UDP
komputila retkomunika protokolo uzata super IP
La Protokolo de Uzantodatengramoj[1] (angle User Datagram Protocol) estas tre simpla IP-protokolo. Ĝi ne korektas transmisiajn erarojn, do ĝi ne certigas, ke la datenoj atingas la celon nek garantias la ĝustan ordon de la ricevotaj paketoj. Programoj uzantaj UDP aŭ ne bezonas tiun sekurecon (kiel Voĉo trans IP), aŭ zorgas pri ĝi mem (kiel TFTP kaj NFS). La plej uzataj UDP-protokoloj estas DNS (kiu transformas la literan nomon de retregiono al ĝia IP-numero aŭ inverse) kaj DHCP, kiu disdonas IP-numerojn. UDP estas senstatusa, do ne ekzistas konekto kiel ĉe TCP. La avantaĝo super TCP estas, ke UDP estas pli rapida kaj havas malpli da protokoldatenoj.
Tavolo | Tavolnomo | IP pera/rilata (havas RFC) |
---|---|---|
7 | Aplikada tavolo | HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS... |
6 | Prezenta tavolo | MPEG, MIME, SSL, TLS, ... |
5 | Seanca tavolo | NetBIOS, RPC, SAP, SDP... |
4 | Transporta tavolo | TCP, UDP, SCTP, RTP... |
3 | Reta tavolo | IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP... |
2 | Kanala tavolo | Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44... |
1 | Fizika tavolo | DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90... |
Noto
redakti- ↑ Laŭ la rusa протокол пользовательских датаграмм.