Varo

varo merkate rigardata kiel ekvivalenta sendepende de la produktinto
Por varo, vidu la paĝon Varo (apartigilo).

Varo, aŭ komercaĵo, estas aĉetebla havaĵo (produkto) aŭ servo. Ekzistas pluraj tipoj da varoj en la ekonomika teorio:

Kafo estas varo kiu iam ludis gravan rolon en la historio de ekonomio kaj komerco, kaj ankoraŭ estas tutmonde konsumita varo.

Laŭ PIV varo estas "Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco", kiel unua signifo, kaj "Iu ajn materia aŭ nemateria aĵo, kiun oni povas uzi por kontentigi bezonojn",[1] kaj tiusence preskaŭ sinonima al havaĵo.

En ekonomiko, varo estas ekonomia havaĵo, kutime resurso, kiu havas plenan aŭ substancan konsumiĝeblon: tio estas, la merkato traktas instancojn de varo kiel ekvivalentaj aŭ preskaŭ sen rilato al tiuj kiu produktis ilin, ekzemple ekzempleroj de gazeto kiu kostas po unu dolaro, aŭ bazaj manĝaĵoj kiuj superbazaro vendas subkoste por altiri klientojn.[2][3][4]

La prezo de varo estas tipe determinita kiel funkcio de sia merkato kiel tuto: bone establitaj fizikaj varoj havas aktivajn komercejojn kaj derivatajn merkatojn. La ampleksa disponeblo de varoj tipe kondukas al pli malgrandaj profitkvantoj kaj malpliigas la gravon de faktoroj (kiel varmarko) krom de la prezo. Plej varoj estas krudaj materialoj, bazaj resursoj, agrikulturaj, aŭ minproduktoj, kiel fererco, sukero, aŭ grenoj kiel rizo kaj tritiko. Varoj povas esti ankaŭ amasproduktitaj specializitaj produktoj kiel kemiaĵoj kaj memoriloj por komputiloj.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 1an de Januaro 2022.
  2. "Learn What Commodities Are in These Examples!".
  3. "Commodity definition". Merriam-Webster. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  4. T., H. (3a de Januaro 2017). "What makes something a commodity?". The Economist. Alirita la 1an de Januaro 2022.