SMTP estas interreta protokolo baze de TCP, per kiu retpoŝto estas sendata tra la interreto. La nomo estas mallongigo de Simple Mail Transfer Protocol (simpla retpoŝt-transiga protokolo). Kutime ĝi uzas la pordon 25.

OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...

La normala uzanto de retpoŝto ne bezonas rekte interagi kun la servilo (por kio oni uzas retpoŝtilon) kaj tial ne devas scii la detalojn de la protokolo.

SMTP nur estas uzata por forsendi retpoŝtojn (de uzanto al servilo aŭ inter serviloj). Por ricevi ilin, oni uzas la protokolojn POP3IMAP.

Kutima SMTP-sesio aspektas jene:

> 220 mail.ekzemplo.com SMTP Foo Mailserver
< HELO miakomputilo.ekzemplo.org
> 250 Ok
< MAIL FROM: <mia.nomo@ekzemplo.org>
> 250 Ok
< RCPT TO: <iualia@ekzemplo.com>
> 250 Ok
< DATA
> 354 End data with <CR><LF>.<CR><LF>
< From: <mia.nomo@ekzemplo.org>
< To: <iualia@ekzemplo.com>
< Subject: ekzempla retposhto
<
< test
< .
> 250 Ok
< QUIT
> 221 Bye

ESMTP redakti

ESMTP ebligas aldoni pluajn funkciojn al la SMTP-servilo, ekz. SMTP-AUTH. Ĝi aktiviĝas, se la kliento salutas ne per HELO, sed per EHLO.

Aldone, ESMTP ankaŭ permesas la uzadon de 8-bitaj kodoj en la mesaĝo, dum la originala SMTP nur permesas 7-bitajn kodojn (nome la ASCII-kodaron). Por akiri kongruecon kun ambaŭ protokoloj, retpoŝtiloj kutime enkodas mesaĝojn per MIME, kiu ebligas transskribon de diversaj datenformatoj al 7-bita ASCII kaj reen.

Oftaj serviloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

RFC 2821 "The Simple Mail Transfer Protocol" RFC 1869 pri ESMTP