Transnaciismo temas pri multoblaj rilatoj kaj agadoj kiuj interligas homojn aŭ instituciojn trans la limoj de iliaj naciaj ŝtatoj[1] kaj estas parto de la tutmondiĝa procezo. En la sociologio kaj en parencaj disciplinoj ĝi signifas faskon da fenomenoj, kiuj rezultas el sociaj interagadoj trans la limoj de naciaj ŝtatoj, nome tiaj, kiuj kreskis el la plifortiĝinta interkonektiveco inter homoj ĉie en la mondo kaj la loziĝo de limoj inter landoj.

La terminon kreis komence de la 20-a jarcento la aŭtoro Randolph Bourne por priskribi novan manieron koncepti la rilatojn inter kulturoj. La diferencojn inter transnaciismo, internaciismo (elemento de la politiko de la laborista movado) kaj supranaciismo (internacijura nocio koncernanta certajn formojn de supranacia kunligiĝo) estu striktaj : internaciismo referencas al agado inter ŝtatoj/ŝtataj aktoroj kaj transnaciismo al agado de ne-ŝtataj aktoroj[2].

Transnaciismo kiel ekonomia procezo redakti

Transnaciismo povas rilati al la tutmonda reorganizo de la produkta procezo, en kiu la diversaj etapoj de produktado de iu ajn produkto povas plenumiĝi en pluraj landoj, en tipaj kazoj kun la celo minimumigi kostojn. Ekonomia transnaciismo, kutime nomata tutmondiĝo, estis akcelita en la dua duono de la 20-a jarcento per la evoluo de la Interreto kaj la sendrata komunikado, kiel ankaŭ per la redukto de tutmondaj transportaj kostoj kaŭzita de la kontenerizo. Transnaciaj firmaoj povus konsideriĝi kiel formo de transnaciismo tial, ke ili alstrebas minimumigi kostojn, kaj do maksimumigi profitojn, per organizado de siaj operacioj laŭ la plejeble efikaj rimedoj, sendepende de politikaj landlimoj. Porpledantoj de tiu transnaciismo alstrebas faciligi la fluon de homoj, ideoj kaj varoj inter regionoj.

Transnacia migrado redakti

Transnaciismo estas ankaŭ nomo karakterizanta lastatempan ŝoviĝon de la kutimaj formoj de migrado. Migrado pli frue estis iom unudirekta moviĝo kun deirpunkto kaj alvenpunkto. Nuntempe ĝi pli kaj pli fariĝas daŭranta moviĝado inter du aŭ pli ol du sociaj spacoj. Subtenite de pliboniĝintaj tutmondaj transportrimedoj kaj telekomunikaj teknikoj, pli kaj pli da migrantoj ekhavis fortajn transnaciajn ligiĝojn kun pli ol unu hejmlando, per kio la kongruo de la socia spaco kaj la geografia spaco parte forviŝiĝis.

Diasporoj, kiel tiu de la transmaraj ĉinoj, estas historia antaŭanto de la moderna transnaciismo. Sed alie ol homoj kun transnaciecaj vivoj, la plej multaj diasporoj ne estis libervolaj. La diaspora politiko konsideras modernajn diasporojn portantoj de potencialo esti transnaciecaj politikaj agantoj.

La diferenco inter transmigranta komunumo kaj diasporo estas ke diasporo estas grupo de homoj kiuj pro religiaj aŭ naciaj kialoj forlasas sian hejmlandon. Transmigrantoj[3] tenas daŭrajn kontaktojn kun la hejmlando tra transnaciaj organizaĵoj kaj kompanioj[4]. Depost kiam forlasi sian landon fariĝas pli kaj pli reganta tradicio, migrantoj en tutmondiĝinta socio ne plu povos nek ĉirkaŭbraki la tradiciojn kaj kutimojn de nova akceptolando, nek provi identigi sin kun la loka loĝantaro[5].

Kulturo kiel transnacia fenomeno redakti

Se jam tradukado en si mem povas funkcii kiel peranto de interlingva transkultura komunikado, la kulturoj mem povas fariĝi transkulturaj ĉar kreitaj tra translima, transkultura arta lenso. Kultura produktado transpaŝante, super kaj trans limojn fariĝis kreskanta fokuso de esplorado en historiaj, nuntempaj kaj komparaj kuntekstoj. Konceptoj de nacieco limigas kaj estas limigita maniero kompreni kulturon, ĉar artistoj, verkistoj, filmistoj kaj intelektuloj produktas multlingvajn aŭ translingvajn tekstojn, kunlaboras kaj komunikas tra naciaj limoj, kaj redifinas kaj malakceptas 'la naciecan' favore al la tutmonda kaj / aŭ la postnacia[6].

En tutmondiĝinta socio, homoj estas pli malfermaj akcepti novajn vidpunktojn kaj kutimojn. Kreskanta enmigrado kaj interago de homoj el diversaj kulturoj estigas miksaĵon de kulturoj[5]. Migrantoj influas la novan vivmedion kun la karakterizaĵoj de sia lando de origino, kaj la malnova hejmlando ankaŭ estas influata de enkondukitaj kulturtrajtojn. Pro senkulturigo manĝkutimoj, vestaĵostiloj kaj lingvaj elementoj ekzemple estis adoptataj el aliaj kulturoj[7].

Referencoj redakti

  1. Edukado.net, prelego prezentita dum la ILEI-konferenco en Kopenhago, julio 2011.
  2. (germana) Bernhard Zangl/Michael Zürn, Frieden und Krieg, Frankfurt am Main 2003, pp. 158–159, 88–90
  3. Noto : Transmigrado indikas la komutadon de migrantoj inter restadlokoj en malsamaj kulturoj. Transmigrantoj karakteriziĝas interalie tra altaj formalaj kvalifikoj kaj spaca movebleco konservante la socian ligitecon kun la socio de origino.
  4. (angla) Bauböck, R.; Faist, T. (2010). Diaspora and Transnationalism: Concepts, Theories and Methods.
  5. 5,0 5,1 (angla) van Oudenhoven, JP; Ward, C. (2012). Fading Majority Cultures: The Implications of Transnationalism and Demographic Changes for Immigrant Acculturation. Journal of Community & Applied Social Psychology, 23: 81-97
  6. (angla) Dorothy Price, Madhu Krishnan and Rhian Atkin, Transnational cultures., eld. Peter Lang, Bern.
  7. (angla) Boccagni, P. (2012). Rethinking transnational studies: Transnational ties and the transnationalism of everyday life. European Journal of Social Theory 15(1) 117–132

Literaturo redakti

  • Máracz, László, Instrumentaro por transnacia komunikado en Eŭropo: komparo inter manieroj de komunikado en multlingva Eŭropo[1][2]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. Edukado.net, prelego prezentita dum la ILEI-konferenco en Kopenhago, julio 2011.
  2. (angla) Jan D. ten Thije, Durk Gorter, Wim Jansen, Virginie Mamadouh, László Marácz, Jos Swanenberg, (PDF) Toolkit for transnational communication in academia in Europe.