Mazir
Mazir (belaruse Мазы́р, ruse Мо́зырь) estas urbo en Belarusio kun 111.770 loĝantoj (31-a de decembro 2003). Ĝi troviĝas en la sudoriento de la lando. Mazir situas apud la rivero Pripjatj (Pripjet) proksime al la fermita areo de Ĉernobilo.
Mazir | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 247760 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 967 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 2 916 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 3′ N, 29° 14′ O (mapo)52.0529.233333333333Koordinatoj: 52° 3′ N, 29° 14′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 160 m [+] | ||
Areo | 36 km² (3 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi estas loko de la plej granda naftorafinejo de Belarusio, prilaborante ĉiujare 18 milionojn da kubaj metroj da nafto. La Druĵba-naftodukto liveras nafton el Rusio kaj ĝi duoniĝas ĉe Mazir. Unu dukto plukondukas al Pollando, alia al Ukrainio.