Kontinento

granda masivo de la tera ŝelo

Kontinento estas granda masivo de la tera ŝelo, kiun la oceanoj disigas de aliaj kontinentoj kaj kiun oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero. Ne ekzistas oficiala decido pri tio, kiom granda devas esti insulo por esti rigardata "kontinento", kaj inverse; sed ĝenerale, oni taksas Groenlandon (2.175.600 km2) la plej granda insulo kaj Aŭstralion (7.686.589 km2) la plej malgranda kontinento.

Monda mapo prezentanta la tradiciajn geografiajn kontinentojn. Depende el la konvencio kaj modelo, kelkaj kontinentoj povas esti konsolidataj aŭ subdividitaj: ekzemple, Eŭrazio estas plej ofte subdividita en Eŭropon kaj Azion (ruĝaj nuancoj), dum Norda kaj Suda Ameriko estas foje agnoskita kiel ununura amerika kontinento (verdaj nuancoj).

Kontinentoj grandparte altiĝas super la marnivelo, dum periferioj (kontinentbretoj) troviĝas sub ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35–70 km kun granito-metamorfa tavolo.

Kontinentoj ĝenerale identiĝis per konvencio pli ol per iuj ajn striktaj kriterioj, kaj tiele ĝis sep mondoregionoj estas komune konsiderataj kontinentoj. Tiuj estas (el plej grandaj al plej malgrandaj): Azio, Afriko, Norda Ameriko, Suda Ameriko, Antarkto, Eŭropo, kaj Aŭstralio.[1]

En geologio, kontinentoj estas priskribitaj kiel tektonaj platoj. Platotektoniko estas la procezo kaj studo de la movado, kolizio kaj divido de kontinentoj. Resume, laŭlonge de la historio de la Tero la kontinentoj ne estis ĉiam la samaj kaj evoluis, moviĝis kaj ŝanĝiĝis dum milionoj da jaroj.

Priskribo kaj nombroRedakti

 
Reliefo de Antarkto, la nura evidenta kontinento sen proksima konekto kun granda insulo aŭ alia konstinento, sed precize ankaŭ la nura kontinento sen natura indiĝena homa loĝantaro, sen konsideri la portempajn ĵusajn loĝantojn partoprenantajn en diversaj sciencaj ekspedicioj, al kiuj teorie mankas ekonomiaj, politikaj aŭ militistaj celoj.

En nuntempa geologia epoko ekzistas 6 kontinentoj:

  1. Eŭrazio (aŭ Eŭropo plus Azio)
  2. Nord-Ameriko
  3. Sud-Ameriko
  4. Afriko
  5. Aŭstralio
  6. Antarkto

Ne miksu la kontinentojn kun la mondo-partoj:

  • 1. Eŭropo
  • 2. Azio
  • 3. Afriko
  • 4. Ameriko
  • 5.Oceanio
  • 6.Antarkto

Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: nome 5, 6, kaj 7. Iuj pensas, ke Eŭropo kaj Azio estas apartaj kontinentoj, kaj iuj du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton. Kutime, tion kaŭzis konfuzo inter la du vortoj "kontinento" kaj "mondoparto": Dum Aŭstralio estas kontinento, Oceanio estas la mondoparto, en kiu troviĝas kaj Aŭstralio, kaj insulego Nov-Gvineo, kaj insularoj Melanezio, Mikronezio kaj Polinezio.

Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv. km):

Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio 54,6 840 8848
Azio 44,4 950 8848
Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
Nord-Ameriko 24,2 - 6193
Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko homoj pensas, ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko kaj Eŭropo ili pensas, ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio oni pensas, ke ekzistas 5: oni ne konsideras, ke Antarkto estas kontinento. La konfuzo komplikiĝas pro la ŝovinisma uzado de la termino "Ameriko" en Usono, kie tiu estas uzata ĝenerale kaj populare kiel sinonimo de Usono. Tiele ĝi iĝas nevalida por aludi al la kontinento, ne gravas ĉu temas nur pri Nordameriko aŭ por la tuta Ameriko. Sekve en Usono oni uzas la pluralon Amerikoj por aludi al la tuta kontinento, konsolidante la ideon, ke temas pri du Amerikoj, kaj Norda kaj Suda, kvankam ekde socia kaj kultura vidpunktoj multaj landoj, popoloj kaj socioj konsideras eĉ tri mondoregionojn, inkludante Centran Amerikon, absolute diferenca al Nordameriko.

Difinoj kaj aplikiĝoRedakti

 
Mapo de Gronlando el CIA World Factbook. Kun surfaca areo de 2 166 086 kvadrataj kilometroj ĝi estas konsiderita la plej granda insulo de la mondo sub la kategorio de kontinento, dum Aŭstralio estas pli ol trioble granda.

Per konvencio, "kontinentoj estas komprenitaj kiel grandaj, kontinuaj, diskretaj masoj de tero, ideale apartigitaj per vastaĵoj de akvo."[2] Multaj el la sep plej ofte agnoskitaj kontinentoj identigitaj per konvencio ne estas diskretaj termasoj apartigitaj per akvo. La kriterio "granda" kondukas al arbitra klasifiko: Gronlando, kun surfaca areo de 2,166,086 kvadrataj kilometroj (836,330 kv. mejl.) estas konsiderita la plej granda insulo de la mondo, dum Aŭstralio, je 7,617,930 kvadrataj kilometroj (2,941,300 kv. mejl.) estas rigardita kiel kontinento. Same, la ideala kriterio esti kontinua termaso ofte estas ignorita per la inkludo de la kontinenta deklivo kaj oceanaj insuloj, kaj kontraŭdirita klasifikante nordan kaj sudan Amerikon kiel du kontinentojn; kaj/aŭ Eŭrazio kaj Afriko kiel du kontinentoj, kun neniu natura apartigo de akvo. Tiu anomalio atingas sian ekstremaĵon se la kontinua termaso de Eŭropo kaj Azio estas konsiderita kiel du kontinentojn. La plej gravaj termasoj de la Tero estas lavitaj per ununura, kontinua mondoceano, kiu estas dividita en kelkajn ĉefajn oceanajn komponentojn proksime de la kontinentoj kaj diversaj geografiaj kriterioj.[3][4] Kontinentoj foje estas etenditaj preter la plej gravaj termasoj, en maniero kiel tiel ĉiu peceto da tero sur la tero estas inkludita en kontinento.[5]

Etendo de kontinentojRedakti

 
Mapo de landinsuloj: tiuj ŝtatoj estas ofte grupigitaj geografie kun najbara kontinenta termaso

La plej mallarĝa signifo de kontinento estas tiu de kontinua[6] areo de tero aŭ kontinento, kun la marbordo kaj ajnaj terlimoj formantaj la limon de la kontinento. En tiu signifo la esprimo kontinenta Eŭropo (foje "la Kontinento") estas uzita rilate al kontinenta Eŭropo, ekskludante insulojn kiaj ekzemple Britio, Irlando, Malto kaj Islando, kaj la esprimo kontinento de Aŭstralio povas rilati al la kontinento de Aŭstralio, ekskludante Tasmanion kaj Nov-Gvineon. Simile, la kontinenta Usono rilatas al la 48 apudaj ŝtatoj en centra Nordameriko kaj povas inkluzivi Alaskon en la nordokcidento de la kontinento (la du estante apartigita fare de Kanado), ekskludante Havajon en la mezo de la Pacifiko.

De la perspektivo de geologio aŭ fizika geografio, kontinento povas esti etendita preter la limigoj de kontinua seka tero por inkludi la malprofundan, submaran apudan areon (la kontinenta deklivaro)[7] kaj la insulojn sur la breto (kontinentaj insuloj), ĉar ili estas strukture parto de la kontinento.[8] De tiu perspektivo la limo de la kontinenta deklivaro estas la vera limo de la kontinento, ĉar marbordoj varias laŭ ŝanĝoj en marnivelo.[9] En tiu signifo la insuloj Britio kaj Irlando estas parto de Eŭropo, dum Aŭstralio kaj la insulo Nov-Gvineo kune formas kontinenton.

Kiel kultura konsidero, la koncepto de kontinento povas iri preter la kontinenta deklivaro por inkludi oceanajn insulojn kaj kontinentajn fragmentojn. Laŭ tiu maniero, Islando estas konsiderita parto de Eŭropo kaj Madagaskaro parto de Afriko. Eksterpolante la koncepton al ĝia ekstremaĵo, kelkaj geografoj grupigas la Aŭtralazian kontinentan platon kun aliaj insuloj en la Pacifiko en unu kontinenton nomitan Oceanio. Tio disigas la tutan tersurfacon de la Tero en kontinentojn, subkontinentojn aŭ kvazaŭ-kontinentojn.

KontinentbretojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontinentbreto.
 
Situo de la kontinentbreto (angle: continental shelf) inter marbordo (angle: coast) kaj kontinentdeklivo (angle: continental slope).

La kontinentbreto [10]kontinenta breto estas la pligrandigita areo de ĉiu kontinento kaj rilata marborda ebenaĵo. Multo de la breto estis eksponita dum glacialoj, sed estas nun submara sub relative malprofundaj maroj (konataj kiel kontinentsoklaj maroj) kaj golfoj, kaj estis simile enakvigita dum aliaj interglaciepokoj.

La kontinenta marĝeno, inter la kontinentbreto kaj la profundoceana ebenaĵo, konsistas el la kruta kontinentdeklivo sekvita de la pli plata kontinenta leviĝo. Sedimento de la kontinento super kaskadoj sube de la deklivo kaj akumulas kiel stako de sedimento ĉe la bazo de la deklivo, nomita la kontinenta leviĝo. Etendante ĝis 500 km de la deklivo, ĝi konsistas el dikaj sedimentoj deponitaj per malklarecofluoj de la breto kaj deklivo [11]. La gradiento de la kontinenta leviĝo estas meza inter tiuj de la deklivo kaj de la breto, je la ordo de 0,5-1° [12].

Dum la agadoj de la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro de 1982 [13], la nomo kontinentbreto estis laŭleĝe difinita kiel la peco de la marfundo najbara al la marbordoj de specifa lando al kiu ĝi apartenas. Tiaj marbordoj ankaŭ estas konataj kiel maraj teritorioj.

Kontinenta drivoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontinenta drivo.
 
La prakontinento Pangeo disrompiĝas.

Kontinenta drivo estas la moviĝo de la kontinentoj relative al la reciproka situo. La hipotezo, ke kontinentoj ne estas fiksaj, sed „drivas“ sur la surfaco de la tero, estis unuafoje proponita de Abraham Ortelius en 1596 kaj plene evoluigita de Alfred Wegener en 1912. La teorioj de Wegener siatempe ne estis akceptitaj, ĉar je tiu tempo neniu povis vidi ian „motoron“ por peli tiel gigantajn amasojn. Tiu ideo venis nur en la 1960-aj jaroj, kiam Harry Hess proponis la teorion de platotektoniko: la oceana grundo mem moviĝas: la mezoceanaj sojloj „naskas“ novan kontinentan materialon kaj tiel disŝovas la kontinentajn platojn.

La konturoj de la kontinentoj ambaŭflanke de la atlantika oceano okulfrape suplementas sin reciproke. Do, tuj post kiam estis eble havi taŭgajn mapojn de la kontinentoj, tion rimarkis Abraham Ortelius (1596, li estis mapodesegnisto), Francis Bacon (1620), Benjamin Franklin, Antonio Snider-Pellegrini (1858) kaj aliaj. Plian paŝon faris teologiprofesoro Theodor Christoph Lilienthal (1756) supozante ke la kontinentoj iam situis apude kaj estis disŝiritaj per la katastrofo de la biblia diluvo. Snider-Pellegrini cent jarojn poste publikigis bildon apogante la saman supozon. Fine de la 19-a jarcento estiĝis la hipotezo, ke la luno dispartiĝis de la tero, nome de la regiono de la pacifika oceano. Alia subteno venis el paleontologio: evidentiĝis simileco de fosiliaj bestaro kaj plantaro sur diversaj kontinentoj. La aŭstra geologo Eduard Suess (1831–1914) pro tio postulis la iaman ekziston de du grandaj pra-kontinentoj, la sudan li nomis Gondvano kaj asertis, ke ĉiuj sudhemisferaj kontinentoj plus Hindio konsistigis ununuran kontinenton ĝis la mezozoiko, kaj ke nur komence de la kenozoiko grandaj partoj de kontinento dronis kaj fariĝis oceanoj.

KontinentegoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontinentego.
 
disdivido de la kontinenteroj kaj oceanoj de la kontinentego Pangeo antaŭ 300 milionoj da jaroj
 
unu el pluraj eblaj kontinentaj aranĝoj antaŭ 550 milionoj da jaroj - la kontinentego Rodinia jam disrompiĝis

Kontinentego estas termino de plata tektoniko, kiu priskribas terhistorian unuecan kontinentan mason en la litosfero de la tero, kiu unuigis plurajn aŭ ĉiujn kernojn de la postaj kontinentoj.

Krom la nuntempaj kontinentaroj Afrik-Eŭrazio kaj Ameriko kaj eblaj estontaj kontinentegoj (Pangaea UltimaAmasia en inter 250 kaj 400 milionoj da jaroj), sur la tero ekzistis pluraj – pli aŭ malpli esplore certigitaj – kontinentegoj:

  • Pangeo dum la paleozoiko ĝis mezozoiko – antaŭ proksimume 300 ĝis 150 milionoj da jaroj. La oceano inter la norda kaj la du sudaj partoj de la kontinentego estis fermita, kaj la pramaro Tetiso konsistigis gigantan golfegon de la praoceano Panthalassa. En sia frua periodo la sudo de Pangeo – la antaŭa Gondvano – dum la eonoj karbono kaj permio travivis la trian, antaŭlastan glaciepokon.
  • Laurussia dum la paleozoiko – antaŭ proksimume 400 ĝis 300 milionoj da jaroj – konsideriĝas certa parto de la posta kontinentego de Pangeo, samkiel la aliaj partoj Laurentia, Baltica kaj Avalonia. Dum la fazo de ĝia kreo okazis ankaŭ la kaledonia montaro-kreo kaj pli poste, ekde antaŭ 400 milionoj da jaroj, la ordovicia montaro-kreo. La oceano Iapetus estis fermita, kaj parto de la sedimentoj de tiu oceano konserviĝis en koncerna roka tavolo de la litosfero. Antaŭ proksimume 444 milionoj da jaroj okazis la dua glaciepoko de la tero. Kaŭzo por la drasta malvarmiĝo eventuale estis forta polvo pro trafo de granda meteorito, signifa ŝanĝo de la marfluoj pro la movado de la kontinentoj, ŝanĝiĝo de la tera vojo ĉirkaŭ la suno aŭ ŝanĝiĝo de la tera magnetismo, ĉar principe la kontinentoj troviĝis en moderaj zonoj de la tero, relative proksimaj al la ekvatoro kaj distance de ambaŭ polusoj, tiel ke ne la kontinenta pozicio klarigus la malvarmecon.
  • Pannotia dum la neoproterozoiko – antaŭ proksimume 600 ĝis 540 milionoj da jaroj – konsideriĝas ebla disrompaĵo de Rodinia. Dum tiu tempofazo okazi la unua certa, eble eĉ tutmonda, glaciepoko de la tero aparte sur la suda hemisfero, la tiel nomata "neĝbulo tero".
  • Rodinia dum la proterozoiko – antaŭ proksimume 1.100 ĝis 800 milionoj da jaroj – konsideriĝas certe ekzistinta, sed la pozicio kaj kronologio estas pridisputataj.
  • Gondvano de la proterozoiko ĝis la mezozoiko – antaŭ proksimume 1.100 ĝis 150 milionoj da jaroj: La granda suda kontinentego konsideriĝas certa konsistiga parto de la posta kontinentego Rodinia kaj en siaj orienta kaj okcidentaj partoj ankaŭ de Pangeo.
  • Columbia dum la paleoproterozoiko – antaŭ proksimume 1.800 ĝis 1.500 milionoj da jaroj – konsideriĝas hipoteza kontinentego, kiel ankaŭ la antaŭaj kontinentegoj Nena kaj Atlantika, kiuj hipoteze konsistigis la kontientegon Columbia.
  • Kenorland dum la paleoproterozoiko - antaŭ proksimume 2.450 ĝis 2.110 milionoj da jaroj – konsideriĝas paleomagnetisme probabla. Spuroj indikas eblan glaciepokon ankaŭ dum tiu tempofazo.
  • Ur dum la frua arĥaiko – antaŭ proksimume 3.000 ĝis 1.000 milionoj da jaroj - konsideriĝas hipoteza kontinentego, kiel ankaŭ ĝis ebla frata kontinentego Arktica- antaŭ proksimume 2.500 milionoj da jaroj.

Homa ŝanĝo de kontinentojRedakti

Laŭ la ĉi-supra difino, antaŭ du jarcentoj ekzistis teorie nur 4 kontinentoj: Ameriko, Aŭstralio, Antarkto kaj Afrik-Eŭrazio. Ĉar antaŭ la fosado de la Sueza kanalo (preta en 1869) kaj la Panama kanalo (preta en 1914), ja eblis sekŝue piediri de Afriko al Azio, kaj de Norda al Suda Amerikoj. Tiel, oni ne malpravas asertante, ke ĝis 1869 ekzistis 4 kontinentoj, dum 1869–1914 kvin, kaj poste ses kaj ke homoj pli efike ol geologio ŝanĝis la aspekton de la mondo. Tiukadre ne nur kanaloj povas ŝanĝi la konsideron de kontinentoj, sed foje eĉ ankaŭ tuneloj kaj pontoj. Malfermo de submara tunelo, kun ĉiutaga enorma surtera nemara trafiko inter Francio kaj Anglio, iel ŝanĝis la konsideron de Britio kiel insulo aparta de la kontinento, kaj konsekvence la konsideron de tiu kontinento. Simile tre ofte pontoj kaj artefaritaj terkoloj modifas la esencon de insuloj kiuj iĝas duoninsuloj, ŝanĝante malgrandmezure tiel la ampleksojn de areoj de kontinentoj.

Vidu ankaŭ artikolojn Nomoj de Kontinentoj, La limo inter Eŭropo kaj Azio, Malnova Mondo, Nova Mondo.

Historio de la konceptoRedakti

La unuaj difinojRedakti

 
La greka geografo Strabono, tenante mondoglobon en kiu legeblas Eŭropo kaj Azio

La plej antikva historie registrita distingo simila al la nuntempa koncepto de kontinento estis farita de la antikvgrekaj navigistoj, kiuj havigis la nomojn de Eŭropo kaj Azio al la teroj troviĝantaj ambaŭflanke de la etendo de marakvo formata de la Egea maro, la markolo de Dardaneloj, la Marmara Maro, la Bosforo kaj la Nigra Maro.[14] Tiuj nomoj estis uzataj dekomence por aludi al la teroj apudaj al la marbordoj, kaj nur poste oni etendis ties uzadon al la teroj de la interno de la landoj.[15]:69 La pensuloj de la Antikva Grekio debatis poste ĉu Afriko (tiam nomata Libio en greka, latina kaj aliaj eŭropaj lingvoj) devs esti konsiderata kiel parto de Azio aŭ kiel tria sendependa parto de la mondo kaj finfine hegemoniis la dividon de la Tero (tiam konaata logike) en tri partoj.[15]:67 Ekde la antikvgreka perspektivo, la Egea maro estis la centro de la mondo, kun Azio oriente, Eŭropo okcidente kaj norde, kaj Afriko sude.[16]:21-22

La limoj inter la kontinentoj ne estis fiksitaj. Dekomence, la limo de Eŭropo kun Azio estis pli malpli markita el la Nigra Maro laŭlonge de la rivero Rioni (konata tiam kiel Fasis) en teritorioj de la nuna Kartvelio. Poste, oni konsideris, ke la limo iras el la Nigra Maro tra la Kerĉa Markolo, la Azova Maro kaj la rivero Don (nomata tiam Tanais), en Rusio.[15]: 68

La rivero Nilo estis tiam konsiderata ĝenerale ekde la Antikveco kiel la limo inter Azio kaj Afriko. Herodoto tamen,[17] en la 5-a jarcento a.K., jam kontraŭis tiun sintenon, kiu estis metinta Egipton ĉevale inter du kontinentoj, kaj estis koincidiginta la limon inter Azio kaj Afriko kun la okcidenta limo de Egipto, lasante Egipton en Azion. Li ankaŭ pridubis la dividon en tri partoj de tio kio estis reale unusola tero kontinua,[18] starigante debaton kiu pluas post preskaŭ du jarmiloj kaj duono.

 
La plej antikva ekzemplo konata de "mapo de T en O", montranta la 3 kontinentojn kiel la teritorioj de la filoj de Noa: nome Ŝem, Jafet kaj Ĥam (nome gravuraĵo akompananta eldonon de 1472 de la verko Etymologiae de Isidoro de Sevilo).

Eratosteno, en la 3-a jarcento a.K., notis, ke kelkaj geografoj dividis la kontinentojn sekvante la riverojn (nome Nilo kaj Don), konsiderante ilin tial kvazaŭ «insuloj», dum aliaj dividis ilin per istmoj, kaj tiel ili estus nur kvazaŭ «duoninsuloj». Tiuj geografoj fiksis la limon inter Eŭropo kaj Azio en la istmo inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro kaj la limon inter Azio kaj Afriko, en la istmo inter la Ruĝa Maro kaj la elfluejo de la lago Bardaŭil en la Mediteranea Maro.[19]

En la epoko de la Romia Imperio kaj en la Mezepoko, kelkaj verkistoj komprenis la istmon de la Sueza Terkolo kiel limo inter Azio kaj Afriko, sed plej verkistoj plue konsideris, ke la rivero Nilo, aŭ la okcidenta limo de Egipto, estas la limo inter kontinentoj. En la Mezepoko, la mondo estis ofte reprezentata per mapo de T en O, el kio la O (unua litero de la latina vorto por mondo, nome "orbis") representis la cirklon de la mondo kaj la T (ĉu hazarde unua litero de la latina vorto por tero, nome "terra") aludis al akvoj de la divido de la tri kontinentoj.

La eŭropanaj ekspedicioj en la Epoko de MalkovrojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Epoko de Malkovroj.

Kristoforo Kolumbo trapasis la Atlantikon ĝis alveni al Antiloj la 12an de Oktobro 1492, kio malfermis la vojon por la esplorado kaj koloniigo de nova kontinento fare de eŭropanoj. Spite siajn kvar vojaĝojn okcidenten, Kolumbo neniam eksciis, ke li estis alveninta al nova kontinento kaj pensis, ke li estis atinginta la marbordojn de Azio. En 1501 Amerigo Vespucci veturis al Ameriko kiel piloto de ekspedicio kiu navigis laŭlonge de la marbordo de la nuna Brazilo. La membroj de la ekspedicio trairis longan vojon suden laŭlonge de la marbordo de Sudameriko, kio konfirmis, ke la tero laŭbordita havas kontinentan grandon.[20][21] Reveninte en Eŭropon, Vespucco publikigis rakonton de sia vojaĝo titolita Mundus Novus (Nova Mondo) en 1502 aŭ 1503,[22]:xx-xxi sed ŝajnas, ke estis aldonoj aŭ modifoj fare de alia verkisto.[23] Ne gravas kiu estis la aŭtoro de tiuj vortoj en Mundus Novus tradukeblaj al «Mi malkovris kontinenton en tiuj sudaj regionoj kiu estas loĝataj de pli multnombraj popoloj kaj animaloj ol nia Eŭropo, aŭ Azio aŭ Afriko»[22]:45 temas pri la unua klara identigo de Ameriko, kiel kontinento diferenca de la aliaj tri ĝistiam priskribitaj.

 
La mondomapo de Waldseemüller de 1507, publikigita de Martin Waldseemüller, estis la unua mondomapo kiu inkludis la aludon Ameriko.

Ekde kiam Vespucci anoncis la trovon de la nova kontinento, tiu estis ricevinta variajn nomojn, kies aplikon kaj akcepton estis ĝenerale regiona. Tiel, la kastilianoj nomis ĝin «Hindioj» aŭ «La granda Tero de la Sudo»; la portugaloj, «Vera Kruco» aŭ «Tero de Sankta Kruco». Kelkaj kartografoj uzis la nomon «Tero de Brazilo» (kiu tamen aludis al imaga insulo), «Tero de Papagoj», «Nova Hindio», aŭ simple «Nova Mondo».[24] Post kelkaj jaroj, la nomo de Nova Mondo ekaperis kiel nomo por Sudameriko en la mapoj kaj leteroj, kiel en la Oliveriana (Pesaro) kiu datas de iom post 1503. La tiamaj mapoj, kiel la mondomapoj de Kantino kaj de Kaveri, montras klare Nordamerikon konektitan kun Azio kaj Sudamerikon kiel neesplorita tero, el kiu nur la norda kaj orienta marbordoj de Brazilo estas desegnitaj, aŭ kiel en la mondomapo de Silvano en formo de granda sendependa insulo.[23][25]

En 1507, Martin Waldseemüller publikigis mondomapon, Cosmographia Universalis, kiu estis la unua kiu montris, ke Norda kaj Suda Ameriko estis fakte separitaj disde Azio kaj ĉirkaŭitaj de akvo. Malgranda noto pri la ĉefa mapo, diras, por la unua fojo, ke Ameriko estas oriente de Azio kaj estas separataj per oceano, noto metita por eviti konfuzon ĉar Ameriko estas metita en la maldekstra pinto de la mapo kaj Azio en la dekstra pinto. En la akompana libro, Cosmographiae Introductio, Waldseemüller notis, ke la tero estas dividita en kvar partojn, nome Eŭropo, Azio, Afriko kaj la kvara parto kies nomo formiĝis el la nomo de Amerigo Vespucci.[26] En la mapp, la vorto «Ameriko» estis metita en parto de Sudameriko.

La vorto belsonis kaj montris similsonon kun la vortoj «Azio» kaj «Afriko» tiel ke tuje ĝi enradikiĝis en eŭropaj lingvoj, ĉefe en Norda Eŭropo.[27] Kontraste, tiu termino ne tuj estis adoptita en Iberio kaj ties kolonioj, en kiuj la nomo majoritate uzita plue estis dumlonge tiu de «Okcidentaj Hindioj».[28]

Trans la kvar kontinentojRedakti

 
Leŭtenanto Charles Wilkes, komandanto de la Usona Esplorekspedicio 1838 - 1842 al Antarkto, nome la lasta kontinento identigita kiel tio.

Ekde finoj de la 18-a jarcento kelkaj geografoj ekkonsideris, ke Nordameriko kaj Sudameriko estas du mondopartoj, kio faris totalon de kvin partoj. Tamen, la divido en kvar partoj estis ĝenerale la hegemonia en la 19-a jarcento.[16]:30 La eŭropanoj venis en Aŭstralion por la unua fojo en 1606, sed dum ioma tempo, ĝi estis vidata kiel parto de Azio. Fine de la 18-a jarcento kelkaj geografoj konsideris ĝin kiel kontinento per si mem, pro kio ĝi iĝis la kvina (aŭ sesa kontinento por tiuj kiuj kredas, ke Ameriko estas du kontinentoj).[16]:30 En 1813, Samuel Butler (1774-1839) skribis en rilato al Aŭstralio, ke «New Holland, an immense island, which some geographers dignify with the appellation of another continent» [Nova Holando, enorma insulo, kiun kelkaj geografoj dignigas pe la nomigo de alia kontinento] kaj la Oxford English Dictionary same komprenis tion kiel senerara termino kelkajn jardekojn poste.[29]

La Antarkto estis oficiale malkovrita ĉirkaŭ 1820 (kvankam nun oni scias, ke ĝi jam estis konata ekde 1599 aŭ 1603) kaj priskribita jam en 1838 kiel kontinento fare de Charles Wilkes (1798-1877) de la United States Exploring Expedition (ekspedicio Wilkes) (1838-42). Ĝi estis la lasta kontinento identigita kiel tio, kvankam la ekzistado de granda teritorio en Antarkto jam estis konsiderata el antaŭ jarmiloj. En la Antikveco la pensuloj de Antikva Grekio deduktis, ke se la Tero estas sferoforma, pro simetrio, devis havi kontinentan partneron de la kontinenta teramaso de la norda hemisfero en la suda hemisfero nome en la polusaj latitudoj, tiel la kosmografo Ptolemeo faris faman mondomapon en kiu aperis enorma teritorio kiu en latino estis nomita Terra Australis Incognita [Nekonata Aŭstrala Tero], kvankam la etendo de la supozita kontinento inkludis zonojn kiuj korespondas ne nur al Antarkto propre dirita sed ankaŭ al Aŭstralio, Nov-Zelando kaj grandaj oceanaj etendoj. En 1520 Magalhães malkovrante la markolon kiu nuntempe havas lian nomon, Magelana Markolo, kredis, ke la insulo Fajrolando estas sektoro de tiu Terra Australis Incognita. La esplorado fare de Francisco de Hoces malkovris la grandan marpasejon kiu separas Amerikon disde Antarkto kaj poste la nomo de Terra Australis Incognita restis rezervita por Aŭstralio. En 1849, atlaso informis, ke la Antarkto estas kontinento, sed ne multe sekvis tion ĝis post la Dua Mondmilito.[16]:32

En la 19-a jarcento, la majaisto Augustus Le Plongeon (1825-1908) proponis la hipotezon de nova kontinento, nomita Mu, kiu estus ekzistinta kaj malaperinta en la Pacifiko. Tiu kredo estis bazita sur la traduko — poste pridubita — de la Codex Tro-Cortesianus farita de Charles Étienne Brasseur de Bourbourg.[30] En epoko en kiu la geologio estis malpli antaŭenigita ol nuntempe, oni proponis la ekziston de multaj hipotezaj kontinentoj. Tiu estis la kazo de Lemuria, kontinento konsiderata kiel klarigilo de la malapero de kelkaj specioj de mamuloj,[31] kaj ankaŭ de la Atlantido, menciita por la unua fojo en la 4-a jarcento a.K., kvankam tiu hipoteza kontinento enmerigita estas ankoraŭ frukto de spekulativo.[32]

 
La olimpika flago kun la kvin ringoj kiuj reprezentas la loĝatajn kontinentojn.

Ekde mezo de la 19-a jarcento la atlasoj de Usono traktas ofte Nordamerikon kaj Sudamerikon kiel du apartaj kontinentoj, kio estas kohera kun la kompreno de la geologio kaj de la platotektoniko. Sed ankaŭ ne estas rara ke la usonaj atlasoj traktu la tutan Amerikon kiel unusolan kontinenton, almenaŭ ĝis la Dua Mondmilito.[16]:32 Tiu lasta konsidero estas hegemonia ankoraŭ en kelkaj landoj de Eŭropo.

La olimpika flago, desegnita en 1913, havas kvin ringojn kiuj reprezentas la kvin loĝatajn kontinentojn, konsiderinte Amerikon kiel unusola kaj sen kalkuli la Antarkton.[33]

Tamen, en la lastaj jaroj estis ioma evoluo por ke Eŭropo kaj Azio, kiuj tradicie estas konsiderataj kiel du kontinentoj, estu nuntempe ununura kontinento, nomita Eŭrazio, por kongruigi ĝin kun la sciaro derivata de la geologio kaj de la platotektoniko. En tiu modelo, la mondo estus dividita en ses kontinentoj.

Limoj de la kontinentojRedakti

Ĉar la difino de kontinento estas tre ofte arbitra kaj konvencia, la separoj inter ili ne ĉiam estas klare markitaj.

La Ĝibraltara markolo konvencie markas la limon inter Afriko kaj Eŭropo.[34]

La limo inter Azio kaj Afriko estas ĝenerale fiksita en la istmo de Suez, kio ekskludas la areon de la Sinaja duoninsulo for de Afriko.[35] Egipto tiel estus ĉevale inter du kontinentoj, sed kelkaj geografoj proponas movi la limon inter ambaŭ kontinentoj al la landlimo inter Israelo kaj Egipto, kio ŝanĝos geografian kriterion al pure politikan.

Pro konvencia faciligo, la limo inter Azio kaj Ameriko estis fiksita en la rus-usona landlimo, laŭlonge de la Beringa Markolo. La Komandorski-insularo estas aziaj, dum la cetero de la Aleutaj Insuloj estas amerikaj.

 
Ekzemplo de la arbitraj limoj de la moderna Eŭropo, en kiu landoj geografie neeŭropanoj estas konsiderataj en Eŭropo pro sia historio kaj kulturo. Verda, Eŭropo; malhelblue, aziaj teritorioj de transkontinentaj landoj; malhelblue, landoj geografie neeŭropanoj, sed tradicie konsiderataj en Eŭropo pro sia historio kaj kulturo.

La separo inter Oceanio kaj Azio estas ankoraŭ celo de polemiko. En 1831, la geografo kaj esploristo Jules Dumont d'Urville pere de geografiaj kriterioj dividis Oceanion en kvar mondoregionoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio kaj Inzulindio (tiam nomata Malaja), tiel la limo inter Azio kaj Oceanio trairas tra la markoloj Malaka kaj Luzona.[36] La malforteco de la argumentoj kiuj subtenas tiun limon kondukis kelkajn geografojn repensi tiun limon. En 1860 la geografo Alfred Wallace proponis novan limon bazite sur biogeografiaj kriterioj kiu trairas inter la markoloj Makasaro kaj Lombok konata kiel la Wallace-linio. Kelkaj opinias, ke estus pli taŭga uzi la Wallace-linion kiel vera limo inter ambaŭ kontinentoj.[37] Poste aliaj esploristoj proponis novajn limojn kiel Richard Lydekker en 1895 kaj Max Weber en 1907.

La plej polemikiga limo estas sendube tiu inter Azio kaj Eŭropo,[38][39][40] ĉar la supozataj limoj de Eŭropo ŝanĝiĝis dum jarcentoj kaj ne estas klare difinitaj. En la 18-a jarcento, la caro Petro la Granda volis konverti Rusion en granda potenco eŭropa. La geografo Vasilij Tatiŝĉev tiukadre proponis en 1703, ke la montoj Uraloj, la rivero Uralo kaj la Kaŭkazo konstituos la limon inter Eŭropo kaj Azio anstataŭ la rivero Don, kiu situis tiam Rusion en Azio.

Pro la ĵusa etendiĝemo de la Eŭropa Unio ĝis teritorioj situaj sur la sojlo de Azio, oni starigas denove la problemon de la preciza loko de la limo inter Eŭropo kaj Azio. Kelkaj geografoj, pro konveno, etendus la limon trans la Kaŭkazo cele al inklude en Eŭropo landojn kiel Armenio kaj Kartvelio. Aliaj tamen fiksus la limon en la depresio Kuma-Maniĉ norde de la Kaŭkazo por inkludi la tjurkajn popolojn de la Kaŭkazo en Azion.[41]

La insulojRedakti

 
La insulo Madagaskaro, sudoriente de Afriko, estas foje konsiderata kiel «mikrokontinento»[42]

La diversaj mondopartoj estas konsideritaj kiel kontinentoj en ties ampleksa senco. Unuflanke, ĉiu insulo devas esti rigardita kiel apartenanta al iu mondoparto, ĉar la aro de ĉiuj mondopartoj devas enhavi ĉiujn terojn for de maro, sed la insuloj ne estas preciza parto de la kontinentoj (kaj en komuna kaj en scienca sencoj), ĉar ties teritorio ne estas kontinua kun la cetero de la kontinento.[43][44] Tamen, ĝenerale ili estas konsiderataj kiel iel apartenantaj al la kontinento al kiu ili estas pli proksimaj. Por ekzemplo, la Kanarioj, kvankam de Hispanio, estas ligitaj geografie al Afriko; la Balearoj kontraste formas parton de Eŭropo kaj same multaj insuloj de Pacifiko apartenas al Oceanio. Simile okazas kun Reunio kaj Maŭricio, kiu, spite la distancoj kiu separas ilin el Afriko, estas konsiderataj kiel afrikaj insuloj.

Aliaj dividojRedakti

Kelkaj partoj de la kontinentoj estas agnoskitaj kiel subkontinentoj, speciale tiuj sur la diversaj tektonaj platoj kiuj dividas la kontinentojn. La plej konataj estas la Hinda subkontinento, la Araba duoninsulo kaj Eŭropo se kompreni la modelon kiu konsideras kontinento Eŭrazion. Ankaŭ Gronlando, sur la nordamerika plato, estas konsiderata subkontinento pro sia amplekso.

Kelkaj areoj de la kontinenta breto estas grandparte kovritaj de la maro, sed ankaŭ tiuj povas esti konsiderataj submaraj kontinentoj. Tio okazas por Zelandio, aperanta el la maro en Nov-Zelando kaj Nov-Kaledonio, aŭ eĉ ĉe la preskaŭ komplete submara Kergelena Altebenaĵo, en la sudo de la Hinda Oceano.

Kelkaj insuloj estas sur partoj de la kontinenta breto kiuj rompiĝis kaj malproksimiĝis drive for de unu de la grandaj kontinentoj. Kvankam ili ne estas konsiderataj kiel kontinentoj pro sia relativa malgrando, ili povas esti konsiderataj mikrokontinentoj. Madagaskaro, plej konata ekzemplo, estas ĝenerale konsiderata parto de Afriko, sed ĝi estis priskribita ankaŭ kiel "la oka kontinento".[45]

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti

 
Pangeo disrompiĝas en Laŭrazio kaj Gondvano – eono triaso – antaŭ 200 milionoj da jaroj.

NotojRedakti

  1. Continents: What is a Continent?. National Geographic. Arkivita el la originalo je 2009-06-29. "Most people recognize seven continents—Asia, Africa, North America, South America, Antarctica, Europe, and Australia, from largest to smallest—although sometimes Europe and Asia are considered a single continent, Eurasia."
  2. Lewis, Martin W.. (1997) The Myth of Continents: a Critique of Metageography. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-20742-4, ISBN 0-520-20743-2.
  3. "Ocean". Columbia Encyclopedia (2006). New York: Columbia University Press. Alirita la 20an de februaro 2007.
  4. "Distribution of land and water on the planet Arkivigite je 2007-02-28 per la retarkivo Wayback Machine." UN Atlas of the Oceans (2004). Alirita la 20an de Februaro 2007.
  5. Definition of a continent in Miriam-Webster Dictionary. Miriam Webster. Alirita 2013-03-08. "one of the six or seven great divisions of land on the globe"
  6. "continent n. 5. a." (1989) Oxford English Dictionary, 2a eldono. Oxford University Press; "continent1 n." (2006) The Concise Oxford English Dictionary, 11a eldono reviziita. (Eld.) Catherine Soanes kaj Angus Stevenson. Oxford University Press; "continent1 n." (2005) The New Oxford American Dictionary, 2a eldono. (Eld.) Erin McKean. Oxford University Press; "continent [2, n] 4 a" (1996) Webster's Third New International Dictionary, Unabridged. ProQuest Information and Learning; "continent" (2007) Encyclopædia Britannica. Alirita la 14an de Januaro 2007, el Encyclopædia Britannica rete.
  7. "continent [2, n] 6" (1996) Webster's Third New International Dictionary, Unabridged. ProQuest Information and Learning. "a large segment of the earth's outer shell including a terrestrial continent and the adjacent continental shelf"
  8. Monkhouse, F. J.. (1978) A Dictionary of the Natural Environment. London: Edward Arnold, p. 67–68. “structurally it includes shallowly submerged adjacent areas (continental shelf) and neighbouring islands”.
  9. Ollier, Cliff D. (1996). Planet Earth. en Ian Douglas (Eld.), Companion Encyclopedia of Geography: The Environment and Humankind. London: Routledge, p. 30. "Ocean waters extend onto continental rocks at continental shelves, and the true edges of the continents are the steeper continental slopes. The actual shorelines are rather accidental, depending on the height of sea-level on the sloping shelves."
  10. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 600
  11. Pinet 39, Gross 45.
  12. Pinet 37.
  13. angle UN Convention on the Law of the Sea: Territorial Sea and Contiguous Zone
  14. Toynbee, Arnold J. (1954). A Study of History. London: Oxford University Press, v. 8, pp. 711-12.
  15. 15,0 15,1 15,2 Tozer, H. F. (1897). A History of Ancient Geography. Cambridge: University Press.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 Lewis, Martin W.; Kären E. Wigen (1997). The Myth of Continents: a Critique of Metageography. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-20742-4, ISBN 0-520-20743-2.
  17. (en angla) Herodoto. Tradukita de George Rawlinson (2000). The Histories of Herodotus of Halicarnassus [1]. Ames, Iowa: Omphaloskepsis, libro 2, p. 18.
  18. (en angla) Herodoto. Tradukita de George Rawlinson (2000). The Histories of Herodotus of Halicarnassus [2]. Ames, Iowa: Omphaloskepsis, libro 4, p. 38. «I cannot conceive why three names... should ever have been given to a tract which is in reality one».
  19. (en angla) Strabono. Tradukita de Horace Leonard Jones (1917). Geography. [3] Harvard University Press, libro 1, ĉap. 4.[4]
  20. O'Gorman, Edmundo (1961). The Invention of America. Indiana University Press. pp. 106-112.
  21. Amerigo Vespucci: Un nom pour le Nouveau Monde
  22. 22,0 22,1 Formisano, Luciano (Eld.) (1992). Letters from a New World: Amerigo Vespucci's Discovery of America. New York: Marsilio. ISBN 0-941419-62-2
  23. 23,0 23,1 Zerubavel, Eviatar (2003). Terra Cognita: The Mental Discovery of America. New Brunswick: Transaction Publishers, pp. 77-79. ISBN 0-7658-0987-7
  24. Pohl:168
  25. Acosta Rodríguez y otros, La Casa de la Contratación y la navegación entre España y las Indias, Universidad de Sevilla, Sevilla, 2004, ISBN 84-00-08206-0, pp. 613-614.
  26. Zerubavel, Eviatar (2003). Terra Cognita: The Mental Discovery of America. New Brunswick: Transaction Publishers, pp. 80-82. ISBN 0-7658-0987-7
  27. Pohl, Frederick J. (1966). Amerigo Vespucci Pilot Major. Nueva York: Octagon Books, pág. 383.
  28. Varela Bueno, Consuelo (1988). Américo Vespucio. Madrid: Ediciones Anaya, Biblioteca Iberoamericana, p. 19.
  29. (en angla) "continent n. 5. a." (1989) Oxford English Dictionary, 2a eldono. Oxford University Press. «The great island of Australia is sometimes reckoned as another [continent]» [la granda insulo Aŭstralio, estas foje agnoskita kiel alia [kontinento]].
  30. Augustus Le Plongeon (1896). Queen Móo & The Egyptian Sphinx (publikigita de la aŭtoro). p. 277.
  31. Les Mondes Perdus
  32. Charles Berlitz, Le mystère de l'Atlantide, 1977, avant-propos.
  33. The Olympic symbols. Comité international olympique. 2002. Lausanne: Olympic Museum and Studies Centre. Les cinq anneaux du drapeau olympique représentent les cinq continents (Africa, America, Asia, Europe, and Oceania); Antarkto estas ekskludita el la flago. Vidu ankaŭ Association of National Olympic Committees: [5] [6] [7] [8] [9]
  34. En Afrique, des frontières de l'Europe
  35. «L'Asie». Encyclopédie Française. Arkivita el la originalo la 4an de Aprilo 2009. Konsultita la 9an de Februaro 2021.
  36. Jules Dumont d'Urville, Bulletin de la Société de Géographie de Paris (Tome XVII, n°5, janvier 1832 Gallica
  37. Wallacea - a transition zone from Asia to Australia, specially rich in marine life and on land.
  38. «Quelles frontières pour l’Europe?». Cafe-geo.net. 2005. Arkivita el la originalo la 12an de junio 2010. Konsultita la 9an de Februaro 2021.
  39. Gilles Pécout [dir.], Penser les frontières de l’Europe du XIXe au XXIe siècle. Élargissement et union: approches historiques, Paris, Éditions ENS rue d’Ulm et Presses Universitaires de France, 2004, 378 p. ISBN 2130543014.
  40. ifri
  41. Gérard Bacconnier (2007). Editions Bréal, eld. L'Asie en fiches. pp. 12. ISBN 9782749504964.
  42. Contemporaine des toutes premières plantes à fleurs, une espèce nous raconte l'histoire de l'Océan indien Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [10] Arkivigite je 2007-08-07 per la retarkivo Wayback Machine 2007-08-07
  43. "Continent". MSN Encarta Online Encyclopedia 2006.
  44. Les continents et les îles
  45. Voix en Provenance du Village

BibliografioRedakti

  • MacGill, Stefan 2017: Malkontinentigismo", Esperanto, 1312(4), paĝoj 78-79. Stefan MacGill revizias la tradiciajn rigardojn al koncepto kontinento, kaj ties uzadon en Esperantujo ĉefe kadre de UEA. Li proponas studi alternativojn baze de diversaj kriterioj.

AlilingveRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Continente en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Continent en la angla Vikipedio.