Kliento

Vikimedia apartigilo

Kliento laŭ PIV estas (respektive estis)

  1. en la antikva epoko, plebano metinta sin sub la protektado de patricio,
  2. en la lingvaĵo de juro, medicino kaj psikologio, persono, kiu konfidas siajn aferojn al aferisto (notario, advokato ktp.), sian sanon al kuracisto aŭ siajn psikajn problemojn al psikologa respektive kuracista psikoterapiisto (rilate al medicino, la vorto samsignifas al la termino paciento, sed rilate al psikoterapio, multaj preferas la vorton kliento, por substreki ke serĉi la konsilon de psikoterapiisto ne nepre signifas havi psikan malsanon), kaj
  3. en ekonomiko, persono, kiu aĉetas kutime ĉe specifa komercisto.
  4. Krome, laŭ la teknika evoluo ekde la 1980-aj jaroj, en komputiko, la termino kliento signifas perilon, kiu konektiĝas al servilo. La termino komuna ankaŭ temas pri komputilo, kies ĉefa funkcio estas plenumi perilan programon.

Vidu ankaŭ redakti