Meksika golfo

(Alidirektita el Golfo de Meksiko)

La golfo de Meksiko[1]Meksika golfo[2] (hispane Golfo de México, angle Gulf of Mexicoangle Gulf of America, oficiala nomo de tiu ĉi golfo en Usono ekde 2025)[3] estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo. Ĝi longas preskaŭ 2 000 km orient-okcidente kaj larĝas 1 000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1 600 000 km².

Meksika golfo
golfo, mediteraneeca maro [+]

AkvejoAtlantiko

Supermara altecom [+]
Koordinatoj25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo)25-90Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo)

Maksimuma akvoprofundo4 375 m
Akvokolektejo1 550 000 km² (155 000 000 ha) [+]
Areo1 550 000 km² (155 000 000 ha)

Meksika golfo (Golfo de Meksiko)
Meksika golfo (Golfo de Meksiko)
DEC

Meksika golfo (Meksiko)
Meksika golfo (Meksiko)
DEC

Meksika golfo (Usono)
Meksika golfo (Usono)
DEC
Map
Meksika golfo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Mexico [+]
vdr
Meksika Golfo

La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo.

La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo.

En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte.

Nomenklaturo

redakti

En januaro 2025[4], la ĵus reelektita usona prezidanto Donald Trump decidis dekrete, ke la Meksika Golfo ŝanĝu sian nomon al "Gulf of America" ("Golfo de Ameriko" aŭ "Golfo de Usono").[5][6] Tamen la decido ne estis larĝe konsentita de la aliaj nacioj, precipe de la meksikaj aŭtoritatoj. Google Maps (la kartografia servo de Guglo) siaflanke alprenis la novan nomon la 28-an de januaro 2025[7], prezentitan kune kun la nomo "Golfo de Meksiko".

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. la formo "golfo de Meksiko" menciiĝas kiel ekzemplo sub la kapvorto golfo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Meksika golfo" kun minuskla dua vorto en la mapoj 5, 6, 30, 31, 33, 34 kaj 35, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
  3. ĝis nun sen esperantlingva referenco, ĉu tiu formo povus estonte rezulti en nomo "golfo de Ameriko" aŭ laŭsence "golfo de Usono". Enhave, vidu pli en la ĉapitro nomenklaturo, kun tie ankaŭ pliaj eksteraj referencoj.
  4. angle, el oficiala retejo de la Blanka Domo: https://www.whitehouse.gov/presidential-actions/2025/01/restoring-names-that-honor-american-greatness/
  5. france, ĵurnalartikolo: Le Parisien, 7-a de januaro 2025
  6. angle, ĵurnalartikolo: The Independent, 20-a de januaro 2025
  7. france, ĵurnalartikolo: "Sur Google Maps, le golfe du Mexique devient « golfe d’Amérique », d’après le souhait de Donald Trump"

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti