Regado de kvalito, nomata ankaŭ stirado de kvalito aŭ kvalit-inĝenierado, estas branĉo de organizado, kiu okupiĝas pri la certigo de la kvalito de produktataj varojservoj. Sistemo de reguloj tiucelaj nomiĝas kvalito-sistemokvalito-certiga sistemo.

Reguloj por kvalito-regado koncernas precipe tri kampojn:

  • kontrolo de kvalito: Necesas konstante, almenaŭ laŭ specimenoj, kontroli la produktatan kvaliton por trovi eventualan malboniĝon.
  • korekto de eraroj: Rimarkinte malboniĝon de kvalito necesas korekti ĝin.
  • prevento de eraroj: Rimarkinte malboniĝon de kvalito necesas trovi la kaŭzon de la malboniĝo, forigi ĝin kaj preventi ĝian denovan ekeston. Krome necesas antaŭvidi eblajn fontojn de malbona kvalito kaj malhelpi iliajn efikojn.

Kvalito estas kontrolita je la fino de la produktado. Sed kvalito povas ŝanĝi poste. Bona kvalito devas resti bona dum longa tempo. Vidu vivdaŭro. Liverantoj devas garantii kvaliton, en Europo antaŭe dum ses monatoj, nun minimume dum 2 jaroj. Kreskanta parto de la industrio nun garantias pli longe. Por klientoj tia pli longa garanti-daŭro estas bona argumento por aĉeti tiajn varojn.

Partoj sendataj al kliento estas kontrolitaj je la fino de la produktado kaj denove je la ricevanta kliento. Ekzistas metodoj eviti tiun duoblan kontroladon.

Por multaj ekonomiaj branĉoj oni evoluigis normojn, kiuj difinas la koncepton de kvalito kaj la procedojn por certigi ĝin. Precipe en industrio ekestis modaj tendencoj subigi ĉiujn aliajn celojn al la kvalito, sed tio montriĝis neebla.

Normoj kaj metodoj: