Gondvano (origine, nomo de popoloj de Gonda en centra Barato) estis la suda el du kontinentoj, kiuj estiĝis post la dividiĝo de prakontinento Pangeo.

Gondvano
Kontinento
kontinentego • prakontinento [+]

Gondvano (Tero)
Gondvano (Tero)
partigo de Laŭrazio kaj Gondvano

Vikimedia Komunejo:  Laurasia and Gondwana [+]
vdr

Gondvano ekzistis ek de proksimume antaŭ 510 Mj (milionoj da jaroj) ĝis 180 Mj.[1]

Gondvano entenis la plejmulton de la landmasoj kiuj poste fariĝis la kontinentoj Sud-Ameriko, Afriko, Antarkto, Aŭstralio kaj Hindio. Inter Gondvano kaj la norda kontinento Laŭrazio etendiĝis la Tetismaro, kies restoj formas la hodiaŭan Mediteraneon. La (tuta) Gondvano estiĝis per kolizio de orienta kaj okcidenta Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 750-530 milionoj da jaroj.

La aŭstra sciencisto, Eduard Suess, nomis Gondvanon pro la Gondvana regiono de centra norda Hindio (el Sanskrito Gondvana: arbaro de la gondiuloj), de kiuj la gondvana sedimentra serio (Permio-Triaso) ankaŭ nomiĝis.

La adjektivo gondvana uzatas en biogeografio por referi al ŝablonoj de distribuo de vivantuloj, tipe kiam la organismoj estas limigataj al du aŭ pli da nun nekontinuaj regionoj kiuj iam estis parto de Gondvano, inkluzive da antarkta flaŭro. Ekzemple, oni konsideras ke la Proteaceae, familio de plantoj trovita nur en Sud-Ameriko, Sud-Afriko kaj Aŭstralio, havas "gondvanan distribuon". Oni konsideras ke tiu distribuo indikas arkaikan devenon.

Post la disiĝo de Gondvano antaŭ ĉirkaŭ 100 milionoj da jaroj Afriko sekve de la kontinenta drivo puŝiĝis kontraŭ Eŭropo, kio suprenigis la Alpojn; dume puŝiĝo de Hindio kontraŭ Azio estigis la Himalajon.

Klimato redakti

Dum la Paleozoiko, Gondvano etendiĝis de loko ĉe aŭ proksima al la suda poluso ĝis la ekvatoro. La klimato estis milda trans la plejmulto de Gondvano. Dum la Mezozoiko la klimato estis multe pli varma ol nun. En Gondvano vivis grandega amplekso da flaŭro kaj faŭno por multaj milionoj da jaroj. La laŭro-arbaroj de Aŭstralio, Nov-Kaledonio kaj Nov-Zelando enhavas kelkajn aliajn rilatajn speciojn de la laurissilva de Valdivio, tra la konekto de la antarkta flaŭro, ekzemple gimnospermoj kaj la falfolia angiospermoj Notofago.

Antaŭ 85 Mj Nov-Zelando kaj Nov-Kaledonio apartiĝis per kontinenta drivado dis de Aŭstralio. Troviĝis pruvo ke glaĉeroj ekzistis dum la tempo inter Karbonio kaj Permio, precipe en Sud-Afriko.

Dividiĝo de Gondvano redakti

Moviĝoj en la termantelo kaŭzis la dividiĝon de Gondvano. Tiu procedo daŭris dum tre longa tempo. Antaŭ 160 Mj Afriko kaj Sudameriko disiĝis de la resto de Gondvano kaj kune drivis norden. Antaŭ 130 Mj ili disiĝis unu de la alia. Antaŭ 100 Mj Hindio forflosis norden kaj eventuale ĝi kuniĝis kun Eŭrazio kaj formis la Himalajajn Montojn. Antaŭ 83 Mj parto de la kontinento disiĝis de la resto kaj oni nomis tiun parton Zelandio. La restaĵo disiĝis antaŭ 40 Mj kaj formis Aŭstralion kaj Antarkton. Tion sciencistoj deduktis pro la ĉeesto de specifaj rokoj en la antaŭe apudaj landmasoj, kaj oni trovis fosiliojn de marsupiuloj en Antarkto[2].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Ŝablono:Cite conference
  2. In search of ancient New Zealand, Hamish Campbell kaj Gerard Hutching, Penguin NZ (2011)