Geologio de Aŭstralio

Aŭstralio estas kontinento situa en la Hind-Aŭstralia Plato. La geologio de Aŭstralio inkludas praktike ĉiajn konatajn roktipojn kaj el ĉiuj geologiaj tempoperiodoj daŭre ĉirkaŭ 3.8 mil milionoj da jaroj el la Terhistorio. Aŭstralio kiel separata kontinento ekformiĝis post la disiĝo de Gondvano en la Permio, kun la separado de la kontinenta teramaso el la Afrika kontinento kaj el la Hinda subkontinento. Australia disiĝis el Antarkto en la Kretaceo.

Bazaj geologiaj regionoj de Aŭstralio, laŭ epokoj.

Aŭstralio, estante parto de la Hind-Aŭstralia Plato, estas la plej malalta, plej ebena, kaj plej antikva teramaso sur la Tero[1] kaj ĝi estis havinta relative stabilan geologian historion. Geologiaj fortoj kiaj la tektona levo de montaroj aŭ kolizioj inter tektonaj platoj okazis ĉefe en la plej frua historio de Aŭstralio, kiam gi estis ankoraŭ parto de Gondvano. Aŭstralio estas situa en la mezo de tektona plato, kaj tiel nuntempe ne havas aktivan vulkanismon.[2] La rokoj kiuj nuntempe formas la kontinenton Zelandion estis inter Orienta Aŭstralio kaj Okcidenta Antarkto.[3]

La Aŭstrali-Novzelanda kontinenta fragmento de Gondvano disiĝis el la cetero de Gondvano fine de la Kretaceo (95–90 Ma). Ĉirkaŭ 75 Ma, Zelandio estis esence separata el Aŭstralio kaj Antarkto, kvankam eble nur malprofundaj maroj separis Zelandion kaj Aŭstralion en la nordo. La Tasmana maro, kaj parto de Zelandio poste kuniĝis kun Aŭstralio por formi la Aŭstralian platon (40 Ma), kaj nova platolimo aperis inter la Aŭstralia kaj la Pacifika platoj.

Referencoj redakti

  1. Pain, C.F., Villans, B.J., Roach, I.C., Worrall, L. & Wilford, J.R. (2012): Old, flat and red – Australia's distinctive landscape. En: Shaping a Nation: A Geology of Australia. Blewitt, R.S. (Eld.) Geoscience Australia and ANU E Press, Canberra. pp. 227–275 ISBN 978-1-922103-43-7
  2. Kevin Mccue (26a de Februaro 2010). "Land of earthquakes and volcanoes?". Australian Geographic. Arkivita el la originalo la 6an de Marto 2010. Alirita la 28an de Decembro 2021.
  3. New Zealand within Gondwana el Te Ara: The Encyclopedia of New Zealand
  • Pirajno, F., Occhipinti, S. A. kaj Swager, C. P., 1998. Geology and tectonic evolution of the Palaeoproterozoic Bryah, Padbury and Yerrida basins, Western Australia: implications for the history of the south-central Capricorn orogen. Precambrian Research, 90: 119-140.

Eksteraj ligiloj redakti