Ret-komunika protokolo

En komputil-komunika aŭ telekomunika signifo, protokolo estas aro de reguloj aŭ kutimoj laŭ kiu la sendanto kaj ricevanto komunikas. Protokoloj estas ĝenerale priskribataj laŭ siaj roloj kadre de la 7-tavola ISO-modelo. Ekzemploj de protokoloj estas X.25, Ethernet, IP kaj HTTP.

OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

Protokoloj ofte estas rekomenditaj aŭ normigitaj de internaciaj instancoj, ekzemple IETF, ITU, aŭ IEEE.

Vidu ankaŭ redakti