Toponimio > Hidronimoj > Nomoj de Oceanoj


Atlantiko

  • La nomo estas ligita al greka mito pri fortegulo Atlanto. Tiu ĉi estis unue uzita de B.Wahrenius en 1650 (antaŭa nomo estis Norda Maro). Latina nomo Mare Atlanticum subkomprenis spacon inter Gibraltara markolo kaj Kanariaj insuloj, kaj la tuta oceano nomiĝis Ocenus Occidentalis (“okcidenta oceano”).
  • Atlantic Ocean (en); Ocean Atlantique (fr); Oceano Atlantico (es); Oceano Atlantico (pt); Daxiyang (zh); Atlanteren (no); Taiseiyo (jp); Atlanterhavet (da, no); Atlantische Oceaan (nl); Atlantischer Ozean (de); Atlantiska Havet (sv); Atlantshaf (is); Atlantshav (fo); Atlanttin Valtameri (fi); Ozeano Atlantikoa (eu)

Pacifiko

  • La nomo devenas de F.Magellan, kiu trasekis oceanon en 1520-21 jaroj kaj dum 100 tagoj de vojaĝo la vetero estis trankvila, paca. En 1756 franca geografo Buache nomis ĝin “granda” pro sia amplekso.
  • Pacific Ocean (en); Ocean Pacifique (fr); Taipingyang (zh); Taiheiyo (jp)

Hinda Oceano

  • Estas nomita pro la Hindio, Hindustana duoninsulo.
  • Indische Ozean (de); Yinduyang (zh); Indoyo (jp)

Arkta Oceano

  • Arktiko estas areo ĉirkaŭ la Norda Polo. Super la Norda Polo en zenito brilas konstelacio de Granda Ursino. En greka lingvo arktos estas “urso”.
  • Hokkyoku-kaiyo (jp); Severnii okean (ru); Morze Arktyczne, Ocean Lodowaty (pl); Nordishavet (no); Nordpolarmeer (de)

--- Rimarko pri la lingvokodoj: ar - araba; da - dana; de - germana; el - greka; en - angla; es - hispana; et - estona; eu - eŭska; fi - fina; fr - franca; is - islanda; it - itala; jp - japana; no - norvega; pl - pola; pt - portugala; ru - rusa; sv - sveda; tr - turka; zh - ĉina.