Bludento
Bludento (el la angla: Bluetooth) estas malfermita normo de sendrata komunikado inter elektronikaj aparatoj je mallonga distanco. Danke al Bluetooth eblas ekzemple interŝanĝi adreso-datenojn inter poŝtelefonoj, printi de poŝkomputiloj aŭ uzi sendratan kapaŭskultilon. La teĥnikon disvolvis la tiama sveda firmao Ericsson, nun Sony Ericsson.
Vidu ankaŭRedakti
- Harald la 1-a de Danio, laŭ kiu la normo nomiĝis.
- Smart-aparato