ADSL
cifereca abonantlineo, kies elŝutiva kapacito estas pli granda ol la alŝutiva kapacito
ADSL (Asymmetric Digital Subscriber Line – Malsimetria Cifereca Abonula Linio) estas rapidega (altkapacita) interreta tekniko por transsendi informon, kiu uzas la kutimajn analogajn telefonajn liniojn kun kupra konduktaĵo.
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
La datumkomuniko okazas malsimetrie, oni povas pli rapide datenojn elŝuti ol enŝuti. La tekniko uzas retan karton (ofte Ethernet) kaj eksteran modemon.
Ĝi estas vaste uzata por retumado en evoluintaj landoj.