Telekomunikado aŭ telekomuniko estas la komuniko tra grandaj distancoj je reala tempo.

Kovrilpaĝo de Ch. Bertin: Angla-Esperanta Telekomunika vortaro, 1983

Normale la personoj bezonas esti proksimaj unu rilate la alia por sukcesi komunikiĝi. Tio estis la vero antaŭ la invento de la telegrafo. Hodiaŭ la telekomunikaj teknikoj permessas ke diversaj formoj de informacio estu trasendataj, kiel aŭdo (telefono), bildoj (televido) aŭ ankaŭ aliaj formoj de donaĵoj (tekstoj, elektrikaj comandoj, ktp). Por atingi sian celon, la teknikoj pri telekomunikoj uzas la elektromagnetajn ondojn. Tiuj ondoj permesas, ke la informacio povu esti trasendata tra du malproksimaj puntoj.

La precipaj formoj de telekomunikoj estas telefono, radio, televido kaj hodiaŭ ankaŭ la retoj (precipe la interreto)

Iuj el la teĥnologioj kiuj estas uzataj hodiaŭ estas:

En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo produktas alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro kaj navigiloj.

Organizoj redakti

Vidu ankaŭ redakti