Koverto

Por la matematika koncepto, vidu la paĝon konveksa koverto.

Koverto estas ebena papera saketo por enenmeti en ĝin paperaĵojn kaj dokumentojn. Kovertojn oni uzas por sendado per papera poŝto aŭ simple por konservi malgrandajn paperaĵojn.

Koverto

Koverto ankaŭ havas kovrilon, kiun oni povas faldi kaj alglui, tial ke ne eblos elŝovi enhavon sen tranĉi aŭ ŝiri la koverton.

Por sendi per poŝto oni devas alglui al la koverto poŝtmarkojn kaj surskribi adresojn. Eblas aĉeti kovertojn ankaŭ jam kun printita poŝtmarko. Ĝi kostas pli multon, ĉar pagante kontraŭ ĉi tia koverto oni samtempe pagas kontraŭ poŝta servo, kiu povas sendi ĉi tiun koverton sen aldona pago. Sed tia koverto kun printita poŝtmarko ofte taŭgas nur por sendi leteron en la lando, por sendi eksterlanden oni devas malgraŭe alglui ordinarajn poŝtmarkojn.

Dimensioj de kovertoj redakti

La plej grandaj kovertoj estas malmulte pli grandaj ol A4 (210*297 mm), do en tiuj kovertoj eblas enenŝovi paperojn de dimensio A4 sen faldado.

Estadas ankaŭ diversaj malpli grandaj kovertoj. Dimensioj de tiaj kovertoj aperis historie kaj havas diversajn tradiciojn.