaraj. En la arbaroj vivas cervoj, kapreoloj, alkoj, ursoj, lupoj, ermenoj, meloj, vulpoj kaj sciuroj. La plej elstara altaĵo estas la Dzerĵinskaja Hara (345 m) en la belorusa altaĵodorso, la plej malaltaj river-malaltaĵoj situas ĉirkaŭ 50 metrojn super marnivelo.

La plej grandaj riveroj de Belorusio estas Dnepro (beloruse: Dnjapro), Beresina (beloruse Bjaresina), Pripjat (beloruse Prypjaz), Nemuno (beloruse Njoman) kaj Okcidenta Dvina. ne granda, sed grava kiel limo kun pollando kaj per tio kun EU estas la rivero Bug. La plej granda lago estas la Naraĉ en la nordo de la lando, proksime al la landlimo kun Litovio.

Belorusio havas klasikan kontinentan klimaton kun malvarmaj, neĝozaj vintroj kaj aridaj someroj. La (centre situanta) ĉefurbo Minsk travivas oftajn precipitojn.

 
Belorusio en la frua sovetia periodo estis pli diversa loko ol hodiaŭ. La nomo de la ĉefurbo en kvar oficialaj lingvoj (belorusa, rusa, pola kaj jida) super la fervoja stacidomo de Minsko, 1926. Foto: Vikimedia Komunejo.

LingvojRedakti

Por pli detala artikolo pri la belorusa, vidu Belarusa lingvo.

La belorusa lingvo havas sian originon en la komuna orientslava lingvaro, el kiu ankaŭ la rusa kaj la ukraina disvolviĝis. Kune kun la rusa la belorusa estas la oficiala lingvo.

LingvopolitikoRedakti

Post du jarcentoj da intenca 'rusigo', la plimulto nun parolas la rusan. Nur 15% de la libroj eldonitaj en Belorusujo estas verkitaj en Belorusujo[2]. En ĉiutaga vivo, proksimume 90 procentoj de la belorusoj hodiaŭ scias paroli la rusan lingvon. Belorusoj en sia libera tempo spektas rusan televidon kaj aŭskultas rusan muzikon[3].

Belorusio estas la 13-a plej granda lando en Eŭropo kaj estas formale dulingva, sed en la praktiko aferoj malsimilas. Oni simple ne povas indiki sian preferatan komuniklingvon kaj paroli ĝin al ŝtata oficialulo laŭ sia plaĉo.Laŭ komuna praktiko, oficialuloj interpretas dulingvismon ne kiel devon respondi en ĉiu ŝtata lingvo (belorusa aŭ rusa), sed kiel sia libereco respondi en unu el ambaŭ lingvoj. Tamen ekzistas escepto por skriba apelacio, por kiu ekzistas laŭleĝa postulo respondi en la lingvo uzata de la sendanto.

Belorusoj ankaŭ ne povas libere elekti en kiu lingvo ili volas eduki siajn infanojn. Fakte, se belorusaj parolantaj gepatroj volas, ke iliaj infanoj ricevu edukadon en la belarusa lingvo, ili ofte devas sendi ilin al lernejoj en foraj regionoj sen ricevi iun monkompenson pro transportaj kostoj. Temas pri dulingvismo dank 'al kiu Belorusio fariĝis la plej rusigita lando de ĉiuj, kiuj iam estis sub sovetia regado[4].

LoĝantaroRedakti

Belorusio havas 9,7 milionojn da loĝantoj (takstite en 2005). En la multetna kaj multkonfesia lando kunloĝas homoj el pli ol 100 naciecoj.

 
Baraĵlago Vaskowskae

Etnaj grupojRedakti

Malgraŭ la enmigrado de multaj rusoj kaj la deportado de dekmiloj de belorusoj sub Josif Stalin la parto de belorusoj estas ĉirkaŭ 81,2 %. La plej granda minoritato estas la rusoj kun 11,4 %, sekvataj de 3,9 % poloj kaj 2,4 % ukrainoj. multaj aliaj etnaj grupoj dividas inter si la restajn 1,1 %, inter ili latvoj, ciganoj (k.a. jerloj), litovoj, slovakoj, selonoj, jatvingoj, moldavoj (rumanoj), rutenoj kaj germanoj.

 
Ĉevaloj en la kamparo ĉe Minsk

Evoluo de la loĝantaroRedakti

La kreskado de la loĝantaro nuntempe sumiĝas je ĉirkaŭ -0,15 %. La ekspekto en la loĝantaro situas je ĉirkaŭ 68,14 jaroj, ĉe viroj 62,06 jaroj kaj ĉ inoj 74,52 jaroj. La kvoto de alfabetigo atingas kun 98 % preskaŭ eŭropan normon.

Plej grandaj urbojRedakti

 
Venkoplaco en la ĉefurbo Minsk

(Loĝantoj 1-an de januaro 2018[5])

KondesiojRedakti

La plej granda konfesio en Belorusio estas la ortodoksa kristanismo, al kiu apartenas ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro – antaŭ ĉio belorusoj, ukrainoj, moldavoj kaj rusoj. Krome grupoj de ortodoksaj rutenoj, kiuj enmigris tien el la Karpatoj pro persekutoj fare de la katolikoj. La restaj 20 % de la loĝantaro disdividas sin sur plurajn konfesiojn (inter ili romkatolikaj, protestanaj, judaj kaj muzulmana).

Latinaj katolikoj, kelkfoje nomataj "Romkatolikoj" estas la plej multaj poloj kaj litovoj samkiel la belorusoj en la okcidento kaj nordo de la lando. Entute la Latina Eklezio ampleksas laŭ propraj deklaroj ĉirkaŭ 10 % de la loĝantaro.[6] Ekzistas malgranda minoritato de grekkatolikaj kristanoj de ĉirkaŭ 10 000 anoj. La latvoj kaj ciganaj grupoj kiel ekz. jerloj (ankaŭ sintioj, lovaraoj, manuŝoj, romaoj kaj kalderaŝoj) anas la evangelan-luteran eklezion, same kiel slovaka minoritato, kies prapatroj fuĝis post la Tridekjara Milito al Belorusio. Entute 2,6 % de la homoj estas luterevangeliaj. La plej multaj germanoj estas reformite evangelaj, kaj la selonoj precipe valdenanoj.

 
Evoluo de la loĝantaro en Belorusio ekde 1960 ĝis 2010

Belorusio estas unu el la landoj plej grave suferintaj de la gentoekstermo kontraŭ la judoj sub la nazioj. Antaŭe ĉi tie loĝis granda juda loĝantogrupo.

HistorioRedakti

La slavoj kaj baltoj okupis la teritorion de moderna Belorusio inter la 6-a kaj la 8-a jarcentoj. En la 9-a ĝis 10-a jarcentoj ŝprucis la unuaj belorusaj ŝtatoj — Polacka, Turaŭa, Smolenska kaj aliaj princlandoj.

En la 10-a jarcento la nuna belorusa teritorio fariĝis parto de la Kieva Regno.

En la 13-a jarcento ĝin aneksis la Granda Duklando de Litovio (Litvo). Navahrudak (estas en la Hrodna regiono de Belorusio) estis la unua ĉefurbo de la Granda duklando. La ŝtato ankaŭ inkludis la teritoriojn de hodiaŭa Litovio kaj (parte) Ukrainio.

En 1569 la princlando kunigita kun Pollando en la pola-litova Respubliko de Ambaŭ Nacioj.

En 1795, post la dispartigo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj, Belorusio fariĝis parto de Rusa imperio.

En 1918-1919 en Belorusio estis proklamita sendependeco de Rusio kaj fondiĝis Belorusa Popola Respubliko. Post foriro de germanaj okupaciaj trupoj, la teritorion okupis la Ruĝa Armeo. Sed jam en februaro de la jaro 1919 okazis invado de la pola armeo; la sovetunia potenco estis restarigita nur jaron poste, en 1920. Laŭ la Riga packontrakto de la jaro 1921, Pollando havigis al si teritoriojn kun ĉefe belorusa loĝantaro oriente de la Curzon-linio, (tiel nomata Okcidenta Belorusio). En 1922 fondiĝis la Belorusa SSR, fondoŝtato de Sovetunio. En septembro 1939, rezulte de nazia kaj soveta invado en Pollandon, la Okcidenta Belorusio estis aligita al Sovetunio ĝenerale laŭ la Curzon-linio, krom la regiono de Bjalistoko (la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj estis aligitaj al Sovetunio).

Dum 1941-1944 Belorusio estis okupita de la nazia Germanio. En 1945 la Belorusa SSR fariĝis fondomembro de la Unuiĝintaj Nacioj. En 1991 Belorusio deklaris sendependecon de Sovetunio. La Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ) estis fondita en Minsko je la fino de la jaro 1991.

Ekde la 2-a de aprilo 1997 Belorusio estas parto de la Unio de Rusio kaj Belorusio, ŝtata institucio, kiu neniam estis finrealigita (oni planis komunan valuton, dogansistemon, konstitucion ktp.).

KritikoRedakti

En la libro The Rise and Fall of Belarusian Nationalism, 1906–1931[7], dediĉita al la temo de la aktuala belorusa naciismo de siaj originoj ĝis la 1930-aj jaroj[8], ĝia aŭtoro Per Anders Rudling, asertas ke Belorusio neniam ekzistis kiel ŝtato kaj belorusoj kiel nacio. Ambaŭ estis kreitaj de Sovetunio kiu establis Belorusan Sovetan Socialisman Respublikon, grandparte el provincoj kun rusa loĝantaro, kreinte belorusan eduksistemon ktp.[9].

Simboloj de BelorusioRedakti

La nuna flago de Belorusio (verda/ruĝa) simbolas la naciajn arbarojn kaj la reziston dum la dua mondmilito.

El la epoko de regado de la lando fare de Grandprinclando Litovio devenis blanka-ruĝa-blanka flago kaj la blazono "Pahonja". Ili estis uzitaj de 1991 ĝis 1995. En 1995 post referendumo, revenis la verda/ruĝa flago kun novaj simboloj (estis forigitaj la rikoltilon kaj martelon).

Nuntempe blanka-ruĝa-blanka flago kaj blazono "Pahonja" estas uzataj de opoziciuloj dum manifestacioj.

Administracia dividoRedakti

 
Regionoj de Belorusio

Belorusio konsistas el 6 regionoj kaj 1 municipo:

  1. la ĉefurbo Minsko
  2. Bresta regiono, centro: urbo Bresto
  3. Homela regiono, centro: urbo Homel
  4. Hrodna regiono, centro: urbo Hrodno
  5. Mahilova regiono, centro: urbo Mahilovo
  6. Minska regiono, centro: urbo Minsko
  7. Vicebska regiono, centro: urbo Vicebsko

Ĉiu regiono (beloruse: вобласьць, [voblasc]) estas dividita je distriktoj (beloruse: раён, [rajon]). Entute estas 118 distriktoj.

NaturoRedakti

La Nacia Parko Beloveĵskaja Puŝĉa (beloruse Нацыянальны парк Белавежская пушча, ruse Национальный парк «Беловежская пуща») estas nacia parko en okcidenta Belorusio, ĉe la limo al Pollando. Ĝi kovras kaj protektas signifan parton de la arbaro de Białowieża, la lasta moderklimata praarbaro de Eŭropo.

Vidu ankaŭRedakti

Belorusa literaturo

Svjatlana Aljeksijeviĉ (Nobelpremiito pri literaturo)

Svjatlana Ciĥanoŭskaja

Kurapaty (memorloko)

Dimitrij Sneĵko, belorusa esperantisto

Aleksandr Koval, belorusa esperantisto

Valex Bujak, belorusa esperantisto

Eksteraj ligilojRedakti

(eo) Informoj pri Belorusio en la vikio de UEA

(plurlingva) Oficiala retejo

(en) Virtuala gvidilo de Belorusio

(en) Prezidenta oficiala retejo

(en) Portalo pri scienco en Belorusio

(en) Historio de Belorusio, laŭ la oficiala ŝtata retejo.

NotojRedakti

  1. Prononco en la rusa [bjelaRUsija]; foje oni ankaŭ en la rusa uzas la origine belorusan formon Беларусь. Sed ekzistas diskutoj pri la uzo de ĉu Belorusio ĉu Belarusio.

ReferencojRedakti

  1. (plurlingve) Tri naivaj demandoj pri Belorusio, Global Voices, la 15-an de aŭgusto 2019
  2. (nl) Erika Fatland, De Grens (La landlimo), p.505, De Geus, 2019, ISBN 978 90 445 4087 1, origina titolo 'Grensen - Eine Reise Rundt Russland'. (Landlimoj - vojaĝo ĉirkaŭ Ruslando).
  3. (plurlingve) La Stranga Morto de Rusa Plej proksima Alianco, RuNet Echo, la 21-an de februaro 2017.
  4. (plurlingve) Belorusio 2020: ĉu vojo al malkoloniigado?, Global Voices, la 16-an de novembro 2019.
  5. Weißrussland: Regionen, Städte & Siedlungen - Einwohnerzahlen, Karten, Grafiken, Wetter und Web-Informationen
  6. laŭ catholic.by en la lando estas 1 402 605 romkatolikoj (citita la 4an de julio 2013)
  7. Per Anders Rudling, The Rise and Fall of Belarusian Nationalism, 1906-1931 Pitt Russian East European Series, University of Pittsburgh Press, 2014. ISBN 0822963086
  8. (en) Amazon.com, The Rise and Fall of Belarusian Nationalism, 1906–1931 (Paperback), priskribo de la libro.
  9. (ru) Maksimo Samorukov, Кто и когда придумал белорусов. Рецензия на книгу (Kiu, kiam inventis la belorusojn?) Recenzo de la libro "Взлет и падение белорусского национализма" (Leviĝo kaj falo de la belorusa naciismo), Carnegie.ru, la 20-an de majo 2020