Psikologo estas la profesiulo kiu bakalauriĝis pri psikologio en iu universitato. La leĝoj pri tiu bakalaŭriĝo malsamas laŭ la lando.

La plej fama areo pri kiu laboras la Psikologo estas la klinika psikologio, sed ne nur la psikologoj zorgas pri tio. Ĝenerale, psikiatroj kiuj partoprenis en studoj pri psikoterapio ankaŭ laboras tiel kiel la klinika psikologo.

Kelkaj agadkampoj kie laboras la psikologo:

Lerneja psikologio: En lernejo psikologo grave kontribuas al la eduko, partoprenante en la ellaborado de specifaj edukoprogramoj. La scio pri la evoluo de la infana psiko ludas grandan rolon en tio.

Homaj Rimedoj kaj Entreprena Psikologio: la psikologoj kiuj laboras en ĉi areo studas la homan konduton dum laboro, kaj disvolvas programojn kaj procedojn por ke la labora travivaĵo estu pli agrabla al la entrepreno kaj al la laboristo. Kelkaj funkcioj de ĉi tiu profesiulo estas: elektado kaj preparigo de laboristoj, analizi kaj disdoni rangojn, organizi, disvolvi kaj zorgi pri Homaj Rimedoj en entreprenoj.

Socia kaj Komunuma Psikologio: Ekzistas multaj psikologoj en ĉi areo, precipe kun publikaj servoj. Disvolvas la psikologoj porgrupaj programoj, aŭ por ekskluditaj minoritatoj, ktp. La analizilo plej kutime estas grupo, familio, kolektivo aŭ popolo. Alivorte, ĝi ekzamenas homan konduton en socio kaj grupo.

Eksperimenta Psikologio: la plej granda parto de tiaj psikologoj laboras en universitatoj aŭ esplorejoj, malgraŭ ke hodiaŭ kelkaj entreprenoj invitas tiajn psikologojn cele disvolvi programojn en esplorado pri konsumanto de ia produktaĵo aŭ cele analizi scikapablo en uzo de novaj prototipoj industriaj. La eksperimenta psikologo realigas pruvojn kaj eksperimentojn por scii pri kiel la cerbo laboras, kiuj estas la bazaj funkcioj de la memoro, de la atento, de la perceptado.

Aliaj agadkampoj: Ekzistas multaj aliaj areoj kie laboras la psikologo kiel la Jura Psikologio, la Sporta Psikologio, la Hospitala Psikologoj, ktp.

Wilhelm Wundt, kiu notis psikologion kiel scienco aparte el biologio kaj filozofio, estis la unua persono kiu nomiĝis psikologo.[1]

Notoj redakti

  1. Carlson, Neil and Heth, C. Donald (2010) Psychology the Science of Behaviour. Pearson Education Inc. ISBN 0205547869. p. 18