Patricio

Romia nobelo

Patricio en antikva Romo estis ano de la klaso, kiu havis la politikan potencon (latine patricius). Temis precipe pri la familioj, kies genealogio reiris ĝis la fondo de la urbo (gentes originariæ), kaj kies anoj konsistigis la senaton.

Patricio
social category • population group • social class in ancient Rome
vdr

Imperiestro Konstantino la 1-a enkondukis la titolon patricio kiel honoron por meritplenaj civitanoj, sendependan de la deveno.

En pluraj regnoj kaj urboj mezepokaj la supra socia tavolo nomis sin patricioj, precipe la regantoj de sendependaj urboj kaj urbaj kantonoj. Parte nobeloj konsideras tiajn patriciojn samrangaj, kvankam ili ne posedas nobelecan titolon aŭ bienojn.