Ciganoj
Ciganoj aŭ romaoj[1] estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato). Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.
Ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Flago de ciganoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
15 milionoj aŭ pli | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la angla nomo gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero Induso aŭ Sindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano".

Ciganoj parolis variantojn de cigana lingvo, sed dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ ekparolis, ofte kontraŭ sia volo, nur la landan lingvon kiel en Hispanio kaj Hungario[2].
RomaojRedakti
Romaoj estas ciganoj kiuj vivas precipe en la orienta Eŭropo, en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj). La termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.
Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkajn prezentaĵojn, legas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La aliaj estas la romaoj kiuj venis el la Orienta Eŭropo en 20-a jarcento post la Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj la nomon "cigano" kaj ne agnoskas al ili apartenon al ilia komunumo.
Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis siajn identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn. Ciganio ne havas geografiajn limojn, neniun referencan teritorion, sed determinantoj estas sociaj, lingvaj kaj psikologikaj limoj[3].
La naziismo provis ekstermi la ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.
En 1998 ciganaj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton kun propraj flago, himno kaj parlamento: Ciganio.
Simbolaj tagoj kaj lokojRedakti
8-a de aprilo: La Internacia Romaa-tago estas festata ĉiujare je la 8a aprilo memore al la malfermo de la unua internacia Roma-kongreso okazinta en Londono ekde la 8-a de aprilo 1971.
2-a de aŭgusto: la memortago de 'porajmos' depost 1992 rememorigas tiun tagon ĉiujare ilian 'holokaŭstan' version.
10-a de decembro: Tago de la romaaj homaj rajtoj[4].
LiteraturoRedakti
Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj literaturoj:
- Nikolaus Lenau: Die drei Zigeuner (poemo)
- Karel Hynek Mácha: Ciganoj
- Victor Hugo: Notre-Dame de Paris
- J. Vrchlický: La violono de cigano
- Federico García Lorca: Cigana Romancaro
- Ioan Budai Deleanu: Mica ţiganiadă
Muziko kaj dancoRedakti
Ciganaj muzikĝenroj estas Flamenko kaj Ciganaj fanfaroj de Serbio, Makedonio, kaj Bulgario
Kelkaj ekzemploj en kiuj ciganoj rolas en aligentaj muzikkulturoj:
- J. Strauss: Cigana barono
- Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen
- F. Lehár: Cigana amo
- E. Kalmán: Cigana muzikestro
- A. Dvořák: Ciganaj melodioj
- B. M. Ravel: Cigano
FilmojRedakti
Popolo senteritoriaRedakti
La romaoj perdis sian ŝtatanecon en la restrukturado de pluraj eŭropaj landoj dum la pasintaj jardekoj.
Vaida Voivod III (Ionel Rotaru) estis politika aktivisto kiu klopodis fondi en 1960 la Communauté Mondiale Gitane (Tutmonda Romaa Komunumo) kiu celis interalie sendependan ŝtaton nomata Romanestan[5].
Famaj ciganojRedakti
- Veijo Baltzar (dramaturgo, verkisto, artisto)
- Marcel Couthiade ('Rromani'-skribo, lingvo kaj kulturo)
- Bronisława Wajs - Papuŝa (verkisto, poeto)
- Gipsy Kings (muzikgrupo)
- Django Rheinhardt (muzikisto)
Ciganoj en EsperantoRedakti
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 35an ĉapitron "Ciganoj kaj ciganaj fabeloj" al komentoj pri tiu popolo, ĉefe pri ties historio kaj antropologio; poste ŝi rakontas du anekdotojn pri ciganoj.[6]
BildojRedakti
Henri Rousseau: La dormanta ciganino, 1897
Vidu ankaŭRedakti
- Cigana lingvo ("Rromani", la 'romaa' lingvo)
- Muzeo de romaa kulturo
- Porajmos (holokaŭsto de ciganoj)
- Anticiganismo
- Ciganio
- Internacia tago de ciganoj
- Ederlezi (kanto)
- Latcho Drom (filmo)
- Mi eĉ renkontis feliĉajn ciganojn (serbe: Skupljači perja, en Esperanto: plumportanto)
- Historio de ventra danco (->Ciganoj kaj hispanaj dancoj)
ReferencojRedakti
- ↑ Noto: Multaj nuntempe uzas la vorton "romaoj" (kaj ties diversajn nacilingvajn formojn) ankaŭ kiel sinonimon de la pli ĝenerala nomo "ciganoj". La Internacia Romaa Unio opinias, ke la diversaj nacilingvaj terminoj similaj al "ciganoj" estas pejorativaj, kaj uzas tial anstataŭe "romaoj", tiel inkluzivante ankaŭ sintiojn kaj kaleojn en la signifon de "romaoj".
- ↑ (angla) Ian Honcock, We are the Romani people (ni estas la romaa popolo) [arkivo], Centre de recherches tsiganes, University of Hertfortshire Press, 2005, p. 139
- ↑ (franca) Roms et Tsiganes, une culture européenne (Romaoj kaj Ciganoj, eŭropa kulturo), Marseille-Provence, la 4-a de junio 2013.
- ↑ (franca) Dates symboliques, en: Projet Itinéraire de la culture et du patrimoine des Roms, Konsilio de Eŭropo, 2010, p. 58
- ↑ (angla) Ian Hancock, We are the Romani people - Ame sam e Rromane džene (ni estas la romaa popolo), University of Hertfordshire Press, 2017, ISBN 978-1-902806-19-8
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 281-287.
BibliografioRedakti
- (angla) August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995
- (franca) Le Conseil de l'Europe et les Roms: 40 ans d'action (La Konsilio de Eŭropo kaj la Romaoj: 40 jaroj de agado),
- (itala) Santino Spinelli, Rom gente libere, 2013, 256 paĝoj.
- (esperanto) Savojarda romao, en: Arkivo de al revuo Etnismo, nro 85 (PDF, 31-5-2010), p. 15-18
Eksteraj ligilojRedakti
- (en, fr, de) Romaa historio kaj kulturo
- (angle) Ekstermado fare de la nazia reĝimo
- (angle) RomNews Society
- (angle, romae, france) Eŭropa Forumo de romaoj kaj vojaĝantoj
- (angle) Specalized Library with Archive "Studii Romani" (English)
- (franca, angla) Romaoj kaj ciganoj - eŭropa kulturo - prezentado kun bildoj, 2003, Marseille.