Hind-Aŭstralia Plato

La Hind-Aŭstralia Plato estas ĉefa tektona plato kiu inkludas la teramason de la kontinenta Aŭstralio kaj la ĉirkaŭan oceanon, kaj etendas nordokcidente por inkludi la teramason de la Hinda subkontinento kaj apudajn akvojn. Ĝi estis formita de la kuniĝo de la Hindia kaj de la Aŭstralia platoj antaŭ 43 milionoj da jaroj.[1] Ĵusaj studoj, kaj tertremaj okazaĵoj kiaj la tertremoj de la Hinda Oceano de 2012, sugestas ke la Hind-Aŭstralia Plato eble rompiĝis en du aŭ tri separataj platoj ĉefe pro la premoj induktitaj el la kolizio de la Hind-Aŭstralia Plato kun Eŭrazio laŭlonge de Himalajo,[2][3] kaj ke la Hindia plato kaj la Aŭstralia plato estis separataj ekde almenaŭ antaŭ 3 milionoj da jaroj.[4]

Mapo de la tektonaj platoj; la Hind-Aŭstralia Plato estas dividita ambaŭflanke de la mapo en la oranĝa suba areo.

Referencoj redakti