Bitmono

cifereca valuto
(Alidirektita el Bitcoin)


Bitmono (angle Bitcoin) estas pagosistemo elpensita de Satoshi Nakamoto,[noto 1] kiu publikigis sian inventon en 2008[1] kaj liberigis ĝin kiel malfermkoda programaro en 2009.[2] La sistemo estas samtavol-ŝutada; uzantoj povas interagi rekte sen neceso de interaj perantoj.[3] Transakcioj estas kontrolitaj per reto de nodoj kaj registritaj en publika distribuita sistemo nomata bloko-ĉeno (angle blockchain). La librotena sistemo uzas sian propran kontunuon, ankaŭ nomata bitmono. La sistemo funkcias sen administra centro, kio kondukis la Usonan Ministerion pri la Kaso marki bitmonon kiel malcentraligitan virtualan valuton. Bitmono estas ofte nomata la unua ĉifrovaluto, kvankam antaŭ similaj sistemoj ekzistis. Bitmono estas pli ĝuste priskribita kiel la unua malcentraligita cifereca valuto. Ĝi estas la plej granda de sia speco en terminoj de tuta merkata valoro.[4]

Bitcoin
emblemo
emblemo
libera programaroret-komunika protokoloblokĉeno • pagsistemo • valutorezerva valuto • crypto asset • ĉifrovalutoleĝa valuto
Ŝtato: tutmonde (kelkaj ŝtatoj malpermesis, kelkaj oficialigis)
Subdivido: mBTC, μBTC, satoŝi, bit
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: BTC, XBT
Ŝanĝokurzo 1 BTC = 36,696.87 USD
1 BTC = 32,513.17 EUR

(23-a de novembro 2023)

Logo de Bitcoin.
Logo de Bitcoin.
vdr
bitmono-qt en Ubuntu

Bitmonoj estas kreitaj kiel kompenso por proceda laboro, per kiu uzantoj ofertas sian komputilan povon por verigi kaj enigi pagojn al publika ĉefkontlibro. Ĉi tiu agado estas nomata minado kaj la ministoj estas rekompencitaj per transakciaj kotizoj kaj nove kreitaj bitmonoj.[3] Krom minado, Bitmonoj povas esti ricevitaj en interŝanĝo kontraŭ aliaj valutoj,[5] produktoj kaj servoj.[6] Uzantoj povas sendi kaj ricevi bitmonojn kontraŭ laŭvola transakcikotizo.[7]

Ĝi estas tute samtavole ŝutita, kaj uzas malsimetrian ĉifradon.

La aktivuloj de la projektoj rimarkas la similecon de la mono kun Esperanto[8] kaj unu el la programoj, kiuj scipovas labori kun la bitmono nomiĝas Spesmilo, laŭ la iama Esperanto-mono spesmilo.

Principo redakti

La cirkulanta monkvanto estas strikte regulata. Iom post iom estas emisiata pli da mono kaj post kelkaj jardekoj ĝi atingos maksimumon de 21 milionoj da bitmono-unuoj. Dum „normala” mono suferas pro inflacio, ĉar daŭre estas bezonata kaj emisiata pli multe, bitmono minimume restos stabila sed verŝajne ege plivaloriĝos, ĉar, se la projekto estos sukcesa, por kreskanta bezono estos nur limigita propono.[9]

Teknologio redakti

Blokĉeno redakti

La blokĉeno (angle blockchain) estas publika librotenista sistemo, kiu gravuras bitmono-transakcioj. Romano solvo plenumas tion sen ajna fidis centra aŭtoritato: vivtenado de la bloko ĉeno farita per reto de komunikanta nodoj kurante bitmono programaro. Transakcioj de la formo pagador X sendas Y bitmonoj al payee Z estas dissendita al tiu reto uzante _readily_ disponebla programaro aplikoj. Reto nodoj povas validigi transakcioj, aldoni ilin al sia kopio de la librotenisto, kaj tiam dissendi tiujn librotenisto aldonoj al aliaj nodoj. La bloko ĉeno estas distribuita datumbazo; por sendepende kontroli la ĉenon de proprieto de ajna kaj ĉiu bitmonoj (kvanto), ĉiu reto nodo stokas lia propra kopio de la bloko ĉeno. Proksimume sesoble por horo, nova grupo de akceptitaj transakcioj, bloko, estas kreita, aldonita al la bloko ĉeno, kaj rapide eldonita al ĉiuj nodoj. Tio permesas bitmono programaro por determini kiam aparta bitmono kvanto estis elspezita, kio estas necesa por malhelpi duoblan-elspezado en medio sen centra kontrolo. Dum konvencia librotenisto registras la translokigoj de fakta bekojn aŭ promeskambiojn kiuj ekzistas ekster ĝi, la bloko ĉeno estas la sola loko kiu Bitmonoj povas diri ekzisti en la formo de unspent eligoj de transakcioj.

Unuoj redakti

En 2016, simboloj kutime uzataj por reprezenti Bimonon estis BTC kaj XBT. Malgrandaj kvantoj de bitmono uzataj kiel alternativaj unuoj estas millibitcoin (mBTC), microbitcoin (μBTC), Satoshi kaj bit. Enoficigita omaĝe al Bitmono-kreinto, Satoshi estas la plej malgranda kvanto de bitmono reprezentanta 0.00000001 bitmono, centmiliononon de bitmono.[10] Unu millibitcoin egalas al 0,001 bitmono, kiu estas unu milono de bitmono. Unu microbitcoin egalas al 0.000001 bitmono, kiu estas unu milionono de bitmono.

Je la 7-a de oktobro 2014, Bitcoin-Fondaĵo publikigis planon apliki valutan kodon ISO 4217 por Bitmono, kaj menciis na BTC kaj XBT kiel la ĉefaj kandidatoj.

Proprieto redakti

 
Simpligita ĉeno de posedo. En realeco, transakcio povas havi pli ol unu enigo kaj pli ol unu eligo.

Posedrajtoj pri bitmono implicas ke uzanto povas elspezi bitmonon asociitan kun specifa adreso. La ĝiranto devas ĉifre subskribi la transakcion uzante la respektivan privatan ŝlosilon. Sen scio de la privata ŝlosilo, la transakcio ne povas esti subskribita kaj bitmonoj ne konsumiĝos. La reto kontrolas la subskribon uzante la publikan ŝlosilon. Se la privata ŝlosilo estas perdita, la Bitmona reto ne rekonos iun alian indicon de posedo; tiukaze la moneroj estas neuzeblaj, kaj efike perditaj. Ekzemple, en 2013 unu uzanto diris ke li perdis 7 500 bitmonon, taksita $ 7,5 milionoj en la momento kiam li forĵetis durdiskon enhavanta sian privatan ŝlosilon.[11]

Sendi monon al bitmonoadreso, uzantoj ekzemple povas klaki ligilojn sur retpaĝoj; tio estas plenumita kun provizora Bitmono-URI-skemo uzante ŝablonon registritan kun IANA. Bitmono-klientoj kiel Electrum kaj Armory subtenas Bitmono-URI-ojn. Poŝtelefono-klientoj rekonas Bitmono-URI-ojn en QR-kodoj, tiel ke la uzanto ne devas tajpi la Bitmono-adreson kaj kvanton permane.[12]

Akcepto redakti

 
Kelkaj entreprenoj montras la akcepton de Bitcoin per simila marko al tiu ĉi (en germana lingvo).

Bitmono kiel formo de pago por produktoj kaj servoj kreskis,[6] kaj komercistoj havas stimulon akcepti ĝin ĉar kotizoj estas pli malaltaj ol 2 - 3 % tipe truditaj per kreditkarto-kompanioj.[13] La Eŭropa Banka Aŭtoritato[14] kaj aliaj fontoj[3] avertis ke Bitmono-uzantoj ne estas protektataj per repagaj rajtoj aŭ rekta debeto. Malgraŭ granda pliigo en la nombro de komercistoj akceptantaj Bitmonon, la ĉifrovaluto ne havas multe da movokvanto en podetalaj transakcioj.[15]

La uzo de bitmono de krimuloj allogis atenton de financaj reguligistoj,[16] leĝdonaj institucioj,[17] polico,[18] kaj amaskomunikiloj.[16] Nelicaj aktivecoj estas unuavice centrigitaj ĉirkaŭ nigraj merkatoj kaj ŝteloj. Male, oficiuloj en landoj kiel Usono, Ĵersejo , Manksinsulo, la Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio, kaj Brazilo rekonis ĝian kapablon provizi legitimajn financajn servojn.[19][20][21][22][23][24][25]

Ĝi estas akceptata de multaj organizoj kaj firmaoj, ekzemple WordPress[26] kaj Vikimedia Fondaĵo.[27] Du landoj ĝis nun akceptis bitmonon kiel oficialan valuton: Salvadoro (2021) kaj Centr-Afrika Respubliko (2022).

Literaturo redakti

(eo) Aspektoj de Numismatiko, Fidata mono: novaj perspektivoj! (2), Esperanta Numismatiko, 2021/2, paĝo 18

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Oni ne scias ĉu la nomo Satoshi Nakamoto estas vera aŭ pseŭdonima, aŭ ĉu ĝi reprezentas unu personon aŭ grupon.

Referencoj redakti

  1. Bitcoin: A Peer-to-Peer Electronic Cash System. bitcoin.org (October 2008). Alirita 28 April 2014.
  2. . The Crypto-Currency: Bitcoin and its mysterious inventor. The New Yorker (10 October 2011). Alirita 31 October 2014.
  3. 3,0 3,1 3,2 Jerry Brito and Andrea Castillo (2013) Bitcoin: A Primer for Policymakers. Mercatus Center. George Mason University. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 22 October 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2015-09-16.
  4. Espinoza, Javier, "Is It Time to Invest in Bitcoin? Cryptocurrencies Are Highly Volatile, but Some Say They Are Worth It", Journal Reports, The Wall Street Journal, 22 September 2014. Kontrolita 3 November 2014.
  5. "What is Bitcoin?", CNN Money.
  6. 6,0 6,1 Natasha Lomas (16 September 2013) BitPay Passes 10,000 Bitcoin-Accepting Merchants On Its Payment Processing Network. Techcrunch. Techcrunch.com. Alirita 21 October 2013.
  7. Joshua A. Kroll, Ian C. Davey, Edward W. Felten (11–12 June 2013) The Economics of Bitcoin Mining, or Bitcoin in the Presence of Adversaries. The Twelfth Workshop on the Economics of Information Security (WEIS 2013). Alirita 8 May 2014. “A transaction fee is like a tip or gratuity left for the miner.”.
  8. angle Simileco inter bitcoin kaj esperanto (similarities between bitcoin and esperanto)[rompita ligilo]
  9. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/05, paĝo 16: Bitcoin: ĉu scienca eksperimento, trompado aŭ reale uzebla virtuala mono? verkita de Roland ROTSAERT.
  10. Katie Pisa and Natasha Maguder. "Bitcoin your way to a double espresso", cnn.com, CNN, 9 July 2014. Kontrolita 23 April 2015.
  11. "Man Throws Away 7,500 Bitcoins, Now Worth $7.5 Million", CBS DC, 29 November 2013. Kontrolita 23 January 2014.
  12. Qr code-enabled p2p payment systems and methods.US 20140129428 A1 (Patent application). uspto.gov (8 May 2014). Alirita 20 January 2015.
  13. Wingfield, Nick. "Bitcoin Pursues the Mainstream", The New York Times, 30 October 2013. Kontrolita 4 November 2013.
  14. Warning to consumers on virtual currencies. European Banking Authority (12 December 2013). Arkivita el la originalo je 28 December 2013. Alirita 23 December 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-28. Alirita 2018-11-14.
  15. Orcutt, Mike, "Is Bitcoin Stalling?", 18 February 2015. Kontrolita 20 Feb 2015.
  16. 16,0 16,1 Lavin, Tim. "The SEC Shows Why Bitcoin Is Doomed", bloomberg.com, Bloomberg L.P., 8 August 2013. Kontrolita 20 October 2013. Arkivigite je 2014-03-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-25. Alirita 2018-11-14.
  17. Tracy, Ryan. "Bitcoin Comes Under Senate Scrutiny", Washington Wire, Wall Street Journal, Nov 5, 2013. Kontrolita 20 December 2014.
  18. "Bitcoins Virtual Currency: Unique Features Present Challenges for Deterring Illicit Activity", Cyber Intelligence Section and Criminal Intelligence Section, FBI, 24 April 2012. Kontrolita 2 November 2014.
  19. Tracy, Ryan, "Authorities See Worth of Bitcoin", Markets, The Wall Street Journal, 18 November 2013. Kontrolita 28 November 2014.
  20. Masters, Daniel, "Jersey Approves First Regulated Bitcoin Fund", News, BBC, 10 July 2014. Kontrolita 9 September 2015.
  21. "Isle of Man tax haven with tailless cats becomes bitcoin hub", Bloomberg, 7 September 2015. Kontrolita 9 September 2015.
  22. "British PM David Cameron Selects Bitcoin Company for...Delegation", Markets, Coin Telegraph, 5 August 2015. Kontrolita 7 August 2015.
  23. "Third Time Lucky For Bitcoin Group At An IPO", Currencies, Sydney Morning Herald, 8 September 2015. Kontrolita 9 September 2015. [rompita ligilo]
  24. Colley, Andrew, "BitCoin Not A Financial Product...Yet", CSO Online, CSO Australia, 11 August 2015. Kontrolita 9 September 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-19. Alirita 2015-09-16.
  25. "BitCoin Trades Undergo Surging Volumes In Brazil", NewsBTC, NewsBTC, 4 September 2015. Kontrolita 9 September 2015.
  26. angle Bitmono
  27. Gruwell, Lisa. Wikimedia Foundation Now Accepts Bitcoin (angle). Vikimedia Fondaĵo (2014-07-30). Alirita 2017-02-25.

Eksteraj ligiloj redakti

  • (eo) Podkasta.net Bitmono fare de Daniel Araque: La bitmono estas kriptaĵa monunuo lastatempe tre populara en la virtuala mondo. Ĝi ne estas presita kiel la ordinara mono kaj ne estas regata de iu registaro aŭ financa institucio. Ĝia valoro ŝanĝiĝadas laŭ la postulo. Neniu precize scias kiu kreis ĝin, nek ĝian veran celon. Tamen ĝi funkcias kaj multe da retuzantoj utiligas ĝin. Tiu podkasto pritraktas la evoluon kaj uzadon de tiu nova pagmaniero.