Mezozoiko

dua erao de eono fanerozoiko; ĉ. 252–66 milionoj da jaroj antaŭe
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

Mezozoiko estas la dua erao post la Antaŭkambrio, dum kiu formiĝis la triasa, ĵurasia kaj kretacea formacioj. Oni supozas, ke tiam (antaŭ proksimume 225 - 65 milionoj da jaroj), el unu-nura superkontinento nomita Pangeo komencis formiĝi la sep nunaj kontinentoj. La ŝtonaĵformacioj de Mezozoiko ankaŭ atestas la kreskon de rampuloj, interalie la grandaj dinosaŭroj. Tio okazis dum Frua Kretaceo, kiu komenciĝis antaŭ 195 milionoj da jaroj kaj daŭris 60 milionojn da jaroj. Populara nomo: Aĝo de Rampuloj.

Variaj specioj de la erao
Epoko Daŭro1Periodo Karakterizo
Kretaceo
65
Frua KretaceoPli da dinosaŭroj; pli da birdoj; inter krudaĵoj gravas kreto, nafto, fero.
Ĵurasio
35
Liaso, la
Frua Ĵurasio,
Dogero
(aŭ Meza Ĵurasio)
Malmo (aŭ
Malfrua Ĵurasio)
Mamuloj estas nemultaj kaj primitivaj. Aperis fiŝoj. El krudaĵoj plej gravaj estas: nafto kaj gaso, fero kaj fosforitoj.
Triaso
35
Buntsandstein (Frua)
Muŝelkalko (Meza)
Keŭpro (Malfrua)
Refreŝigo de mara kaj surtera faŭno. Fruaj rampuloj kiuj similis al lacertoj (dinosaŭroj). Aperis unuaj mamuloj.

1 En milionoj da jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
La faŭno de la erao, krom la homo kiu ĉeestas por komparo de grandeco