Kablo estas ŝnurforma sistemo de torditaj fibroj, kies teknika funkcio estas transigo de forto, de energio aŭ de informoj.

Elektraj kabloj
Kabloj super plafono
Kablotramo
Kabloj liverantaj kurenton

La vorton ŝnuro oni uzas pli kutime kiam la teknika funkcio estas ligi, tamen en kelkaj komunuzaj esprimoj kiel "ŝnuro de sonorilo" temas fakte pri kablo. La nomo kablo troviĝas en kablovosta hirundo.

La materialoj uzataj por fabriki kablojn estas tre diversaj (metaloj, plastoj, plantaj materialoj – kiel kanabo, juto ktp – kaj aliaj) sed tio ne estas teĥnika karakterizo de kabloj: fera kablo por subteni ponton kaj kupra kablo por elektra lineo estas ambaŭ metalaj dratoj, tamen ili funkcias kaj uziĝas tute malsimile.

Laŭ Francisko Azorín Kablo estas Ŝnurego el metalaj aŭ vegetaĵaj fadenoj, foje kovrita per izolilo aŭ ia protektilo.[1] Li indikas etimologion el la latina capulum (ŝnuro). Kaj li aldonas teknikajn terminojn, kiel elektra kablo, aerkablo, markablo, kaj kablingo.[2]

Kablospecoj redakti

Meĥanikaj kabloj redakti

Meĥanikaj kabloj uziĝas por transigo de forto, kaj agas laŭ tirado:

  • ĉu por movigi moveblan pecon: sonorilo, remorko (per trenkablo), lifto, aertelfero, funikularo, kablotramo, ktp.
  • ĉu por rezisti al tirado por fiksaj pecoj: kabloponto, masto, ktp.

Ili estas ĝenerale faritaj el samspecaj dratoj aŭ fadenoj.

Energiaj elektraj kabloj redakti

Ili fariĝas plej ofte el aluminia alojo kun ĉirkaŭ po 0.5 % da magnezio kaj silicio kaj uziĝas por transigo de elektra energio:

  • ĉu de iu loko al alia, ekz.: alttensiaj lineoj (aeraj, sur latismastoj, aŭ subteraj)
  • ĉu por funkciigi elektran motoron kaj similajn. Oni uzas la vorton kablo aŭ pli precize nutraj kabloj ĝenerale nur kiam ili estas uzataj por altaj kurentoj.

Informadaj kabloj redakti

La informada kablo transportas informojn. Ili dum longa tempo funkciis nur laŭ elektra konduktila sistemo, ĝis apero kaj disvolviĝo de alia tekniko, nome la "optikaj fibroj" kiuj funkcias laŭ luma konduktila sistemo.

Tiuj kabloj konsistas el multe da izolitaj dratoj aŭ fibroj. Nur la antenokablo konsistas el unusola drato. La informada kablo povas esti telegrafa, telefona, speciala (precipe muzika) kaj diversa (telegrafa-telefona, telefona-muzika).

Komence estis nur subteraj kabloj, sed baldaŭ oni uzas ankaŭ murkablojn kaj aerkablojn.

 
Loka entira parotorda kablo, plumba ŝelo, tola kuseno, papera dratizolaĵo, 624x2 kupraj konduktiloj.
 
Loka entira stelotorda plumboŝela kablo kun paperaj kuseno kaj dratizolaĵo, 315x4 kupraj konduktiloj.

La subteraj kabloj havas 3 etapojn:

  • kuprokonduktilaj kun transigo 2.4-9.6 Kbitoj en sekundo
  • samaksaj kun transigo 9.6-56 Kbitoj en sekundo
  • optikaj kun transigo de 1 Gbitoj en sekundo.

La subtera kablo povas esti armaĵa, entira, rivera, mara kaj interna. Oni metas la armaĵan kablon rekte en la teron, la entiran kablon en subteran tubon, betonaĵon. La entira kablo ne havas armaĵon, la cetera enhavo povas esti la sama. La rivera kaj la mara kabloj kuŝas en profundo de la akvo, tial la armaĵo estas speciala kaj vasta. Oni uzas internajn kablojn precipe en centraloj.

Ekstera ŝelo de la kablo ofte estas plumbo, aluminio, plasto (ofte polieteno) aŭ tekstilo. Eksteraĵo de la armaĵa kablo estas peĉa aŭ bituma kanabojuto. Poste sekvas plumba tavolo, poste la armaĵo. Tio povas esti ŝtala rubando aŭ rubandoparo. Ĉe la riveraj kabloj ofte estas ŝtalaj reloj kun interkovriĝo. Inter la konduktiloj kaj la armaĵo estas la kuseno, precipe el bituma juto, kanabo, vitra lano, paperaj tavoloj. La konduktiloj estas kupraj aŭ aluminiaj. La izolaĵo estas papero (glata aŭ ĉifita), nuntempe plasto. Ofte oni uzas ankaŭ aerspacan izolaĵon. Sur la konduktilon unue helicas paperan aŭ plastan ŝnureton. La konduktilon kaj la ŝnureton oni kune kovras per papero. La vazelina kablo estas pli moderna. La konduktila izolaĵo estas plasto, oni enverŝas vazelinon inter la torditajn konduktilojn. La vazelino baras tion, ke akvo penetru kaj faru fuŝkontakton.

Telefona kablo laŭfunkcie povas esti loka (enurba), interurba, regiona (intervilaĝa), longdistanca (interlanda), enkonduka (en paseo la distancaj aeraj telefondratoj en la urbo daŭriĝis en enkondukaj kabloj) kaj interna (ene de la konstruaĵo, ĉe kaj en la centralo). La lasta kablo havas eksteraĵon el tekstilo aŭ el plasto.

La ekskluziva telegrafa kablo havas apartajn izolitajn vastajn konduktilojn. La telefona kablo konsistas el konduktilparoj, tial oni uzas la nomon simetria kablo. Pro produkta kaj kvalita kialoj la paro estas tordita (partordita kablo), uzata ĉe la lokaj kaj internaj kabloj. Ofte oni tordas 4 konduktilojn, se tio okazas kune, ĝi havas la nomon stela kvaropo. En la longdistancaj kabloj oni uzas la metodon Dieselhorst-Martin (DM). Oni prenas du torditajn parojn, kiujn denove oni tordas laŭ kontraŭa direkto. La stela kvaropo estas glata, DM bezonas pli da spaco.

Aerkablo komence konsistis el plastoŝela kablo, aldonita mekanikan ŝtalkablon per krampoj (pendigokablo). Baldaŭe senkrampe oni kunigis ambaŭ kablojn en plastoŝelo (memporta kablo).

Murkablo similas al la aerkablo, sed ne havas mekanikan kablon.

La samaksa kablo transportas vastan frekvencobendon. Estas unu konduktilo en pli granda kupra tubo. Laŭetape estas izoliloj inter la tubo kaj la konduktilo, tial la drato estas ĉiam meze. En la kablo ĝenerale estas ne nur 1 sed 2, 4, or 6 tuboj, krome konvenciaj konduktiloj kun papera aŭ plasta izolaĵoj.

Specialaj kabloj redakti

 
Ekskluziva telegrafa kablo Krarup-sistema. Sube estas plumba ŝelo, pli supre kuseno el 3 paperaj tavoloj, pli supre aera izolaĵo (la spiralaj paperoj), fine 28 da kupraj konduktiloj kun paperizolaĵo. Supre antaŭe videblas la nuda konduktilo kun dense ĉirkaŭita per ŝtaldrato. Tio estas invento de Krarup.
 
La vertikalaj blankoj estas apartaj rubandaj kabloj. En ĉi tiu kablo troviĝas 4 maldikaj konduktiloj. Ĉi tie ĉiu kablo interligas po 1 abonulon al aŭtomataj maŝinoj.

Kablo Krarup ricevis la nomon pri dana inventisto Krarup, kiu sur la konduktilon dense tordis maldikan ŝtalan draton, sekve la rezistanco malpliiĝis. Tiu kablo ne estis longe uzata, ĉar hungardevena usonano Mihajlo Pupin inventis la pupin-poton, kiu estis pli malmultekosta kaj pli efika.

Rubandokablo: en la aŭtomataj telefoncentraloj ofte oni devas paralele ligi kontaktilojn de maŝinoj. Tion faras la rubandokablo, kiu estas silka rubando, ene estas paralele lakaj dratoj.

Optika kablo: komence estis malvasta, kemie pura vitrofibro. Ĝenerale la kablo havas meze ŝarĝoportantan parton, ĉirkaŭe estas la stakoj (subkabloj). La eksteraĵo estas polieteno. La tuta kablo ne entenas metalon. Baldaŭe aperis tiaj kabloj, kie anstataŭ vitroj oni uzis plaston.

 
Longdistanca kombinita entira kablo, 13x4 DM tordaj, papera izolaĵo, aluminiaj konduktiloj, folia ŝirmo, 9x4 DM tordaj konduktiloj por muziko.

Kombinita kablo: oni kombinas en unu kablo telegrafan aŭ telefonian aŭ muzikan kablojn.

Plektado estas kutime de turna tipo, do fadenoj aŭ partaj kabletoj turniĝas ĉirkaŭ centra akso de kablo dum rigardo iras laŭ longo de la kablo. Plektado kutime estas laŭ ŝtupoj. El fontaj fadenoj estas plektitaj maldikaj kabletoj. El tiuj kabletoj estas plektitaj pli dikaj kabletoj kaj tiel plu ĝis bezonata kablo. Tiuj ŝtupoj estas ĉiam ne malpli ol 2. Direkto de turnado estas malsama en ĉiu sekva ŝtupo de la plektado.

Alia varianto de plektado iam estas uzata por plastaj kabloj. Tia kablo konsistas el ekstera ŝtrumpo kaj ena parto. La ŝtrumpo estas plektita per interkruciĝantaj fadenoj, kiel en ŝtofo. Ena parto konsistas el neplektitaj laŭlongaj fadenoj.

Konduktiloj de la kabloj havas vicordon. Ĝenerale la unua vicordeco estas la eksteraĵo. La internaj konduktiloj sekvas baldaŭe. La sekva vidpunkto estas la koloroj kaj la tordaĵoj kune. Laŭ la vidpunktoj ĉiu kablisto tuj konstatas, kiu konduktilo estas la 37a en la vico.

Kablosalato redakti

 
Kablosalato

Kablosalato priskribas spontane estiĝintajn nodojn aŭ implikojn ĉe kabloj. La probableco estas post kritika longeco sendependa de la longo de la kablo. Sed kreskas la bezonata tempo por displekti la malordigon per la longeco de la kablo. La nodoj kutime estiĝas je la kablofinoj kaj moviĝas iom post iom en la mezon de la kablo.[3].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontindikoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 98.
  2. Azorín, samloke.
  3. http://www.wissenschaft.de: Kablosalato displektita - Sciencistoj esploras spontanajn nodaĵoformadojn ĉe kabloj. Raporto en la germana pri artikolo en Physical Review E, volumo 74, artikolo 052101