Oceano

granda volumeno de salakvo sur astro
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri geografio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Oceano (mitologio).

Oceano (el la greka Ὠκεανός, latinigite el la greka Okeanós}, nome la Monda Oceano de la klasika antikveco[1]) aŭ ankaŭ marego, estas seninterrompa salenhavakva envolvilo de la Tero, kiu bordigas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi komponas multe el la hidrosfero de la planedo.[2] Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).

Surfaco de Atlantiko trafe la teran limotavolon kaj la troposferon.

Priskribo redakti

 
La Pacifika Oceano estas la plej ampleksa.

La akvo de la oceano estas salenhava, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. Mil gramoj da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj bestoj uzas nur nesalenhavan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon vidu Alain Bombard.)

Sur la Tero, oceano estas unu el la ĉefaj konvenciaj dividoj de la Monda Oceano, kiu okupas du trionojn de la planeda surfaco. Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: nome (laŭ descenda ordo laŭ grando) Pacifiko, Atlantiko, Hinda Oceano kaj Arkta Oceano.[3][4] Laŭ decido de la Internacia Hidrografia Organizo en 2000 kvina oceano estas la Suda Oceano, antaŭe konata kiel la Antarkta Oceano.

Averaĝa profundo de la monda oceano estas ĉirkaŭ 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo). Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energiajn (energio de marfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado ekde prahistoriaj epokoj.

La vorto maro estas ofte uzata interŝanĝe kun "oceano" en kelkaj lingvoj sed, strikte parolante, maro estas akvejo el salenhava akvo (ĝenerale divido de la monda oceano) parte aŭ entute fermita per tero.[5]

 
Atlantika Oceano, kiel komponanto de la oceana sistemo, konstituas ĉirkaŭ 23% de la "tutmonda oceano".

La Tero estas la nura planedo kiu povas havi oceanon (aŭ ajnajn grandajn kvantojn de malferma likva akvo). Saloza akvo kovras ĉirkaŭ 72% de la surfaco de la planedo (~3.6×10⁸ km²) kaj estas kutime dividita en plurajn ĉefoceanojn kaj pli malgrandajn marojn, kun la oceano kovranta ĉirkaŭ 71% de la surfaco de la Tero..[6] La oceano enhavas 97% de la akvo de la Tero, kaj oceanografoj deklaris ke nur 5% de la Monda Oceano estis esploritaj.[6] La totala volumeno estas ĉirkaŭ 1.3 miliardoj da kubaj kilometroj (310 milionoj k. mejl.)[7] kun meza profundo de 3,682 metroj (12,080 ft).[8]

Ĉar ĝi estas la ĉefa komponento de la hidrosfero de la Tero, la mondoceano estas integrita al ĉiu konata vivo, formoparto de la karbonciklo, kaj influoklimato kaj veterpadronoj. Ĝi estas la vivejo de 230,000 konataj specioj, kvankam multe de la oceanprofundoj restas neesploritaj, kaj oni taksas ke ekzistas pli ol du milionoj da maraj specioj.[9] La origino de la oceanoj (akvo) de la Tero restas nekonata; oceanoj verŝajne formiĝis en la Hadea periodo kaj eble estis la ekiga impeto por la apero de vivo.

Eksterteraj oceanoj povas esti komponitaj el akvo el aŭ aliaj elementoj kaj kunmetaĵoj. La nuraj konfirmitaj grandaj stabilaj korpoj de eksterteraj surfaclikvaĵoj estas la lagoj de Titano, kvankam ekzistas indico por la ekzisto de oceanoj aliloke en la Sunsistemo. Frue en iliaj geologiaj historioj, ĉe Marso kaj Venuso estas teorioj ke ili havas grandajn akvoceanojn. La Marsa oceanhipotezo indikas ke preskaŭ triono de la surfaco de Marso iam estis kovrita per akvo, kaj senbrida forceja efiko eble boligis foren la tutmondan oceanon de Venuso. Kunmetaĵoj kiel ekzemple saloj kaj amoniako dissolviĝis en akvo pli malalte de sia frostpunkto, tiel ke akvo eble ekzistas en grandaj kvantoj en eksterteraj medioj kiel sala akvo aŭ konvekta glacio. Nekonfirmitaj oceanoj estas konjektitaj sub la surfaco de multaj nano-planedoj kaj naturaj satelitoj; precipe, la oceano de Eŭropo verŝajne havas super dufoje la akvovolumenon de la Tero. La gasgigantaj planedoj de la Sunsistemo ankaŭ verŝajne posedas likvajn atmosferajn tavolojn de ankoraŭ konfirmotaj kunmetaĵoj. Oceanoj ankaŭ povas ekzisti sur eksoplanedoj kaj eksolunoj, inkluzive de surfacaj oceanoj de likva akvo ene de ĉirkaŭstela enloĝebla zono. Oceanplanedoj estas hipoteza speco de planedo kun surfaco tute kovrita per likvaĵo.

La oceanoj redakti

 
Variaj vojoj por dividi la Mondan Oceanon ĉu en 1, 3, 4, aŭ 5 oceanoj.
Oceano Surfaco
mln kv.km
Aver. Profundo
m
Maks. Profundo
m
Pacifiko 178,7 3 976 11 022
Atlantiko 91,7 3 597 8 742
Hinda Oceano 76,2 3 711 7 209
Arkta Oceano 14,8 1 225 5 527

Kvankam ĝenerale priskribitaj kiel pluraj apartaj oceanoj, tiuj akvoj konsistas el unu tutmonda, interligita korpo de salakvo foje referita kiel la Monda Oceano aŭ tutmonda oceano.[10][11] Tiu koncepto de kontinua akvoareo kun relative libera vojnodo inter siaj partoj gravegas al oceanografio.[12]

La plej gravaj oceanaj sekcioj estas difinitaj parte per la kontinentoj, diversaj arkipelagoj, kaj aliaj kriterioj. Vidu la tablon malsupre por pli da informoj; notu ke la tablo estas en descenda sinsekvo laŭ grandeco.[13][14]

Rango Oceano Notoj
1 Pacifiko La pacifika maro okcidente de la Magelana Markolo,[15] oficiale separiĝas en la Norda kaj la Suda Pacifiko (dividita de la Ekvatoro[16]) kaj enhavas la akvojn inter la plej sudaj punktoj de Tasmanio kaj de Fuegio (kaj inklude la akvojn de la Magelana Markolo) sed limigite de la bordoj de Tasmana, Korala, Salomona, kaj Bismarka Maroj, Indonezio, la Filipina, Japana, Oĥotska kaj Beringa Maroj, la Golfo de Alasko, la marbordaj akvoj de sudorienta Alasko kaj Brita Kolumbio, kaj la Golfo de Kalifornio.[17]
2 Atlantiko La maro trans la Atlasa Montaro,[18][19] oficiale separata en Norda kaj Suda Atlantiko (dividata de Ekvatoro) kaj enhavanta la akvojn inter la plej sudaj partoj de Fuegio kaj de Afriko sed limigita de la bordoj de Rio de la Plata, la Kariba Maro, la Golfo de Meksiko, la Golfo de Fundy, la Golfo de Sankta Laŭrenco, la Davisa Markolo, la Gronlanda, Norvega, Norda, Skota, kaj Irlanda Maroj, la Kanalo de Bristol kaj la Manika Markolo, la Biskaja Golfo, la Mediteranea Maro, kaj la Golfo de Gvineo,[17] kvankam nuntempe ofte konsiderata kiel finita norde de la Antarkta Konverĝareo.
3 Hinda La maro sude de Barato, oficiale enhavanta la akvojn inter la plej sudaj partoj de Afriko kaj de Tasmanio, limigita norde de la Araba kaj de Lakediva Maroj, la Bengala Golfo, Indonezio, kaj la Granda Aŭstralia Golfego kaj sude de Antarkto,[17] kvankam nuntempe ofte konsiderata kiel finita norde de la Antarkta Konverĝareo.
4 Suda
Antarkta
Ankoraŭ oficiale konsiderata etendo de Pacifika, Atlantika kaj Hinda Oceanoj fare de la IHO,[13][17] ĝi distingatas de la konverĝareo kiu ĉirkaŭas Antarkton.
5 Arkta La maro ĉirkaŭ la Norda Poluso, oficiale enhavanta la akvojn norde de la Gronlanda Maro, poste ĉe linio oriente laŭlonge de 80°N al la Barenca, Karaa, Lapteva, Orientsiberia, Ĉukĉa, kaj la Beaufort-maroj.[17] Foje ĝi estas konsiderata maro de Atlantiko.

Historio redakti

Ekonomio redakti

 
Moderna hispana ŝipo por fiŝkaptado de tinuso en Sejŝeloj.

Evidente por marbordaj kaj insulaj landoj kaj regionoj, oceanoj estas ĉefa enspezofonto per multaj vojoj, nome transporto, fiŝkaptado, turismo, naturaj rimedoj ktp. Ekzemple por Afriko diversaj institucioj jam atentis pri la ekonomia graveco de la nomita "blua ekonomio", nome daŭrigebla ekonomio dependa el la "mara transporto kaj fabrikado, mara nafto- kaj gas-esplorado, kaj akvokulturo."[20] En Afriko estas 38 marbordaj kaj insulaj landoj, kun landaj akvoj kovrantaj 13 milionojn da km², de totalaj 54 ŝtatoj. Aliflanke, ĉirkaŭ 90 % de la importo kaj eksporto de afrikaj landoj estas transportataj surmare.[20] Inter aliaj gravaj resursoj, fiŝoj liveras preskaŭ 20 % de elbestaj proteinoj konsumataj de iliaj loĝantaroj. Tiu nombro kreskas ĝis 50 % en tre dense loĝataj insulaj kaj marbordaj mondoregionoj, kiel ekzemple Ganao, Gvineo kaj Senegalo.[20] Konsiderante, ke la afrika loĝantaro pli kaj pli pliiĝas, dum la maraj resursoj tute ne pliiĝas, sed male malpliiĝas, la problemo pliakriĝas. Fiŝkaptado povas esti bazo por industrio, kio estas tiom necesa en la mondoregiono. Tamen, tio okazas en malmultaj landoj, ekzemple en Nordafriko, nome en Maroko (kie oni prilaboras eĉ algojn) kaj en Tunizio, aŭ en Benino (kie oni uzas kompoŝtajn restaĵojn por fiŝbredejoj), Kameruno (kie oni eksperimentas per spirulino). Kontraste Okcidenta Afriko ege suferis pro troa fiŝkaptado.[20]

Graveco kaj krizo redakti

 
Marrubo sur la marbordo de Havajo.

Ĉirkaŭ malpli ol 22 % de la oceanoj estas ĝis nun esplorita, sed tio sufiĉas por timi, ke temas pri minaco pro tutmonda varmiĝo, pli-acidiĝo, kaj poluado. La koralblankigo estas ekzemplo de la malbonfartiĝo de la oceanaj ekosistemoj. Tio tuŝas kaj la naturon kaj la vivon de homoj. Preskaŭ tri miliardoj da homoj rekte dependas de la oceana biodiverseco por vivtenado. Tamen la ŝtatoj averaĝe dediĉas al la marsciencoj nur ĉirkaŭ 1,7 % el siaj buĝetoj por esplorado, dum kontraste la tutmonda ekonomio milione profitas el la oceanaj rimedoj. Ensorbante preskaŭ unu trionon de la eligita karbona dioksido, la oceano plenumas gravegan funkcion en la reguligo de la klimato. Kiel vivofonto, ĝi ludas gravan rolon por la futuro de la homaro. Tial ĝi delonge estas favora kampo de la internacia kunlaborado.[21]

La plasto, flosanta sur la oceanoj estas jam tre konata simptomo el la mara malsano, inter plivarmigo, pliekspluatado kaj pliacidigo. La lastaj esploroj cerbumas nun pri la rapideco de tiuj fenomenoj. La oceanoj, funkciantaj kvazaŭ la pulmo de la Tero, produktas la oksigenon, necesa por la tutmonda vivo. Ensorbante la plimulton de la ekscesa varmo, estigita de la forcejefikaj gasoj, eligitaj ekde la komenco de la industria epoko, ili ludas gravan rolon ankaŭ en la reguligo de la klimato, kaj sekve por la tuttera vivo. Laŭ lastaj studoj la rapideco laŭ kiu la oceanoj varmiĝas ekde 1993 duobliĝis kompare kun la antaŭaj 25 jaroj. Tio rezultis en multiĝo de zonoj kiuj estas forlasitaj de marspecioj. En alta maro tio kvarobliĝis en kvindek jaroj. Aliaj rezultoj estas sekegoj kaj pluvegoj, krom la plialtiĝo de marnivelo.[22] Kelkaj specioj migras al pli malvarmaj areoj, sed ekzemple koraloj ne povas moviĝi kaj mortas. De 1870 ĝis 2021 la duono de la surfaca areo de koralaj rifoj malaperis, kaj tiel gravaj ekosistemoj, kiel la mangrovejoj, malpliiĝis ĝis malpli ol 25 %.

 
Balenkaptado ĉe Ferooj; la bonfarto de cetacoj estis indikilo de la bonfarto kaj malbonfarto de la oceanoj.

Tiu estas la informo devena el esploritaj areoj, sed plej parto de la oceanaj zonoj estas ankoraŭ neesploritaj. Esplorado postulas esplor-ŝipojn, uzadon de satelitaj fotoj kaj de subakvaj robotoj. Tiuj teknikaĵoj siavice postulas grandajn investojn, kiujn plej parto de ŝtatoj tute ne entreprenas en la necesa kvanto.[22] Tamen, kelkaj progresoj aperetas: endanĝerigitaj specioj, kiel balenoj, rekuperiĝis kvante, pro la internaciaj malpermesoj pri komerca balenĉasado,[22] kvankam tio nek estas sekvita de kelkaj ŝtatoj, nek estas ankoraŭ kontentiga rezulto. Ĉiuokaze lastatempa studo, publikigita en la scienca gazeto "Nature" en Aprilo 2020, montris, ke danke al klopodoj iniciatitaj ekde la 1970-aj jaroj la perdoj de mar-herbejoj, mangrovejoj kaj sal-marĉoj malpliiĝis kaj, en pluraj lokoj, tiuj habitatoj fakte pliiĝis. Same la populacioj de grandaj marspecioj iom multobliĝis, kaj kelkaj el ili montris ampleksajn restaŭradojn. Ĉirkaŭ 47 % el la populacioj de 124 marmamuloj taksitaj havis signifan kreskon en la lastaj jardekoj, neniu ŝanĝo estis malkovrita en 40 % kaj nur 13 % malpliiĝis. Iuj fiŝkaptejoj iom rekuperiĝis – pro la redukto de troa fiŝkaptado en la komenco de la 21-a jarcento - kaj same la populacikvanto de specioj kiuj estas daŭripove ekspluatataj.[23] Grava paŝo estis la transiro al senplumba petrolo kaj nuna celo estas forigi plaston por eviti poluon.

Tiukadre la gazetaro abunde informas pri iniciatoj por eviti plastopoluadon el la maro, ekzemple kampanjoj por plastoretirado aŭ kontraŭ la uzado de ŝalmoj kaj aliaj unuuzaj plastaj iloj. Tiuj iniciatoj pliampleksiĝas per edukado kaj esplorado interrilatitaj. Fakte oceanoj apenaŭ aperas en la studobjektoj de la eduksistemo kompare kun kontinentoj, aŭ kun aliaj temoj ne tiom gravaj por la estonteco de la homaro kaj de la planedo.[24]

Rimarkindaj atingoj estas devena el klopodoj faritaj por protekti martestudojn. Tio estis konstatita ekzemple en la Atolo Aldabra en Sejŝeloj kiu krome gastigas iujn el la plej antikvaj koraloj en la mondo, de antaŭ 125 000 jaroj. Pere de protektado en nestejaj strandoj la nombro de ovodemetantaj martestudoj kreskis el 500-800 en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝis 3 100-5 225 en 2011. Nuntempe la populacio de verdaj testudoj en la Atolo Aldabra estas la plej multnombra en la Okcidenta Hinda Oceano kaj kreskas jaron post jaro, irantaj tiom malproksime kiom ĝis la Galapagoj en Ekvadoro, do ili trapasas du oceanojn.[25]

Plialtiĝo de la marnivelo redakti

 
Evidente Maleo, ĉefurbo de la Maldivoj, estas minacata de la plialtiĝo de la marnivelo.

Lastaj studoj montris, ke post 30 jaroj, inundo de marbordoj okazos almenaŭ ĉiujare en landoj, kiuj estas hejmlokoj de 300 milionoj da homoj. Ĉirkaŭ 150 milionoj da homoj loĝas en landoj eble falontaj sub la plej alta nivelo de inundo ĝis 2050, kio signifas, ke tiuj lokoj povos esti neloĝeblaj, se iliaj marbordoj ne estos akurate protektataj. En supozata situacio de plej altaj niveloj proksimume 10 % el la tutmonda loĝantaro povos esti minacata ĝis la fino de la 21-a jarcento, pro diversskala inundado. [26] Tio okazos per plialtiĝo de duono al unu metro en la marnivelo, kio povus estis heltigita aŭ prokrastetigita per malpliigo de la tut-mondaj karbon-ellasoj.[26] La plej grandaj riskoj okazos en Suda, Orienta kaj Sudorienta Azio, pro la kvanto de ĉemarbordaj lokanoj. Bangladeŝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Tajlando kaj Vjetnamio estas la landoj de la plejmultaj inundeblaj homlokoj ĝis 2050. Kombinite, tiuj ses landoj estas proksimume tri kvaronoj de la 300 milionoj da homoj, kiuj vivas en inundorisko.[26] Fakte en kelkaj el tiuj landoj estas jam iniciatitaj klopodoj por protekti la marbordajn loĝlokojn (digoj, translokigo de setlejoj kaj infrastrukturoj ktp.). Sed ne nur en Azio okazas kaj inundoriskoj kaj protektoklopodoj, kvankam certe la plej minacaj riskoj okazas en Maldivoj kaj Marŝalaj Insuloj.[26] Tamen, ankaŭ Ganao, ĉe la Golfo de Gvineo en Afriko, kun 550 kilometrojn longa marbordo kaj kun unu kvarono de la loĝantaro (partikulare de fiŝkaptistoj) vivanta proksime de la maro, suferas pro marerozio, parte plifortigita pro homa aktiveco. En tiu lando multaj gravaj historiaj monumentoj ĉemarbordaj estas minacataj kaj kelkaj eĉ jam foruzataj. Simile okazas ĉe nestejoj de endanĝeritaj martestudoj kaj habitatoj de migrantaj birdoj.[27]

Esplorado redakti

 
Oceanografia Muzeo de Monako.

La plej utila vojo al disvastigo de sciaro pri oceanoj estas la interŝanĝo de konoj kaj la internacia kunlaborado. Ekde 1959 ĝis 1965, 45 esplorŝipoj de 14 landoj esploris la Hindan Oceanon, el geologio al marbiologio, el nutraĵoj al mineralaj resursoj. La kolektita informaro ebligis al landoj kiel Barato, Indonezio, Pakistano kaj Tajlando organizi aŭ plibonigi siajn marsciencajn infrastrukturojn. Sur tiu bazo kreiĝis la Interregistara Oceanografia Komisiono (angle IOC) – la unua instanco respondeca pri la fortigo de interregistara kunlaboro pri maraj sciencoj – en la 1960-aj jaroj kadre de UNESKO kaj fakte el 1960 kun oceanografia konferenco en Kopenhago kun partopreno de 35 landoj.[28] Poste aliaj internaciaj organizoj rilataj al UN kiel Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angle FAO) kaj la Monda Meteologia Organizo (angle WMO). Nun la IOK havas 150 landojn membrojn. Specifa rezulto de tiu internacia kunlaborado estas ekzemple la organizado de sistemo por antaŭaverti pri cunamoj kaj eviti ties negativajn konsekvencojn.[28]

Silento kaj sono redakti

 
La batiskafo Trieste. Batiskafoj estas moderna rimedo por esplori la profundaĵojn de la oceanoj.

Ĉar lumo penetras nur apenaŭ kelkajn metrojn sub la surfaco, la sono estas la nura rimedo por informado kaj komunikado disponebla al marestaĵoj, nome ne atingebla de la homa aŭdkapablo. Lastatempe oni ekatentis pri la damaĝo farata de homa aktiveco al tiuj sonrimeda komunikado, ekzemple pere de la motoroj de ŝipoj al la 89 specioj de cetacoj, sed ne nur.[29] Tamen lastatempe oni malkovris, ke ankaŭ multaj aliaj pli malgrandaj marbestoj, eĉ se ili ne disponas de aŭdkapablo, dependas de aliaj senorganoj kiuj same suferas pro nuntempa bruego.[29] Tiukadre oni proponis diversaj klopodon por mildigi la bruon devenan ekzemple de ŝipmaŝinoj, aeraj turbinoj, naft-ekspluatejoj, militmanovroj ktp.[29]

La profundo redakti

Lastatempa ĉina esplorteamo esploris per tiucelaj aparatoj la profundajn fonojn kaj trovis diversajn interesaĵojn, ekzemple kadavron de neantaŭnelonge mortinta baleno, kio konvertiĝis en natura oazo por tre diversaj marbestoj kiuj nutras sin el la enorma kadavraĵo. Tio ege utilis por esplori kiel okazas la vivo en tre profundaj oceanareoj. Tiu kampo de esplorado malfermas partikulare ampleksan esplorobjekton por najbaraj landoj.[30]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Ὠκεανός. Perseus Digital Library. Alirita 17a de majo 2012.
  2. WordNet Search — ocean. Princeton University. Alirita 21-a de februaro 2012.
  3. ocean, n. Oxford English Dictionary. Alirita 5a de februaro 2012.
  4. ocean. Merriam-Webster. Alirita 6a de februaro 2012.
  5. WordNet Search — sea. Princeton University. Alirita 21-a de februaro 2012.
  6. 6,0 6,1 NOAA – National Oceanic and Atmospheric Administration – Ocean. Noaa.gov. Alirita 8-11-2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-24. Alirita 2014-10-14.
  7. Qadri, Syed. Volume of Earth's Oceans. The Physics Factbook (2003). Alirita 2007-06-07.
  8. (2010) “The volume of Earth's ocean”, Oceanography 23 (2), p. 112–114. doi:10.5670/oceanog.2010.51. Alirita 27a de septembro 2012..  Arkivigite je 2015-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-06. Alirita 2014-10-14.
  9. Drogin, Bob, "Mapping an ocean of species", Los Angeles Times, 2a de aŭgusto 2009. Kontrolita 18a de aŭgusto 2009.
  10. Ocean. Sciencedaily.com. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 8-11-2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2022-01-04.
  11. " Distribution of land and water on the planet. UN Atlas of the Oceans. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-31. Alirita 2014-10-14.
  12. (Julio 1942) “Maps of the whole world ocean” 32 (3), p. 431–5. 
  13. 13,0 13,1 Ocean-bearing Planets: Looking For Extraterrestrial Life In All The Right Places. Sciencedaily.com. Alirita 8a de Novembro 2012.
  14. Pacific Ocean – University of Delaware. Ceoe.udel.edu. Alirita 8-11-2012.
  15. Oxford English Dictionary, 3a eld. "Pacific, adj.2 kaj n.2" Oxford University Press (Oxford), 2005.
  16. Krom la Galapagoj kaj la Ĝilbertaj Insuloj, kies ĉirkaŭaj akvoj estas formale inkluditaj en la Suda Pacifiko, eĉ kie ili kuŝas norde de Ekvatoro.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Limits of Oceans and Seas, 3rd edition (PDF). International Hydrographic Organization (1953). Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 7a de februaro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-08. Alirita 2014-10-14.
  18. Oxford English Dictionary, 1-a eld. "Atlantic, adj. kaj n." Oxford University Press (Oxford), 1885.
  19. Herodoto. Ἱστορίαι [Historioj], I.202. ĉ. 420 a.K. en greka
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Adam Abdou Hassan, Afriko: La pelado pro blua oro, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 22-23. El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)
  21. Agnès Bardon, Ĉefartikolo, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero p. 3. El la franca esperantigis Christian Lavarenne (Francio)
  22. 22,0 22,1 22,2 Agnès Bardon, Krizostato, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 4-7. El la angla esperantigis Johano Petik (Hungario)
  23. Carlos M. Duarte, Refari la maran vivon, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 13-15. El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)
  24. Rodrigo Torres kaj Samila Ferreira, Latinameriko deklaras militon al plasto, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 16-17. El la angla esperantigis Manuela Burghelea (Brazilo)
  25. Fanny Douvere, Verdaj mar-testudoj revenas al Sejŝeloj, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero p. 15. El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 Scott Kulp, “La altiĝo de la marnivelo estas fruestonteca danĝero“, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 8-9. Intervjuo de Shiraz Sidhva El la angla esperantigis Frank Lappe (Germanio)
  27. Kwasi Addo Appeaning, “Marbordo de Ganao,englutita de la maro“, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 10-11. El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)
  28. 28,0 28,1 Jens Boel, “La farado de interregistara oceana komisiono“, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 24-25. El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)
  29. 29,0 29,1 29,2 Michel André, “Dudek miloj da sonoj sub la maro“, Intervjuo de Laetitia Kaci Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 12-13. El la angla esperantigis Rafael Lima (Brazilo)
  30. Yu Weidong, “Ĉinio: Movebla laboratoriopor esplorila marfundon“, Oceano: Estas tempo por turni la tajdon Januaro-Marto 2021 de Unesko-Kuriero pp. 18-19. El la angla esperantigis Kim Ribeiro (Brazilo)
  31. (2019) “Recent pace of change in human impact on the world's ocean”, Scientific Reports 9 (1), p. 11609. doi:10.1038/s41598-019-47201-9. 

Literaturo redakti

  • Oceano: Estas tempo por turni la tajdon (PDF), Unesko Kuriero, n-ro 1, 2021 [20-30]
  • Kompreni oceanojn, artikolo de Shin Tani en la Esperanto-versio de Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 65.
  • Agathe Euzen, Françoise Gaill, Denis Lacroix, Philippe Cury, L'océan à découvert, CNRS éditions, 2017.
  • John Farndon: Atlas of Oceans – An Ecological Survey of Underwater Life. Yale University Press 2011
  • Heinemann, B. & Open University (1998): Ocean circulation, Oxford University Press
  • Stephen Hutchinson: Atlas der Ozeane – Geographie, Lebewesen, Klima und Naturphänomene. National Geographic, Sydney 2009, ISBN 978-3-86690-167-4
  • Gotthilf Hempel, Kai Bischof, Wilhelm Hagen (Eld.): Faszination Meeresforschung. Ein ökologisches Lesebuch. Springer Verlag Berlin 2017, ISBN 978-3-662-49714-2
  • Manfred Leier: Weltatlas der Ozeane – mit den Tiefenkarten der Weltmeere. Frederking und Thaler, München 2007, ISBN 978-3-89405-541-7
  • Pierre Papon, Le sixième continent. Géopolitique des océans, Odile Jacob, 1996.
  • Ian S. Robinson: Understanding the Oceans from Space. Springer, Berlin 2008, ISBN 978-3-540-24430-1
  • Dorrik Stow: Encyclopedia of the oceans. Oxford University Press, Oxford 2004, ISBN 0-19-860687-7
  • Jean-René Vanney, Géographie de l'océan global, Gordon & Breach, 2001.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti