La vorto kvalito havas kelkajn signifojn:

Ĝenerale kvalito estas

  • ĉiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sentumojn kaj kiuj konsistigas ĝian ecaron, staton, eksteron, karakteron.
  • grado de boneco, perfekteco, delikateco de io.
  • speciala povo; propra efiko de io.
  • ĉiu el la moralaj aŭ intelektaj inklinoj, kiuj konsistigas la staton de ies animo.

Ekonomie ĝi signifas, ke luksa, multekosta produkto havas altan kvaliton. Cetere ĝi signifas la kongruon kun la bezonoj de la klientoj. Luksa produkto povas esti de malalta kvalito, se ĝi havas malbonan funkciadon, se oftaj paneoj okazas. Por atingi altan kvaliton en la dua senco, kvalito-sistemoj estas evoluigataj kaj aplikataj.

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri kvalito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Kvalito bona ne bezonas admonon. 
  •  
     Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.  

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-08.

Fontoj redakti