Ebenaĵo

(Alidirektita el Plataĵo)

En geografio, ebenaĵo estas formo de pejzaĝo, kiu estas grandarea regiono aŭ tereno kun nur etaj diferencoj de alteco. Ĝi estas ebena aŭ preskaŭ tute horizontala tereno (dekliveco ĝis 3 gradoj).

Ebenaĵo en Namibio
Ebenaĵo en Ukrainio

Kutime, en la ebenaĵo, la montetoj ne superas 100 metrojn da alteco, kaj kutime estas senarbaj. Ebenaĵoj taŭgas por agrikulturo, pro sia plata kaj senroka grundo. Ebenaĵoj povas esti sur terenoj de: malaltebenaĵoj, altebenaĵojmontaroj (riveraj valoj aŭ montsupraĵoj), ebenaĵajn formojn havas ankaŭ notindaj surfacoj de oceanaj fundoj.

Ebenaĵo povas enhavi diversajn specojn de ebenaj areoj, kiuj inkluzivas: preriojn, fragojn, savanojn, tundrajn kaj arbustajn areojn. Ankaŭ dezertojnvaloj kaj eĉ arbarojn kaj iuj ebenaĵoj povas esti inunditaj dum parto de la jaro.

La ebenaĵo ankaŭ povas esti malalta kaj plata parto de la tero. Foje malaltaj montetoj leviĝas super la ebenaĵo.

La plej granda ebenaĵo en la mondo, la Granda Glacia Ebenaĵo (nomita laŭ la glaĉeroj kaj montoj, kiuj ĉirkaŭas ĝin), situas sur la kontinento Antarkto, en la teritorio de Argentina Antarkto. Ĝia areo estas 3.672 kvadrataj kilometroj.

La tria plej granda ebenaĵo en la mondo, la Sahalena Ebenaĵo, situas en orienta Rusio sur la insulo Sahaleno.

Plej famaj ebenaĵoj estas en Flandrio, norda Germanio, norda Italio (Pada Ebenaĵo), Ebenaĵo de Transilvanio KTP.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti