Kataro

lando, konsistanta el duoninsuleto en Persa Golfo
Tiu ĉi artikolo temas pri lando sur Araba duoninsulo. Pri aliaj signifoj termas artikolo Kataro (apartigilo).

Kataro (arabe قطر, Katar; oficiale دولة قطر signifante Ŝtato de Qatar) estas emirlando en sudokcidenta Azio kaj Meza Oriento. La lando okupas malgrandan duoninsulon de la pli granda Araba Duoninsulo. Norde, oriente kaj okcidente ĝis estas ĉirkaŭita de la Persa Golfo. Nur sude ĝi landlimas kun Sauda Arabio, sed marlimas oriente kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj okcidente kun Barejno. La ĉefurbo estas Doho.

Katara Ŝtato
دولة قطر
Daŭlat Katar

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Paco al la Emiro
LocationQatar.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Doho
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, golfa araba lingvo
Loĝantaro 2 639 211
Horzono UTC+03:00
Interreta domajno .qa
Landokodo QAT
Telefona kodo +974
Plej alta punkto Qurayn Abu al Bawl
Plej malalta punkto Persa Golfo
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Tamim bin Hamad Al Thani
Ĉefministro Khalid bin Khalifa bin Abdul Aziz Al Thani
Ekonomio
Valuto katara rialo

AkvejoPersa golfo

Koordinatoj25° 16′ 10″ N, 51° 12′ 46″ O (mapo)25.26953551.212767
- koordinatoj25° 16′ 10″ N, 51° 12′ 46″ O (mapo)25.26953551.212767Koordinatoj: 25° 16′ 10″ N, 51° 12′ 46″ O (mapo) [+]
Plej alta punktoQurayn Abu al Bawl [+]
Plej malalta punktoPersa Golfo [+]
Areo11 437 km² (1 143 700 ha) [+]
Loĝantaro2 639 211 [+] (2017)
HorzonoUTC+03:00, Azio/Kataro [+]

Kataro

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Qatar [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Doha, la ĉefurbo

Kataro estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC) kaj de asociita membro de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF) depost la 13-a de oktobro 2012[1] sed konstestita. Iuj komentistoj kritikas ke la OIF perdas ĝian specifecon, ĉar ĝi kreskadas integrante landojn kiuj ne estas konsideritaj franclingvaj[1].

KulturoRedakti

Krom la muzeo Mathaf: Araba Muzeo de Moderna Arto, la plej granda muzeo en Doha estas la Muzeo pri Islama Arto, kiu estas pli granda ol la Nacia Muzeo de Kataro. Kataro ne postulas specialan vestokodon al eksterlandanoj. Ardah (Arabe: العرضة‎) estas la nacia (folklora) danco. Grava instanco en la kultura vivo kaj nacia heredaĵo estas la Qatar Foundation.

La emirato gigante investas monon en kulturo, edukado kaj la sanitara sistemo, kiu ankaŭ promesas liberan kuracan prizorgon al gastlaboristoj.[2]

Lingvoj kaj edukadoRedakti

La araba lingvo estas oficiala lingvo, sed al la angla lingvo kiu komprenas plimulton de la loĝantoj estas pli kaj pli kutima por komercaj kaj edukaj celoj. La monunuo estas la katara rialo. Farsi (aŭ persa) estas la dua plej grava fremda lingvo, Rezulte de la multkultura mozaiko de la lando, ankaŭ multaj aliaj lingvoj estas parolataj kiel: la hindan, la tamilan, la nepalan, la baluĉan (43,900), la egiptan varianton de la araba (43,900), la anglan (30,700), la malajalan (59,300), Najdi parolatan araban (43,900), la nord-levantparolantan araban (432,000), la sinhalan (43,900), la sud-levantparolantan araban (294,000), la sudparolantan araban (43,900), la tagalogan (96,600) kaj la urduan (138,000)[3].

La Universitato de Kataro (arabe جامعة قطر‎; transliterumita: Jami'at Qatar) estas publika esplora universitato situanta sur la norda periferio de Doho.

HistorioRedakti

Kataro estas unu el pluraj historiaj emirlandoj de la Araba Duoninsulo. Ĝi estis unu el la Ŝtatoj de Batalhalto.

La ŝtato estas sendependa lando ekde la 3-a de septembro de 1971. Diference de aliaj najbaraj emirlandoj Kataro decidiĝis ne fariĝi parto de Sauda ArabioUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Malkovro de krudnafto komence de la kvardekaj jaroj tute ŝanĝis la nacian ekonomion. Antaŭe Kataro estis malriĉa fiŝkaptista lando kun vasta malriĉeco. Nun la lando havas altan vivnivelon.

GeografioRedakti

La katara duoninsulo elkuras 160 km en la Persan Golfon. Plimulto de la lando estas ebenaĵa dezerta plataĵo kovrita de sablo.

 
Mapo de Kataro

La Sovaĝbestoj de Kataro inkludas la faŭnon de la duoninsulo. La surtera faŭno de la lando inkludas multajn malgrandajn noktumajn mamulojn, kelkajn reptiliojn kiuj plejparte konsistas el lacertuloj, kaj artropodoj. Akvaj bestoj ĉefe inkludas fiŝojn, salikokojn kaj perlostrojn. La dezerto kaj la marbordo formas gravan ripozejon por kelkaj migrantaj birdospecioj dum aŭtuno kaj printempo. Urbaj kaj agrikulturaj disvolviĝoj kaŭzis pliiĝon de birdospecioj.[4]

UrbojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Kataro.

Doha aŭ arabe Ad-Dauhá, ĉefurbo de Kataro, estas la plej grava el la lando kaj tie vivas pli ol duono de la loĝantoj. Dua plej granda urbo estas Al Rayyan (arabe : الريان). Pli ol 90 % kataranoj vivas en urboj.

EkonomioRedakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Kataro, 2019

Kataro estas la plej riĉa lando de la mondo[2]. La valuto de la lando estas la katara rialo (QR), kiu estas dividita en 100 dirhamoj. La centra banko de la lando konservas la interŝanĝon kun la dolaro konstanta je 3,65 rial po dolaro.

La naciaj enspezoj de Kataro devenas ĉefe el krudnafto kaj tergaso. Rezervoj de krudnafto estas taksataj al 15 miliardoj da bareloj (2,4 km3). La riĉeco kaj la vivnivelo de kataranoj estas komparebla kun okcidenta Eŭropo.

La ekonomio de Kataro baziĝas ĉefe sur petrolo, kiu estis malkovrita tie en 1939, kaj tergaso. Pro la granda riĉeco produktita de petrolo, kune kun la malgranda loĝantaro, la MEP pokapa estas en la dua loko en la mondo, kaj staras je 92 536 dolaroj pokape (Aktuale en 2012). La registaro klopodas diversifigi la nacian ekonomion per disvolvo de pliaj ekonomiaj sektoroj, kiel industrio, turismo, servoj kaj bankado.

La inflacia indico en Kataro estas proksimume 2.3%, kaj la senlaborecoprocento estas proksimume 2.7%. La ekstera ŝuldo de Kataro estas 17,5 miliardoj da dolaroj. [5]

Ĝia laborantaro estas proksimume 140,000 homoj. La industrio temigas plejparte la produktadon de nafto kaj ĝia rafinado, sterko, petrolkemiaj materialoj (kiuj rilatas al petrolo), ŝtalo kaj cemento. Estas 400 kilometroj da tergasduktoj funkciigitaj fare de Katargaz, kaj aliaj 235 kilometroj da naftoduktoj trairas la landon. La industriokreskofteco de Kataro estas ĉirkaŭ 10%.

Ekzistas proksimume 1,230 km da vojoj en la lando, el kiuj 1,107 km estas pavimitaj. Havenoj troviĝas en la urboj Doho kaj Umm Said kaj sur la insulo Halul. Kataro havas kvar flughavenojn, du el ili havas aviokurejoj kiuj longas pli ol 3 km.

En 2005, la fonduso "QIA" estis establita kun la celo establi la ekonomion de Kataro per disetendiĝo en diversajn areojn de investo, inkluzive de akiroj de aktivaĵoj kaj firmaoj plejparte en eksterlandoj. Ekde kiam ĝi estis establita, la fonduso komencis akiron kaj kreskas rapide.

DemografioRedakti

Pro la fakto ke la plimulto de la loĝantoj estas almigrintoj laborantaj en la krudnafta industrio, Kataro estas kultura mozaiko.

Nur 20% de la loĝantaro estas katarana. En Kataro vivas pli da baratanoj (630 000) kaj nepalanoj (400 000) ol Kataranoj. Fine de septembro 2017 la lando havis 2 634 234 loĝantojn[6]. Ĉirkaŭ la duono de la loĝantaro vivas en aŭ cirkaŭ la ĉefurbo (Doha).

SportoRedakti

En 2021, Kataro gastigis la Araban Pokalon de futbalo.

En 2022, Kataro fariĝos la unua araba lando por gastigi la futbalan mondpokalon.[2] Ankaŭ kuradkonkursoj kun kameloj estas popularega sporto[2].

AmaskomunikilojRedakti

Iuj kataraj tagĵurnaloj estas verkitaj en la araba (Al-Raya, Al-Sharq kaj Al-Watan), aliaj estas en la angla : Gulf Times (angla versio de Al-Raya) kaj The Peninsula (angla versio de Al-Sharq). La unua televida kanalo, Qatar Television, estis lanĉita en 1970. En 2018, Raportistoj Sen Limoj klasifikis Kataron je la 125-a loko en la monda klasifikado de gazetara libereco, pro la malhelpoj kaj cenzurado de ĵurnalistoj kiuj pritraktas aferojn de la reĝa familio, la registaro kaj islamo[7]. Al-Ĝazira (Al Jazeera) estas tutmonde konata televida kanalo kiu ekzistas en du formoj, unu por eksterlanda celgrupo kaj alia por la enlanda. Ambaŭ havas malsimilan enhavon sed ko-ekzistas[2].

PolitikoRedakti

Kataro estas tradicia monarĥio sub regado de emiro Hamad bin Ĥalifa Al Thani. Familio de Al Thani regas ekde duono de la 19-a jarcento. Islama juro dominas en familiaj kaj personaj aferoj. Civitanoj de Kataro ne pagas imposton el enspezoj.

Kvin arabaj landoj (Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Jemeno kaj Sauda Arabio) anoncis la 5-an de junio 2017 ke ili volas rompi ĉiujn diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj fermi ilian aerspacon kaj akvojn por transportoj el Kataro.

La 25-an de oktobro 2017, interkonsento por defendo kaj armea kunlaborado estis subskribita inter Kataro kaj Rusio, samkiel memorando pri kunlaboro en la kampo de liverado de armiloj kaj la defendo de la aerspaco.[8]

Kritikoj okaze de la Futbala Mondpokalo 2022Redakti

Jam unu jaron antaŭ la okazigo de la Mondpokalo la katara registaro avertis, ke samsekseco estas malpermesita en la lando, pro kio oni ne permesos tiajn montrojn ankaŭ dum la ĉampionado.[9] Tio okazis kiam tutmonde multaj sportistoj kaj partikulare futbalistoj, landaj ferderacioj kaj internaciaj organizoj almenaŭ teorie apogas la lukton por la homaj rajtoj. Tio ne estis surprizo, ĉar jam en la elekto de Kataro super Usono, Aŭstralio, Sud-Koreio kaj Japanio en 2010, estis tia kondiĉo.[10] La sistema malobeo de Kataro al la homaj rajtoj,[11] jam estis konata delonge. Do, la respondeco pri la elekto de tia lando por internacia sportevento, kuŝas je la flanko de la elektantaj institucioj, kiu certe celis plie la ekonomiaj kontraktoj, pri kio Kataro ja certe povos disponigi.[10] Jam en Marto 2021 stariĝis tajdo de kritikoj, ĉefe kiam la brita gazeto The Guardian publikigis informon pri pli ol 6 000 laboristoj mortintaj, ĉefe eksterlandanoj kaj ĉefe por la rapida konstruado de infrastrukturoj por la ĉampionado, kaj partikulare pro la sklavismaj laborkondiĉoj.[12]

ReligioRedakti

Islamo estas la ŝtata religio. La plimulto de kataranoj kredas en ŭahabismo, movado ene de la sunaismo. Al la ŝijaismo apartenas nur minoritato.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (franca) «Francophonie : l'entrée du Qatar comme membre associé fait polémique», Le Monde.fr, la 13-an de oktobro 2012, alirite la 8-an de decembro 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (germana) Geheimes Katar - Ein Emirat auf WM-Kurs Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine, ZDF-dokumenta filmo, la 3-an de decembro 2018, alirite la 8-an de decembro 2018.
  3. (angla) Ethnologue : Qatar (2016)
  4. Casey, Paula; Peter Vine. (1992) The heritage of Qatar. Immel Publishing, p. 67–68. ISBN 9780907151500.
  5. la retejo de la IMF
  6. (angla) (en) Key Indicators Arkivigite je 2018-12-09 per la retarkivo Wayback Machine, Ministry of Development, Planning and Statistics.
  7. (franca) Des médias pris dans la guerre de l'information, Reporters sans Frontières
  8. (franca) Le Qatar signe un accord de défense avec la Russie, AFP, la 26-an de oktobro, alirite la 8-an de decembro 2018.
  9. Recado de Qatar a los aficionados LGTBI que vayan al Mundial: "La homosexualidad no está autorizada en el país" Público, Madrido 01/12/2021 15:53 Ĝisdatigita en: 01/12/2021 16:06 Alirita la 2an de Decembro 2021.
  10. 10,0 10,1 David Bollero, Qatar ejerce de Qatar. ¿Y nuestros jugadores? Público, Madrido 02/12/2021 Alirita la 2an de Decembro 2021.
  11. Qatar, la esclavitud del petrodólar pososdeanarquia Alirita la 2an de Decembro 2021.
  12. Revealed: 6,500 migrant workers have died in Qatar since World Cup awarded The Guardian Alirita la 2an de Decembro 2021.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti