Komerco
Komerco estas interŝanĝo de valoraĵoj inter du iuj. La "valoraĵoj" povas esti varoj, mono, produktaĵoj, servoj, informo aŭ io ajn, kiu havas valoron al la interŝanĝantoj. La interŝanĝantoj povas esti homoj, grupo de homoj, aŭ firmaoj. Komerco estas grava meĥanismo de kapitalismo.

Laŭ Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro (IKEV, numero 450), komerco estas "aĉeto kaj vendo kun la celo akiri profiton. En la donitaj ekonomiaj kondiĉoj ĝi ampleksas la tutan varcirkuladon inter produktado kaj konsumado."
KonceptojRedakti
- Asekuro
- Borso
- Dungado
- Fabrikmarko
- Firmao
- Honesta komerco (angle fair trade)
- Imposto
- Jura vizaĝo
- Konsumado
- Oferto
- Produkto
- Propraĵo
- Intelekta propraĵo Rajtoj al propraĵo kiu estas fabrikita per la menso, kiel patentoj kaj kopirajtoj.
- Nemovebla propraĵo (aŭ "Reala propraĵo") Propreblaĵo kiu ne povas esti movita, kiel lando aŭ konstruitaĵoj.
- Persona propraĵo Propraĵo kiu povas esti movita.
- Konkura informkolektado
- Reklamo
- Varo, Groco
- Varigado
- Varnomo
VarigadoRedakti
Varigado estas la ŝanĝado de antaŭe nekomercaj aĵoj, servoj, ideoj, ktp. al varoj (komercaĵoj). Varo estas, en la plej baza senco, "io ajn intencita por komerco," aŭ iu ajn komerce valora afero. Sklaveco estas la varigo de homoj, sed homoj ankaŭ estas traktataj kiel varoj en la ĝenerala merkato por dungiĝo. Oni ofte kritikas varigadon laŭ la rezonado, ke almenaŭ iuj aferoj ne estu traktataj kiel varo— ekzemple, akvo, arto, edukado, datumoj, kaj scio en la cifereca epoko.
OrganizojRedakti
- Interŝtataj komercaj organizoj:
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri komerco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas. ” „ Malsaĝulo venas, komercisto festenas. ” „ Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. ”