Mono

objekto aŭ registro akceptita kiel pago
Por aliaj signifoj de la vorto "Mono", vidu je Mono (apartigilo).

Mono estas objekto aŭ fidinda registraĵo ĝenerale akceptata en iu lando aŭ sociekonomia mondoregiono por pago pro ricevata varo/servo aŭ por repago de ŝuldo.[1][2][3] Aspekto de ĝeneraleco de akceptado estas tre grava: uzata aktivo devas esti akceptata de ĉiuj subjektoj.

Monbiletoj kun valoro de 5000 el diversaj monunuoj.
Usona dolaro.
Usona dolaro.

La ĉefaj funkcioj de mono estas distingitaj kiel: interŝanĝilo; kalkulunuo; kaj kalkulilo por havaĵoj; kaj, eventuale en la pasinto, kiel normo por eventualaj pagoj.[4][5] Ĉiu ajn aĵo aŭ konstatebla registro kiu plenumu tiujn funkciojn povas esti konsiderata mono.

Mono estis historie elapera merkata fenomeno establanta var-monon (tio estas io kio estu bela (oro), utila (ilo) ktp.), sed preskaŭ ĉia nuntempa monsistemo estas bazita sur modelo de fidata mono.[4] Fidata mono, kiel ĉia ajn ĉeko aŭ ŝuldonoto, ne havas intrinsekajn uzvaloron kiel fizika varo. Ĝi derivigas sian valoron el esti deklarita fare de registaro kiel laŭleĝa monvaluto; tio estas, ĝi devas esti akceptita kiel formo de pago almenaŭ ene de la limoj de difinita lando, por ĉiaj ŝuldoj, publikaj aŭ privataj. Tiaj leĝoj en praktiko permesas, ke fidata mono akiru la valoron de iuj el la varoj aŭ servoj kiuj povas esti komercataj ene de la lando kiu eldonas ĝin.

La mondispono el iu lando konsistas el valutoj (moneroj kaj monbiletoj) kaj kutime inkludas bankan aŭ skriban monon (nome kontrasto inter deponita kaj elspezata mono). Banka mono, kiu konsistas nur el registroj (ĉefe komputiligita en modernaj bankoj), formas pro multo la plej grandan parton de la ĝenerala mono en disvolvigintaj landoj.[6][7][8]

Etimologio redakti

 
Statero el Korinto, 4-a jarcento a.K..

La vorto "mono" verŝajne originas de templo de Hera, situanta sur Kapitolo, nome unu el la sep montetoj de Romo. En la praa mondo Hera ofte estis rilata al mono. La templo de Juno Moneta en Romo estis la loko kie la monerstampejo de Romio situis.[9] La nomo "Juno" povas veni de la etruska diino Uni (kiu volas diri "tiu", "unika", "unuo", "unio", "kuniĝo") kaj "Moneta" aŭ de la latina vorto "monere" (memorigi, averti, aŭ instrui) aŭ de la greka vorto "moneres" (sola, unika).

En la okcidenta mondo, ĝenerala esprimo por moner-mono estis speco, devena de la latina in specie, signifante "en speco".[10]

Funkcioj de mono redakti

 
1,00 € portugala eŭra monero.

1. Rimedo de interŝanĝo
Diversaj subjektoj havas malsamajn varojn. Se ili volas interŝanĝi, ili tamen povas bazigi siajn rilatojn sur natura interŝanĝo, sed tia-ĉi metodo ne estas utila kaj ofte simple ne funkcias, ĉar oni ne kapablas difini proporcion, je kiu oni interŝanĝas varojn.

2. Kalkulanta unuo
Tia-ĉi funkcio ebligis onin ekspliki prezojn de varoj, servoj, ŝuldoj, kreditoj, ktp. Prezo ebligas onin kompari valorojn de malsamaj varoj aŭ servoj. Do, valoroj de varoj, servoj, ŝuldoj kaj kreditoj povas esti kalkulitaj pere de mono.

3. Konservilo de valoro
Unu el eblecoj de uzado de mono estas tenado de mono forme de monŝparaĵoj. Se oni havas monon kaj ne aĉetas varojn, oni tamen havas likvideblan monon.

Historio redakti

 
Elektruma triona statero el la 640 a.K. el Lidio.

La uzo de interŝanĝ-similaj metodoj povas deveni de almenaŭ antaŭ 100,000 jaroj, kvankam ekzistas neniuj signoj de socioekonomio kiu dependis ĉefe de interŝanĝo.[11] Anstataŭe, senmonaj socioj funkciis plejparte laŭ la principoj de donaca ekonomio kaj ŝuldo.[12][13] Kiam interŝanĝo fakte okazis, ĝi estis kutime inter aŭ fremdeguloj aŭ eblaj malamikoj.[14]

 
Jiaozi el la Dinastio Song, nome la plej antikva papermono en la mondo.

Multaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo poste evoluigis la uzon de var-mono. La ŝekelo estis origine pezunuo, kaj rilatis al specifa pezunuo de hordeo, kiu estis utiligita kiel valuto.[15] La unua uzokutimo de la esprimo venis de Mezopotamio ĉirkaŭ 3000 a.K. Socioj en Ameriko, Azio, Afriko kaj Aŭstralio uzis konko-monon - ofte, la ŝelojn de la cipreedoj (Cypraea moneta L. aŭ C. annulus L.). Laŭ Herodoto, la Lidianoj estis la unuaj homoj kiuj enkondukis la uzadon de oraj kaj arĝentaj moneroj.[16] Oni opinias fare de modernaj akademiuloj ke tiuj unuaj stampis monerojn ĉirkaŭ 650-600 a.K.[17]

Ekonomie, civilizoj montras pli kompleksajn modelojn de posedrajto kaj interŝanĝas pli ol malpli organizitaj socioj. Vivi en unu loko aŭ alia permesas al personoj akumuli pli da personaj posedaĵoj ol ĉe nomadaj personoj. Kelkaj personoj ankaŭ akiras bienon, aŭ privatan posedrajton de la tero. Ĉar granda procento de personoj en civilizoj ne kultivas siajn proprajn manĝaĵojn, ili devas aĉeti aŭ vendi respektive siajn havaĵojn kaj servojn por manĝo en merkata sistemo, aŭ ricevi manĝaĵojn pere de kolektitaj impostoj, redistribua impostado, tarifojdekonaĵoj el la manĝoproduktanta segmento de la loĝantaro. Fruaj homaj kulturoj funkciis pere de donŝanĝa ekonomio suplementata de limigitaj sistemoj de natura interŝanĝo.

Komence de la Ferepoko tiutempaj civilizoj disvolvigis monon kiel rimedo de interŝanĝo por pliiĝantaj pli kompleksaj transŝanĝoj. Por simpligo, en vilaĝo la potfaristo faris ceramikaĵon por la bieristo kaj la bieristo kompensis al la potfaristo donante al li ian kvanton de biero. En urbo, la potfaristo povis bezoni novan tegmenton, la tegmentisto povis bezoni novajn ŝuojn, la ŝufaristo povis bezoni novajn hufoferojn, la forĝisto povis bezoni novan mantelon, kaj la tanisto povis bezoni novan poton. Tiuj personoj ne povis persone negocadi unu kun alia samtempe kaj ankaŭ ties neceson povis ne okazi ĉiuj samtempe. Monsistemo estas maniero organizi tiujn necesojn por certigi, ke ili estos plenumitaj. El la tagoj de la plej fruaj monuzaj civilizoj, monopolaj kontroloj de monsistemoj faris profiton al la sociaj kaj politikaj elitoj.

 
Ora monero de Fatimida Kalifo al-Mustansir, Misr, 1055: montro de Islama Orepoko.

La sistemo de var-mono poste evoluis en sistemon de reprezenta mono. Tio okazis ĉar komercistoj pri oro kaj arĝento aŭ bankoj eldonis kvitancojn al siaj deponantoj - amortizeblaj per la var-mono deponita. Poste, tiuj kvitancoj iĝis ĝenerale akceptitaj kiel pagilo kaj estis utiligitaj kiel mono. Papermono aŭ monbiletoj unue estis uzitaj en Ĉinio dum la Dinastio Song. Tiuj monbiletoj, konataj kiel "jiaozi", evoluis el kambioj kiuj estis utiligitaj ekde la 7-a jarcento. Tamen, ili ne delokigis var-monon, kaj estis uzitaj kune kun moneroj. En la 13-a jarcento, papermono iĝis konata en Eŭropo tra la raportoj pri vojaĝantoj, kiel ekzemple Marko Polo kaj Vilhelmo de Rubruk.[18] La raporto de Marko Polo pri papermono dum la Juana Dinastio estas la temo de ĉapitro de lia libro, La Libro de la mirindaĵoj, titolita "Kiel la Granda Kaan produktis el ŝelo de arboj ion kiel papero por pasi ĝin por mono tra la tuta lando."[19] Monbiletoj unue estis emisiitaj en Eŭropo fare de Stokholma Banko en 1661, kaj denove estis ankaŭ uzitaj kune kun moneroj. La orbazo, monsistemo kie la komercilo estas papero kiu estas konvertebla en antaŭelektitaj, fiksaj kvantoj da oro, anstataŭigis la uzadon de oraj moneroj kiel valuto en la 17-a ĝis 19-a jarcentoj en Eŭropo. Tiu normigitaj or-notoj fariĝis legalizita pagilo, kaj ties ŝanĝo al oraj moneroj estis malinstigita. Ĉe la komenco de la 20-a jarcento preskaŭ ĉiuj landoj adoptis la orbazon, sekurigante siajn laŭleĝajn or-notojn per fiksaj kvantoj da oro.

 
Sidejo de la Eŭropa Centra Banko, kiu kontrolas la plej parton de la financoj de la Eŭropa Unio.

Post la Dua Mondmilito, ĉe la Bretton Woods Konferenco, la plej multaj landoj adoptis dekretvalutojn kiuj estis kongruigitaj al Usona dolaro. Usona dolaro estis en victurno kongruigita al oro. En 1971 usona registaro suspendis la konverteblecon de usona dolaro al oro. Post tio, multaj landoj de-alligis siajn valutojn disde usona dolaro, kaj la plej multaj el la valutoj de la mondo iĝis senapogaj per io ajn krom la dekreto de la registaraj de legalizita pagilo kaj la kapablo konverti la monon en varojn per pago.

Tipoj redakti

Varmono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Varmono.

Varmono estas mono kies valoro devenas el varo el kiu ĝi estis farita. Varmono konsistas el objektoj kiuj havas valoron per si mem same kiel valoron kiel uzata mono.[20]

Ekzemploj de varoj kiuj estis uzataj kiel pagiloj aŭ interŝanĝiloj estas oro, arĝento, kupro, salo, piprosemoj, grandaj ŝtonoj (kiaj la rai), ornamitaj zonoj, konkoj, alkoholo, cigaredoj, kanabo, bombonoj, kakaosemoj, helikokonkoj kaj hordeo. Tiuj varoj estis foje uzitaj laŭ mezuro de evidenta valoro unu rilate al alia, en diversa varvalorigo aŭ ekonomioj de prezosistemoj.

Reprezenta mono redakti

Reprezenta mono estas tipo de mono, kiu diference de la varmono, estas bazata sur alia havaĵo, kiel, por ekzemplo, la mono bazita sur oro, arĝento, nafto aŭ alia monero, kiu havas la kvaliton esti konvertebla al la havaĵo kiun ĝi reprezentas, kiu povas estis speco de kontanta mono. Tio rezultas en la konsidero de du havaĵoj, nome la reprezentata havaĵo kaj la reprezentanta mono.

Fidata mono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fidata mono.

Ĝi estas konata ankaŭ kiel mono per dekreto, kaj estas formo de mono sen esenca valoro. Ties valoro estas bazata sur deklaro kiel mono fare de la Ŝtato. La termino "fiat" (fidata) ofte estas uzata interŝanĝeble kun tiu de "fidomono", tamen la terminoj ne estas egalvaloroj kaj la nuanco povas esti konsiderinda. La fidata mono estas la tipo de mono de la dolaro, la eŭro, la eno kaj la ĉefaj monvalutoj de internacia kurzo.

Fidomono redakti

La mono nomita fidmono (de la latina fiduciarĭus, de fiducĭa 'fido' kaj tiu siavice el fides 'fido'), estas tiu bazita sur la fido en la komunumo, tio estas, kiu nek estas apogita sur valormetaloj nek sur iu kiu ne estas promeso de pago fare de la elsendinta ento. Gravas atentigi, ke oni komprenas la fidon de la komunumo kiel aro de la ŝajna riĉeco kiun prezentas la komunumo kiu elsendis la monon. Ĝi estas la monmodelo kiu hegemonias aktuale en la mondo, kaj estas tiu de la usona dolaro, de la eŭro kaj de ĉiuj la aliaj rezervaj valutoj.

Monero redakti

 
Esperanta monero de 25 steloj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monero.

La monero estas peco de rezista materialo, de uniforma pezo kaj kompono, normale el metalo stampita en formo de disko aŭ simila formo montranta la markilojn elektitajn de la elsendinta aŭtoritato, kiu estas uzata kiel mezuro de kambjo (mono) pro sia jura aŭ esenca valoro kaj kiel kalkulunuo.

Monbileto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monbileto.

La monbileto plej antikva konservita estis fabrikita dum la dinastio Ming, ĉirkaŭ 1375 kaj egalvaloris al 1000 moneroj el kupro.[21]

Necesis evoluo laŭ kiu la ŝtatoj elsendis biletojn kaj monerojn, kiuj rajtigis ties portantojn al interŝanĝo per oro aŭ arĝento el la rezervoj de la lando.[22] La ŝanĝoj en la ekonomiaj evoluoj dum la 20-a jarcento finis la hegemonion de la metaloj en la mono, kiu elprenis aliajn aspektojn (monbiletoj, monkartoj, inter aliaj),[23] La evoluo de la uzado de la monbileto estas la jena:

  • En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kelkaj tre diversaj landoj havis modelon dumetalan, bazita sur oro kaj arĝento.
 
Moneroj kaj monbiletoj estas ankoraŭ du de la plej komunaj formoj de mono.
  • Inter 1870 kaj la Unua Mondmilito oni adoptis ĝenerale la orbazon,[24] tiel ke ajna civitano povus transformi la monpaperon en kvanto de oro samvalora.
  • En la periodo inter la du mondmilitoj oki klopodis reveni al la orbazo,[24] sed la ekonomia situacio kaj la krizo aŭ Borsa Katastrofo de 1929 finis la konverteblon de la monbiletoj en oro fare de privatuloj.
  • Post la fino de la Dua Mondmilito, la venkintaj aliancanoj establis novan financan sistemon en la Interkonsentoj de Bretton Woods, en kiuj oni establis, ke ĉiuj valutoj estos konverteblaj en usonaj dolaroj kaj nur la usona dolaro estos konvertebla en ingotoj el oro proporcie de po 35 dolaroj por unu unco por la eksterlandaj registaroj.[25]
  • En 1971, la ekspansiemaj fiskaj politikoj de Usono, motivitaj fundamente per la kosto de la Milito de Vjetnamo, rezulti en la abundo de dolaroj, kaj oni starigis dubojn pri ilia konverteblo en oro. Tio faris, ke la Centraj Eŭropaj Bankoj klopodis konverti siajn rezervojn de dolaroj en oro, kio kreis neelteneblan situacion por la usona ekonomio. Je tio, en Decembro 1971, la usona prezidento, Richard Nixon, suspendis unuflanke la konverteblon de la dolaro en oro por la privatuloj kaj devalutis la dolaron 10 %.[25] En 1973, la dolaro estis denove devaluatita pluan 10 %, ĝis, finfine, oni finis la konverteblon de la dolaro en oro ankaŭ por registaroj kaj eksterlandaj centraj bankoj.
  • El 1973 la mono uzita en la mondo havas valoron kiu estas en la subjektiva kredo, ke estos akceptita de la ceteraj loĝantoj de lando, aŭ ekonomia zono, kiel formo de interŝanĝo.[26] La mondecidaj aŭtoritatoj kaj Centraj Bankoj ne intencas defendi partikularan nivelon de tipo de konverto, sed ili intervenis en la valutmerkatoj por mildigi la spekulaciajn fluktuojn je mallonga limdato, cele al reteni je mallonga limdato la stabilecon de prezoj, kaj eviti situaciojn kiel la inflaciego, kiuj faras, ke la valoro de tiu mono estas detruita, kiam malaperas la fido en tiu mono, aŭ kiel la deflacio.[27]

Elektronika mono redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monkarto.
 

La elektronika mono (konata ankaŭ kiel e-mono, elektronika kontanto, elektronika monero, cifereca mono, cifereca kontantocifereca monero) referencas al mono kiu, aŭ estis elsendita elektronike, pere de la uzado de komputilaj retoj, Interreto kaj sistemoj de valoroj ciferece stokitaj kiel ĉe Bitcoin, aŭ estas rimedo por cifereca pago samvalora al difinita kvanto de mono,[28] kiel ĉe Ekvadoro[29]Peruo[30] La elektronika transpago de monkvantoj kaj la bankaj stokigoj aŭ rektaj mondeponoj estas ekzemploj de elektronika mono.

 
Bankaŭtomato de Bitmono, nome kriptovaluto starigita en 2009.

Trajtoj redakti

Por plenumi siajn variajn funkciojn, mono devas havi kelkajn proprecojn:[31]

  • Konsumiĝeblo: ties unuopaj unuoj devas esti kapablaj de reciproka anstataŭo (t.e., interŝanĝeblo). La plej evidenta trajto de mono estas ties kapablo esti ŝanĝebla kontraŭ varo, servo ktp.
  • Daŭreblo: kapablaj daŭri post ripeti uzadon. Dolaro povas esti uzata por aĉeti ekzemple bieron, la biervendisto kiu ricevis la dolaron povas uzi ĝin por aĉeti ekzemple hamburgeron kaj tiel plu sinsekve senfine.
  • Divideblo: divideblo al malgrandaj unuoj. Laboristo kiu ricevas monatan salajron de du mil eŭroj, povas uzi kvincent por pagi luprezon, aliajn kvincent por aĉeti manĝaĵojn, cent por aĉeti iun vestaĵon ktp.
  • Porteblo: facile portita kaj transportita. Plej ofte monbiletoj estas pli facile porteblaj ol moneroj, siavice monkartoj pli facile porteblaj ol monbiletoj ktp.
  • Rekonebla: ties valoro devas esti facile identigebla. Ekzemple en monbiletoj aŭ moneroj de moderna epoko aperas klare kaj evidente la kvanto de la valoro de la monpeco.
  • Malabundo: ties disponeblo en cirkulado devas esti limigita. Se ĉiuj havus abundon de mono, la valoro estus malalta, ĉar la interŝanĝeblo kontraŭ ekzemple varoj, ne povos esti senfina.

Monpolitiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monpolitiko.

Kiam oro kaj arĝento estas uzataj kiel mono, la mondisponeblo povas kreski nur se la disponeblo de tiuj metaloj estas pliigita pere de minado. Tiu proporcio de pliigo estis akcelita dum periodoj de orimpetegoj kaj malkovroj, kiel post la vojaĝoj de Kolumbo malfermis al eŭropanoj la vojon al Ameriko kaj tio rezultis en transigo de oro kaj arĝento al Hispanio kaj sekve al aliaj okcidenteŭropaj landoj, aŭ kiam oro estis malkovrita en Kalifornio en 1848. Tio okazigas inflacion, ĉar la valoro de oro malgrandiĝas. Tamen, se la proporcio de or-minado ne povas kongrui kun la kresko de la ekonomio, la oro iĝas relative pli valora, kaj la prezoj (markitaj en oro) falas, kio okazigas deflacion. Deflacio estis la plej tipa situacio dum ĉirkaŭ unu jarcento kiam la mono kaj la monpapero apogita sur oro estis uzata kiel funkcianta mono en la 18a kaj 19a jarcentoj.

 
Ĉefsidejo de la Banko de Hispanio (Madrido), nacia centra banko de Hispanio.

Nuntempaj monsistemoj estas bazataj sur fidomono kaj estas ne plu ligita al la valoro de oro. La kontrolo de la kvanto de mono en la ekonomio estas konata kiel monpolitiko. Monpolitiko estas la procezo per kiu registaro, centra banko, aŭ monaŭtoritato administras la mondisponon por atingi specifajn celojn. Kutime, la celo de la monpolitiko estas kongruigi la ekonomian kreskon en medion de stabilaj prezoj. Por ekzemplo, ests klare asertita en la usona regularo de la Federal Reserve Act, ke la Guberniestraro kaj la Federacia Komitato de Malferma Merkato devas klopodi "promocii efektive la celojn de maksimuma dungado, stabilaj prezoj, kaj moderigi longdaŭrajn interezproporciojn."[32]

Malsukcesa monpolitiko povas okazigi gravajn damaĝajn efikojn en ekonomio kaj la socio kiu dependas el tiu. Tiuj estas inflaciego, stagflacio, recesio, granda sendungeco, malabundo de importitaj varoj, malkapablo por eksporti varojn, kaj eĉ totala monfalo kaj adoptado de multe malpli efika komerca ekonomio. Tio okazis ekzemple en Rusio post la falo de Sovetunio.

Registaroj kaj centraj bankoj entreprenis alproksimigojn al la monpolitiko kaj regularajn kaj por libera merkato. Kelkaj el la iloj uzataj por kontroli la mondisponon estas jenaj:

 
Sidejo de la Popola Banko de Ĉinio en Pekino.
  • ŝanĝi la interezproporcion je kiu la centra banko pruntedonas monon al (aŭ prunteprenas monon el) la komercaj bankoj
  • aĉeti aŭ vendi valutojn
  • pliigi aŭ malpliigi ŝtatan prunteprenadon
  • pliigi aŭ malpliigi la ŝtatan elspezon
  • manipulado de interŝanĝaj proporcioj
  • pliigi aŭ malpliigi bankrezervajn postulojn
  • reguli aŭ malpermesi privatajn valutojn
  • impostadi aŭ malimpostadi importojn aŭ eksportojn de kapitalo en aŭ el lando

En Usono, la Federacia Rezervo estas responsa pri la kontrolo de la mondispono, dum en la Eŭrozono la respektiva institucio estas la Eŭropa Centra Banko. Aliaj centraj bankoj kun grava efiko sur la tutmondaj financoj estas la Banko de Japanio, la Popola Banko de Ĉinio kaj la Banko de Anglio.

Dum multaj jaroj multo de la monpolitiko estis influita de ekonomika teorio konata kiel monkvantismo. Monkvantismo estas ekonomika teorio kiu argumentas, ke la administrado de la mondispono devas esti la ĉefaj rimedoj por reguladi la ekonomian aktivecon. La stabileco de la monpeto antaŭ la 1980-aj jaroj estis ŝlosila trovitaĵo de Milton Friedman kaj Anna Schwartz[33] apogite per la verkaro de David Laidler,[34] kaj multaj aliaj. La naturo de la monpeto ŝanĝiĝis dum la 1980-aj jaroj pro teknikaj, instituciaj, kaj juraj faktoroj kaj la influo de monkvantismo estis ekde tiam malpliigita.

Subteno de la mono redakti

 
Iama finna 10-marka monbileto el 1980. Prezidento J. K. Paasikivi bildaperas en la bileto.

Oni konsideras ĝenerale, ke la valoro de la mono devus esti subtenita sur valoraj metaloj (oro, arĝento ktp.) aŭ sur eksterlandaj valutoj; tamen, neniu el tiuj metodoj estas sekura, konsiderante, ke ilia valoro estas submetita al la oscilado de la mendado kaj ofertado, kaj tial oni ne povas garantii, ke subite oni ne malkovru grandajn mineralajn rezervojn de la valormetaloj aŭ oni generu aplikon kiu ege pliigu ties mandadon. Same okazas ĉe la valutoj. Ĉar la mono ne estas aktuale subtenita de neniu preciza havaĵo, ĝi estas nomita fidata mono.[35] La ekonomikaj fakuloj pridubis ambaŭ rilatojn, kaj kun la subteno fare de oro kaj kun la regulo de la mendado kaj ofertado, en la valoro de la mono.

Fakte, la mono estas rezulto de socia pakto,[36] laŭ kiu ĉiuj akceptas interŝanĝi siajn havaĵojn aŭ servojn kun aliuloj, kontraŭ la monsimboloj (biletoj, moneroj ktp.); tial la subteno de la mono estas fakte la totalo de la havaĵoj kaj servoj de la tuta loĝantaro; tio estas, la malneta enlanda produkto aŭ MEP.

La registaro devas malhelpi, ke la antaŭeniro de la montotalo estu diskunrilata kun tiu de la MEP, por akurate subteni ties valoron. Tamen, pro diversaj tialoj la registaro povas elekti elsendadon de pliaj monbiletoj, kio rezultus en inflacio kaj la devaluto de ilia valuto, kiel rimedo financi sin.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri mono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[37]:

 
 Amo estas forta, sed mono pli forta. 
 
 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas. 
 
 Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo. 
 
 Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo. 

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Mishkin, Frederic S.. (2007) The Economics of Money, Banking, and Financial Markets (Alternate Edition). Boston: Addison Wesley, p. 8. ISBN 0-321-42177-9.
  2. What Is Money? de John N. Smithin. Konsultita Julio-17-09.
  3. money : The New Palgrave Dictionary of Economics. The New Palgrave Dictionary of Economics. Alirita 18a de Decembro 2010.
  4. 4,0 4,1 Mankiw, N. Gregory. (2007) “2”, Macroeconomics, 6‑a eldono, Nov-Jorko: Worth Publishers, p. 22–32. ISBN 0-7167-6213-7.
  5. T.H. Greco. Money: Understanding and Creating Alternatives to Legal Tender, White River Junction, Vt: Chelsea Green Publishing (2001). ISBN 1-890132-37-3
  6. Boyle, David. (2006) The Little Money Book. The Disinformation Company, p. 37. ISBN 978-1-932857-26-9.
  7. On2 Money / A History of Money. pbs.org. Arkivita el la originalo je 2009-03-08. Alirita 2009-04-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-08. Alirita 2014-09-28.
  8. Bernstein, Peter, A Primer on Money and Banking, and Gold, Wiley, 2008 edition, pp 29-39
  9. D'Eprio, Peter & Pinkowish, Mary Desmond (1998). What Are the Seven Wonders of the World? First Anchor Books, p.192. ISBN 0-385-49062-3
  10. Online Etymology Dictionary. etymonline.com. Alirita 2009-04-20.
  11. Mauss, Marcel. The Gift: The Form and Reason for Exchange in Archaic Societies. pp. 36-37.
  12. What is Debt? – An Interview with Economic Anthropologist David Graeber. Naked Capitalism.
  13. David Graeber: Debt: The First 5000 Years, Melville 2011. Cf. review Arkivigite je 2020-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
  14. David Graeber. (2001) Toward an anthropological theory of value: the false coin of our own dreams. Palgrave Macmillan, p. 153–154. ISBN 978-0-312-24045-5.
  15. Kramer, History Begins at Sumer, pp. 52–55.
  16. Herodoto. Historioj, I, 94
  17. Goldsborough, Reid (2003-10-02). World's First Coin. rg.ancients.info. Alirita 2009-04-20.
  18. Moshenskyi, Sergii. (2008) History of the weksel: Bill of exchange and promissory note, p. 55. ISBN 978-1-4363-0694-2.
  19. Marco Polo. (1818) The Travels of Marco Polo, a Venetian, in the Thirteenth Century: Being a Description, by that Early Traveller, of Remarkable Places and Things, in the Eastern Parts of the World, p. 353–355.
  20. O'Sullivan, Arthur. (2003) Economics: Principles in action. Upper Saddle River, New Jersey 07458: Prentice Hall, p. 246. ISBN 0-13-063085-3. Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2021-10-14.
  21. Gozalbes Fernández de Palencia, 2011, p. 18
  22. «Conoce cómo surgieron los billetes y monedas». Terra. Arkivita el la originalo la 5an de Julio 2015. Konsultita la 15an de Oktobro 2021.
  23. El dinero, su evolución e importancia Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine Biblioteca Luis Ángel Arango, Kolmbio, alirita la 24an de Marto 2015.
  24. 24,0 24,1 Patrón oro Expansión Alirita la 24an de Marto 2015.
  25. 25,0 25,1 40 años del adiós al oro Cinco Días, Alirita la 24an de Marto 2015.
  26. ¿Quién está detrás del desplome del precio del petróleo? Una historia que nació en 1973 El Economista (México) Alirita la 24an de Marto 2015.
  27. Caída del patrón oro y crisis del dólar ¿Cómo entender la crisis del dólar y cambios en precio oro? Hoy (República Dominicana) Alirita la 24an de Marto 2015.
  28. Diferencias entre dinero electrónico y moneda criptográfica. Banco Central del Ecuador.[1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160304102312)
  29. Sistema de Dinero Electrónico. Superintendencia de Control del Poder de Mercado. [2] Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20160313133348)
  30. [3]
  31. Infographic: The Properties of Money. The Money Project (15a de Decembro, 2015). Alirita 18a de Julio 2017.
  32. The Federal Reserve. 'Monetary Policy and the Economy". (PDF) Board of Governors of the Federal Reserve System, (2005-07-05). Alirita en 2007-05-15.
  33. (1971) Monetary History of the United States, 1867–1960. Princeton, N.J: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-00354-2.
  34. David Laidler. (1997) Money and Macroeconomics: The Selected Essays of David Laidler (Economists of the Twentieth Century). Edward Elgar Publishing. ISBN 978-1-85898-596-1.
  35. «Dinero». Gazeto Expansión. Konsultita la 15an de Oktobro 2021.
  36. Monedas alternativas e intercambio comunitario en un mundo en crisis Código Sur. Alirita la 24an de Marto 2015 Arkivita la 15an de Aŭgusto 2014,
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Bibliografio redakti