Kvaternaro

la nuna periodo; la tria kaj lasta periodo de erao cenozoiko; ekde ĉ. 2,6 milonoj da jaroj antaŭe ĝis nun
Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600

La Kvaternaro estas la plej freŝdata el la tri epokoj de la Kenozoiko en la geologia temposkalo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio[1]. Ĝi sekvas la Terciaron, superspanante 2,588 ± 0,005 milionoj da jaroj ĝis la estanteco. La Kvaternaro kovras la daŭranta de la nuntempa glaciepoko, kaj inkluzivas du geologiajn epokojn : la Plejstocenon kaj la Holocenon [2].

Superrigardo redakti

Historio de scienca esploro redakti

La termino Kvaternaro ("kvara terepoko") estis proponita de la geologo Giovanni Arduino en 1759 por aluviaj sedimentoj en la Pado-valo en norda Italujo. Ĝi estas enkondukita de Jules Desnoyers en 1829 por sedimentoj de la franca Sejnobaseno kiuj ŝajnis nete pli junaj ol terciaraj rokoj. La Kvaternaro kovras la tutan spanon de la daŭranta glaciepoko, tial ĝi inkludas la plurajn glaciiĝojn okazitajn dum la Pleistoceno, kaj la nuntempan interglaciiĝan periodon nomita Holocenon. Tiu situigas la komencon de la Kvaternaro je la eko de glaciepoko en la norda duonglobo proksimume antaŭ 2,6 milionoj da jaroj kaj inkluzivas partojn de kio kelkfoje estis klasifikita kiel la supran Pliocenon.

Kutime kvaternaro-stratigrafoj pristudis regionajn subdividojn. Ekde la 1970-aj jaroj, la Internacia Komisiono pri Stratigrafio ( angla mallongigo : ICS ) klopodis de fari unuoblan geologian temposkalon kiu estis bazita sur referenca Tutmonda stratotipa punkto ( angla mallongigo : GSSP ) kiu uzeblas internacie. La kvaternaraj subdividoj estis difinitaj surbaze de biostratigrafio anstataŭ paleoklimatologio. Tiu kondukis al problemo ke la proponita bazo de Pleistoceno estis je 1,805 milionoj da jaroj, lontempe post la komenco de la ĉefaj glacialoj en la norda duonglobo. La ICS proponis abolon de la nomo Kvaternaro, kiu ŝajnis neakceptebla por la Internacia Unio por Kvaternara Esploro ( angla mallongigo : INQUA). En 2009, oni decidis de konsideri la Kvaternaron kiel pli junan epokon de la Kenozoiko kiu havas ĝian bazon je 2,588 milionoj da jaroj inkluzive de la Gelaziano, kiu antaŭe estis konsiderata parton de la Neogeno kaj Plioceno [1].

La tero dum la Kvaternaro redakti

 
La Kvaternaro estas karakterizata de la apero de la genro Homo, tie ĉi Homo habilis

La 2,6 milionoj da jaroj reprezentas la tempon dum kiu rekoneblaj homoj ekzistis. Tra tiu mallonga epoko, la totala kvanto de kontinenta drivo estis malpli ol 100 km, kiu estas sufiĉe neatentinda por la paleontologio. Tamen, la geologia memorigaĵo estas pli detale konservita ol por pli fruaj epokoj, kaj estas plej rilatebla al nuntempaj mapoj. La ĉefaj geografiaj ŝanĝiĝoj dum tiu epoko inkluzivis la aperon de Bosporo kaj Sundo en glacialaj epokoj, kiuj respektive transformis la Nigran Maran kaj la Baltan Maron en nesalan akvon, sekvite de ilian inundigon ( kaj reveno al sala akvo ) per la altiĝinta marnivelo; la periodan plenigadon de Manika Markolo, konsistigante terponton inter Britujo kaj la eŭropa kontinento; la periodan fermadon de Beringio, formigante la terponton inter Azio kaj Nordameriko; kaj la periodan flusegon de Skablandoj de la amerika Nordokcidento per glaciala akvo. La Grandaj Lagoj kaj aliaj ĉefaj lagoj de Kanado, kaj Hudsona Golfo, ankaŭ estas ĵus la rezulton de lasta ciklo, kaj estas portempaj. Konsiderante ĉiun alian glaciepokon en la Kvaternaro, estis diferenca ŝablono de lagoj kaj golfo.

La klimato karakteriziĝis de periodaj glaciepokoj kun kontinentaj glaĉeroj moviĝante tiel fore de la polusoj kiel 40 gradoj de latitudo. Evoluis malmulte da ĉefaj novaj bestoj, verŝajne pro la geologie mallongdaŭra epoko. Estis ĉefa formorto de grandaj mamuloj en nordaj areoj je la fino de la Plejstoceno. Multaj formoj kiaj sabrodentaj katoj, mamutoj, mastodontoj, gigantaj pratatuoj k.t.p., formortis tutmonde. Aliaj, inkluzive de ĉevaloj, kameloj kaj gepardoj formortis en Nordameriko.

Kvaternara glacialo redakti

Dum la kvaternaro ripetfoje okazis glacialoj – termino enkondukite de Schimper en 1839 – kiuj ekis kun la komenco de la Kvaternaro ĉirkaŭ antaŭ 2,58 milionoj da jaroj kaj kiuj kontinuas nuntempe.

Lasta glacialo redakti

 
Etendaĵo de la glacikovraĵo en la Norda Duonglobo dum la lasta ĉefa glaciepoko. La Laŭrenca Mantelo kovras nordamerikon kaj la Fin-skandinava Mantelo kovras eŭrazion.

En 1821, svisa inĝeniero, Ignaz Venetz, prezentis artikolon en kiu li sugestis la ĉeeston de postsignoj de glaĉero je konsiderinda distanco de Alpoj. Origine tiu ideo estis ekdiskutita de alia svisa sciencisto, Louis Agassiz, sed kiam tiu ĉi provis malpruvon, li finiĝis konfirmante la hipotezon de sia kolego. Post jaro, Agassiz konstruis hipotezon pri granda glacialo kiu estus havinta longdaŭrajn ĝeneralajn efikojn. Tiu ideo lin alportis internacian famon kaj kondukis al starigo de la Glaciala Teorio.

Poste, danke al disvolviĝo de la geologio, estis pruvita ke estis pluraj periodoj de glaciala progreso kaj regreso kaj ke pasintaj temperaturoj sur la tero estis tre diferencaj de la nuntempaj. Precipe, la Milankovitch-cikloj de Milutin Milankovitch estas bazitaj sur la hipotezo ke variaĵoj de sunradiado estas fundamenta faktoro kiu kontrolas la teran klimaton.

Dum tiu tempo, substancaj glaĉeroj progresis kaj regresis tra multo de Nordameriko kaj Eŭropo, partoj de Sudameriko kaj Azio, kaj ĉiu Antarktiko. La Grandaj Lagoj formiĝis kaj grandegaj mamuloj prosperis en partoj de Nordameriko kaj Eŭrazio ne krovitaj de glacio. Tiuj mamuloj formortis je la fino de la lasta glacialo ĉirkaŭ antaŭ 11 700 jaroj. Nuntempaj homoj disvolviĝis proksimume antaŭ 190 000 jaroj ( fonto : Leakey ). Dum la Kvaternaro, mamuloj, angiospermoj kaj insektoj superregis la tersupraĵon.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vidu la 2009-version de la Geologia ICS-Temposkalo. angle
  2. La koloroj de la ĉi apuda tabelo respondas al RGB-kodoj, aprobitaj de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio. Disponible en la hejmpaĝo de la Internacia Komisiono pri Stratigrafio, en «Normaj Kolor-Kodoj por la Geologia Temposkalo».angle

Eksteraj ligiloj redakti

  • Silva, P.G. C. Zazo, T. Bardají, J. Baena, J. Lario y A. Rosas 2007 : Tabla Cronoestratigráfica del Cuaternario aequa, Asociación española para el estudio del cuaternario (aequa), Departamento de Geología, Universidad de Alcalá Madrid, Spain. (Corelation chart of European Quaternary and cultural stages and fossils) hispane