Paketo estas malgranda pako, nome skatolo aŭ volvaĵo kun simila formo, ofte kun difinita, regula formato. Ekzemple temas pri poŝtaj paketoj.[1] Kiel skatoleto, la termino estas tre ofte uzata por paketo de cigaredoj, da tabako, da bombonoj ktp. En komerco kutime oni preparas grandan aŭ pezan varon en paketo, ekzemple komputilo, ŝuoj ktp., aparte se temas pri posta (poŝta) sendado.

Paketo de televidilo.

Poŝta paketo estas servo per poŝto kiu estas tro peza por normala leterokoverto. Ĝi estas kutime pli malrapida ol letero. La disvolvigo de la poŝta paketo estas tre konektita kun la disvolvigo de fervojoj kio ebligis transportadon de pezaj paketoj laŭ regula horaro kaj ne tro malmultekosta. Nuntempe, multaj paketoj veturas ankaŭ peb ŝoseo kaj per internaciaj ŝipoj aŭ aviadiloj.

La tarifoj por sendi poŝtajn paketojn kutime estas pli altaj ol tiuj de normala letero, depende de la pezo kaj de la grando de la paketo. Foje specialajn poŝtmarkojn oni eldonis por tiaj sendaĵoj. Kutime oni akceptas nur laŭregule aranĝitajn paketojn.

Bildoj redakti

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 11an de februaro 2023.