Juto (bengale: ঝুট ĝhut) estas basto-fibro el stipoj de la planto korkoro (latine corchorus, aparte corchorus capsularis kaj corchorus olitorius). La herbecaj, unujaraj, ĝis 4 metrojn altaj vegetaĵoj devenas el Orienta Azio kaj bezonas ĉiammalseketan tropikan klimaton ((la optimala temperaturo estas 27-31 °C, precipitaĵo > 1500mm/jaro).

Jutoteksaĵo

La kultivado okazas ĉefe en Azio kaj Brazilo. La kvanto tutmonde produktita estas ĉirkaŭ 3,5 milionoj da tunoj.

Jutokultivistoj en Bangladeŝo

La fibroj unue devas putri pr. 15 tagojn en akvo, poste estas produktitaj per rost-procedo, lavado kaj sekigado. Jutofibroj estas facile kolorigeblaj, sed ili forte odoras kaj estas putremaj.

Jutofibroj estas uzataj por pakaĵmaterialoj kiel sakoj, dikaj fadenoj kaj tapiŝoj.

Juto estas rekreskanta krudmaterialo.

Propreco de juto redakti

  • Jutofibroj estas tute naturaj kaj recikligeblaj.
  • Ĝi estas natura fibro kun ora kaj silka brilo, oni nomas ĝin ankaŭ la ora fibro.
  • Ĝi estas malmultekosta vegetaĵa fibro.
  • Ĝi estas la dua plejgrava vegetaĵa fibro post kotono.
  • Ĝi rezistas al streĉado sen multe da plilongiĝo, kio gravas kiel kvalito por industriaj fadenoj kaj teksaĵoj.
  • Ĝi estas unu el la plej multflankaj naturaj fibroj, kiujn oni uzis en materialoj por pakaĵoj kaj teksaĵoj.
  • La kultivadregiono de la plej bonaj jutofibroj estas la ebeno de la bengala delto.

Eksteraj ligiloj redakti