IP

ĉefa komputila retkomunika protokolo de la Interreto je la 4-a tavolo laŭ la modelo de Malfermita Sistema Interkonekto; parto de la TCP/IP-protokolaro
OSI-modelo kun interretaj protokoloj de TCP-IP-stako
Kable kaj senkable: WAN (ekz. la interreto), MAN, LAN, PAN.
Nur senkable: IPN, WMAN, WLAN (Wi-Fi), WPAN (ekz. Bluetooth).
Tavolo Tavolnomo IP pera/rilata (havas RFC)
7 Aplikada tavolo HTTP, SMTP, POP3, IMAP, FTP, SSH, IRC, SIP, DNS...
6 Prezenta tavolo MPEG, MIME, SSL, TLS, ...
5 Seanca tavolo NetBIOS, RPC, SAP, SDP...
4 Transporta tavolo TCP, UDP, SCTP, RTP...
3 Reta tavolo IPv4, IPv6, IPsec, ICMP, IGMP, ARP...
2 Kanala tavolo Ethernet, 802.11 Wi-Fi, MAC, HDLC, V.42bis, V.42), V.44...
1 Fizika tavolo DSL, ADSL, WiMAX, 802.11b, 802.11g 10BASE-T, V.90...


IPv4

IP (mallongigo de la angla Internet Protocol -- "Interreta Protokolo") estas protokolo de la Interreto kiu abstraktas la fizikan reton (Ethernet, stafetringo, telefonaj linioj, ktp) kaj provizas interfacon al ĝi por la pli altnivelaj protokoloj TCP, UDP kaj ICMP.

TCP transsendas datumon trans la reton per IP kaj la du protokoloj ofte estas nomitaj kune kiel TCP/IP.

IP ricevas fluon de datumo de TCP kaj sendas tiujn trans la reton. Se paketo de TCP estas tro granda por la fizika reto, IP plue hakas ("fragmentigas" estas la teknika vorto) la paketon en pli malgrandajn paketojn.

IP ne zorgas pri eraroj, malordo, resendado, konektoj inter programoj, ktp. Tiuj estas la zorgo de TCP.

Al ĉiu paketo, IP aldonas la numeron de la protokolo (TCP, UDP, ktp), la retadreson de la sendinta maŝino kaj la retadreson de la ricevanta maŝino. La retadreso estas la IP-adreso: punktita adreso de kvar numeroj. Ekzemple: 165.121.140.160. Ĉiu komputilo en la Interreto havas unikan IP-adreson.

Kiam IP en la ricevanta maŝino ricevas la paketojn, ĝi rekonstruas la fluon de datumo el la paketoj kaj donas ĝin al TCP (aŭ al la protokolo menciata en la paketo).

IPv6

4 miliardoj da adresoj ŝajnas pli ol sufiĉe, sed ĉar multaj de ili estas rezervitaj por speciala uzo (Multicast, privataj sub-retoj ktp), kaj ĉar ilian asignon nur eblas fari en blokoj, estiĝas manko de ne-uzataj adresoj.

Tial, kaj pro aliaj problemoj de IPv4, oni kreis novan version de la Interreta Protokolo. Tiu uzas adresojn kun 128 bitoj, ebligante 2128 = 3.4 x 1038 adresojn (pli ol 1000 adresoj / m2 de la tera faco).

Pro ilia longeco, IPv6 adresojn oni skribas per deksesumaj nombroj, ekzemple 2001:0468:00FF:1B1D:0000:0000:0000:0001. Tiun adreson oni ankaŭ povas skribi 2001:468:FF:1B1D::1, anstataŭigante la 0-ojn je ::.