Monpolitiko estas la procezo per kiu la mon-aŭtoritato de difinita lando kontrolas la mondisponeblon, ofte cele al celita inflacio aŭ al interezindico por sekurigi la prez-stabilecon kaj la ĝeneralan fidon en la valuto.[1][2][3]

Pliaj celoj de monpolitiko estas kutime kontribui al ekonomia kresko kaj stabileco, al malaltigo de la sendungeco, kaj al elteno de antaŭvideblaj kurzoj kun aliaj valutoj.

Monekonomiko havigas alrigardon al kiel krei plej bonan monpolitikon.

Monpolitiko aludas al estado ĉu etenda aŭ al maletenda, kie etendigema politiko pliigas la totalan havigon de mono en la ekonomio pli rapide ol kutime, kaj maletendiga politiko etendas la mondisponeblon pli malrapide ol kutime aŭ eĉ bremsas ĝin. Etendigema politiko estas tradicie uzata por klopodi lukti kontraŭ sendungeco enrecesio per malaltigo de la interezindicoj en la espero ke facila kredito pliakcelu negocadon al etendo. Maletendiga politiko intencas bremsi inflacion por eviti la rezultan distordon kaj kadukiĝo de la valoro de havaĵoj.

Monpolitiko diferencas el fiska politiko, kiu aludas al impostado, registara elspezo, kaj asocia ŝuldo.[4]

Notoj redakti

  1. Jahan, Sarwat. Inflation Targeting: Holding the Line. International Monetary Funds, Finance & Development. Alirita 28a de Decembro 2014.
  2. "Monetary Policy", Federal Reserve Board, 3a de Januaro 2006.
  3. "Monetary and Exchange Rate Policies", Handbook of Development Economics, Elsevier.
  4. Benjamin M. Friedman, "Monetary Policy," Resumo. Arkivigite je 2008-12-06 per la retarkivo Wayback Machine International Encyclopedia of the Social & Behavioral Sciences, paĝoj 9976–9984, 2001.

Eksteraj ligiloj redakti