Platotektoniko

Disfalo de Pangeo al la hodiaŭaj kontinentoj.
Mapo de la tektonaj platoj (sen nomoj).

Platotektoniko (aŭ platotektonismo, de la greka τεκτονικός, tektonikós, "kiu konstruas") estas teorio de la geologia scienco por klarigi la fenomenon de la kontinenta drivo. Laŭ la teorio de platotektoniko, la plej ekstera, rigida kaj malvarma tavolo de la Tero, la litosfero, konsistas el du tavoloj: la ekstera terkrusto kaj la interna astenosfero. La terkrusto laŭ la teorio de platotektoniko kunmetiĝas el mozaiko de multaj tektonaj platoj, kiuj moviĝas per rapideco de po 2-10 centimetroj por jaro. Estas tri tipoj de terplataj limoj: konverĝa, malkonverĝa, kaj konverta limoj. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la limoj de la terplatoj puŝsubite solviĝas. La teorion malkovris kaj konatigis la germana sciencisto Alfred Wegener (1880-1930), docento en la universitato de Marburg.

Platotektonikoj kun nomo.
Vektoroj de rapideco de la tektonaj platoj atingitaj pere de preciza situo pere de GPS.

La teorio havigas klarigon al la ekzistado de la tektonaj platoj kiuj formas parton de la surfaco de la Tero kaj al la glitado kiu okazas inter ili en ties movado sur la likva termantelo, ties direktoj kaj interagado. Ĝi klarigas ankaŭ la formadon de la montaroj (orogenezo). Krome, ĝi havigas kontentigan klarigon al la faktoj ke la tertremoj kaj la vulkanoj koncentriĝas ĉefe en precizaj regionoj de la planedo (kiel la Pacifika fajra rondo) kaj ke la situo de la grandaj submaraj fosegoj estas apud insuloj kaj kontinentoj kaj ne en la centro de la oceano, teorie plej profunda.[1]

La tektonaj platoj moviĝas unu rilate al alia per relativa malrapideco, fakte neniam perceptebla seninstrumente, sed laŭ indicoj tre diferencaj. La plej alta rapideco okazas en la mezoceana dorso de la Orienta Pacifiko, proksime de la Paskinsulo, je ĉirkaŭ 3 400 km de kontinenta Ĉilio, per rapideco de separiĝo inter platoj de pli ol 15 cm/jaro kaj la malplej alta rapideco okazas en la en la dorso de Arkto, kun malpli ol 2,5 cm/jaro.[2] Ĉar ili moviĝas sur la solida surfaco de la Tero, la platoj interagadas unuj kun aliaj laŭlonge de siaj limoj okazigante intensajn disformojn en la terkrusto kaj litosfero de la Tero, kio rezultis en la formado de grandaj montaroj (por ekzemplo la montoĉenoj Himalajo, Alpoj, Pireneoj, Atlasoj, Uraloj, Apeninoj, Apalaĉoj, Andoj inter multaj aliaj) kaj de grandaj sistemoj de faŭltoj asociaj kun tiuj (por ekzemplo, la sistemo de faŭltoj de San Andrés). La kontakto per frotado inter la randoj de la platoj estas responsaj de la plej granda parto de la tertremoj. Aliaj fenomenoj asociaj estas la kreado de vulkanoj (speciale rimarkindaj en la fajra rondo de la Pacifiko) kaj en la submaraj fosegoj.

La tektonaj platoj estas komponataj de du diferencaj tipoj de litosfero: la kontinenta krusto, plej dika, kaj la oceana krusto, kiu estas relative pli maldika. La supra parto de la litosfero estas konata kiel terkrusto, denove de du diferencaj tipoj, nome kontinenta kaj oceana. Tio signifas, ke litosfera plato povas esti ĉu kontinenta, ĉu oceana, ĉu ambaŭtipa, en kies okazo estas nomata miksa plato.

Unu de la ĉefaj punktoj de la teorio proponas, ke la kvanto de surfaco de la platoj (kaj kontinenta kaj oceana) kiu malaperas en la mantelo laŭlonge de la randoj konverĝaj de subdukcio estas pli malpli en ekvilibro kun la nova oceana terkrusto kiu estas formiĝanta laŭlonge de la diverĝaj randoj (oceanaj dorsoj) pere de la procezo konata kiel etendigo de la oceana marfundo. Oni parolas pri tiu procezo ankaŭ kiel la komenco de la "transporta bendo". Tiusence, la totalo de la surfaco en la tutmonda globo restas konstanta, sekvante la analogion de la "transporta bendo", estante la terkrusto la bendo kiu moviĝas pere de la fortaj konvektaj marfluoj de la astenosfero, kiuj funkcias kvazaŭ la radoj kiuj transportas la bendon, malsuprenigante la terkruston en la konverĝaj zonoj, kaj generante novan oceanan fundon en la dorsoj.

La teorio klarigas ankaŭ sufiĉe kontentige la manieron kiel la enormaj amasoj kiuj komponas la tektonajn platojn povas "moviĝi", io kio restia neklarigata kiam Alfred Wegener proponis la teorion de la kontinenta drivo, kvankam ekzistas variaj modeloj kiuj fakte kunekzistas: La tektonaj platoj povas "moviĝi" ĉar la litosfero havas malpli grandan densecon ol la astenosfero, kiu estas la tavolo kiu troviĝas tuj malsupre de la terkrusto. Tio faras, ke la platoj "flosas" en la astenosfero kaj la likva magmo pli varma supreniras dum la pli malvarma malsupreniras, generante fluon kiu movas la platojn. La variado de flanka denseco rezultas en la konvektaj marfluoj de la mantelo, menciitaj antaŭe. Oni supozas, ke la platoj estas pelataj per kombino de la movado generata en la oceana fundo ekster la dorso (pro variado en la topografio kaj denseco de la terkrusto, kio rezultas en diferencoj en la gravitaj fortoj, trenado kaj vertikala suĉado, kaj zonoj de subdukcio). Alia klarigo diferenca indikas ak la diferencaj fortoj generitaj pro la rotacio de la terglobo kaj al la fortoj de la tajdoj de la Suno kaj de la Luno. La relativa gravo de ĉiu el tiuj faktoroj restas iom neklara, kaj estas ankoraŭ celo por polemiko.

Tektona platoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tektona plato.
 
La sep ĉefaj tektonaj platoj kaj la ok duarangaj.

Tektona (aŭ ankaŭ litosfera) plato estas grandega plato de nefandinta terkrusto. La tersurfaco estas kovrita de kelke da pli grandaj aŭ malpli grandaj platoj. Dimensioj kaj formo de la platoj estas variaj: de grandegaj (ekzemple la eŭroazia plato) ĝis etaj, la tiel nomataj mikroplatoj (ekzemple la anatolia plato). La dikeco de la platoj ankaŭ tre varias: de proksimume 1,5 km ĉe la mezoceana dorso ĝis proksimume 140 km sub la alta montaro Himalajo. Ĝi estas kreita de du tipoj de terkrusto: oceana kaj kontinenta, kiuj diferenciĝas per kemia konsisto samkiel ankaŭ per fizikaj ecoj. Sub la platoj troviĝas relative plasta (sed nefandinta) parto de la termantelo: la astenosfero.

Varma movo en la astenosfero kaŭzas moviĝadon de la platoj, konata kiel movo de kontinentoj. Laŭ la teorio de platotektoniko, la interagadoj inter la platoj kaŭzas kreadon de montaroj, vulkanismon, tertremojn samkiel ankaŭ aliajn geologiajn fenomenojn.

KonceptojRedakti

SubdukcioRedakti

 
Detale zono de subdukcio.

La subdukcio de platoj estas la procezo de sinkiĝo de oceana zono de litosfera plato sub la bordo de alia plato en konverĝa limo, laŭ la teorio de Platotektoniko.[3] La subdukcio okazas laŭlonge de ampleksaj zonoj de subdukcio kiuj nuntempe koncentriĝas speciale en la medio de la Pacifika Oceano, en la nomata Pacifika fajra rondo[4], sed estas ankaŭ zonoj de subdukcio en areoj de la Mediteraneo, la Antiloj, la Sudaj Antiloj kaj la marbordo al la Hinda Oceano de Indonezio.

FaŭltoRedakti

 
Variaj tipoj de faŭlto:
A: horizontala faŭlto
B: normala faŭlto (pligrandigas la surfacon de la terkrusto)
C: inversa faŭlto (malpligrandigas la surfacon de la terkrusto)

En geologio faŭlto [5] estas plata roka rompiĝo kie evidentiĝas relativa moviĝo. Grandaj faŭltoj en la terkrusto rezultas el diferenca aŭ ŝira moviĝo kaj aktivaj faŭltaj zonoj foje kaŭzas tertremojn. Tertremojn kaŭzas liberiĝo de energio dum rapida glito trans faŭlto. Faŭlto kiu troviĝas laŭ la rando inter du tektonaj platoj nomiĝas transforma faŭlto.

Ĉar ofte faŭlto ne konsistas el unu, simpla rompiĝo, la termino faŭlta zono estas uzata por la zono de rompiĝo rilata al la ebeno de faŭlto. La du flankoj de nevertikala faŭlto nomiĝas la pendanta muro kaj la pieda muro. Laŭdifine la pendanta muro situas super la faŭlto kaj la pieda muro situas sub la faŭlto. Tiuj terminoj venis de minado, ĉar laborante tabulan ercaĵon en mino oni havas la piedan muron sub la piedoj kaj la pendantan muron super la kapo.

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Strahler, Arthur N. (1992). «1». Geología física. Barcelona: Omega. pp. 9-12. ISBN 84-282-0770-4.
  2. Read HH, Watson Janet (1975). Introduction to Geology. Nueva York: Halsted. pp. 13-15.
  3. Plate tectonics, Encyclopedia of Earth. Alirita la 27an de decembro 2011.
  4. Martínez-López, M.R., Mendoza, C., (2016). «Acoplamiento sismogénico en la zona de subducción de Michoacán-Colima-Jalisco, México». Boletín de la Sociedad Geológica Mexicana 68 (2): 199-214. [1] Alirita la 30an de Januaro 2017.
  5. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 321

BibliografioRedakti

  • Butler, Robert F. (1992). "Applications to paleogeography" (PDF). Paleomagnetism: Magnetic domains to geologic terranes. Blackwell. ISBN 978-0-86542-070-0. Arkivita el la originalo (PDF) la 17an de aŭgusto 2010. Alirita la 11an de junio 2020.
  • Carey, S.W. (1958). "The tectonic approach to continental drift". In Carey, S.W. (ed.). Continental Drift – A symposium, held in March 1956. Hobart: Univ. of Tasmania. pp. 177–363. Expanding Earth from pp. 311–49.
  • Condie, K.C. (1997). Plate tectonics and crustal evolution (4a eld.). Butterworth-Heinemann. p. 282. ISBN 978-0-7506-3386-4. Alirita la 11an de junio 2020.
  • Foulger, Gillian R. (2010). Plates vs Plumes: A Geological Controversy. Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-6148-0.
  • Frankel, H. (1987). "The Continental Drift Debate". En H.T. Engelhardt Jr; A.L. Caplan (eld.). Scientific Controversies: Case Studies in the Resolution and Closure of Disputes in Science and Technology. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-27560-6.
  • Hancock, Paul L.; Skinner, Brian J.; Dineley, David L. (2000). The Oxford Companion to The Earth. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-854039-7.
  • Murphy, J.B.; Gutiérrez, G.; Nance, R.D.; Fernández, J.; Keppie, J.D.; Quesada, C.; Strachan, R.A. y Doatal, J. (2008): Rotura de las placas tectónicas. Investigación y Ciencia, 380 [majo]: 31-41.

Vidu ankaŭRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tectónica de placas en la hispana Vikipedio.