Sundo
markolo inter duoninsulo Danio kaj duoninsulo Skandinavio
Ĉi tiu artikolo temas pri markolo inter Danio kaj Svedio. Por informoj pri markolo en Indonezio, vidu la artikolon Sunda Markolo.
Sundo (dane Øresund, svede Öresund) estas markolo inter la dana insulo Sjælland kaj la sveda provinco Skanio. La nomo devenas de la dana kaj sveda vorto sund, kiu signifas markolo.
Sundo | ||
---|---|---|
markolo [+] | ||
Akvejoj | Balta maro, Kategato | |
Koordinatoj | 55° 45′ 0″ N, 12° 45′ 0″ O (mapo)55.7512.75Koordinatoj: 55° 45′ 0″ N, 12° 45′ 0″ O (mapo) | |
Longo | 181 km (112 mi) | |
Minimuma larĝo | 4 km (2 mi) | |
Maksimuma profundo | 40 m | |
Sundo | ||
Vikimedia Komunejo: Oresund [+] | ||
Sundo estas grava ŝiptrafika vojo inter la Balta Maro kaj Atlantiko, kaj unu el la plej dense trafikataj marvojoj en la mondo.
En 2000 estis inaŭgurita vojo trans la suda parto de Sundo (vidu Sundoponto), parte sur longa ponto, parte en tunelo, inter la urboj Kopenhago kaj Malmö. En la norda, plej mallarĝa parto de Sundo plu okazadas vigla pramŝipa trafiko inter Elsinoro kaj Helsingborg, trans la 4-kilometra markolo.