Prezo estas sumo, kiu oni devas pagi por aĉeti iun varon aŭ servon. Prezo estas kutime esprimata pere de mono. Prezo estas interŝanĝa proporcio inter malsamaj varoj.

Sur la merkato prezo plenumas sekvajn funkciojn:

  • informan -- prezo signifas, ĉi varo estas rara aŭ ne. Do, prezo povas motivigi produktistojn por enveno sur la merkato.
  • dividan -- prezo separas aĉetantojn al tiuj, kiuj eblas aĉeti varon aŭ servon kaj tiuj, kiuj ne eblas.
  • kunordigan -- prezo povas kunordigi planojn de produktistoj kun deziroj de aĉetantoj.
  • situigan -- prezo ebligas lokigi produktadon tien, kie kostoj de produktado estos la plej malaltaj.

Prezo estas formita kaŭze de mendado kaj ofertado (vidu merkata prezo), sed tio ne ekskluzivas influon de registaro en prezformado.

Prezoj redakti

aŭkcia prezo
interna prezo
kontrakta prezo
pogranda prezo
podetala prezo
ekvilibra prezo
monopola prezo
fiksa prezo
regulebla prezo
libera prezo
resta prezo

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri prezo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. 
  •  
     Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo. 
  •  
     Malgranda pezo, sed granda prezo. 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-09.