Malmö

Svede Malmö, dane Malmø, latine MalmogiaEllebogium, Esperante Malmo : urbo ĝis 1658 en Danio, ekde tiu jaro en Svedio (la tria laŭ grandeco, kaj la plej granda en ĝia plej suda provinco Skanio). Ĝi havis 267 171 loĝantojn komence de 2004.

Malmö
dane: Malmø, latine: Malmogia
urbo
De maldekstre de supre: Turning Torso, burgo Malmöhus, statuo de Grifo, Kronprinsen kaj Sundoponto.
Blazono
Oficiala nomo: Malmö
Ŝtato Svedio Svedio
Duoninsulo Skandinavia duoninsulo
Regiono Götaland
Provinco Skåne län
Administraj municipoj Municipo Malmö, Municipo Burlöv
Historia regiono Skanio
Memorindaĵoj Malmö burgo, Malmö sinagogo
Ponto Sundoponto
Situo Malmö
 - koordinatoj 55° 35′ 41″ N 13° 00′ 54″ O / 55.59472 °N, 13.01500 °O / 55.59472; 13.01500 (mapo)
Areo 155,56 km² (15 556 ha)
 - de aglomeraĵo 71,76 km² (7 176 ha)
 - de metropolo 2 535,76 km² (253 576 ha)
Loĝantaro 290 078 (24.06.2009)
 - de aglomeraĵo 258 020
 - de metropolo 635 224
Denseco 1 864,73 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 3 596 loĝ./km²
 - de metropolo 251 loĝ./km²
Statuso de urbo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21X XX
Telefona antaŭkodo 040
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Situo enkadre de Svedio
Vikimedia Komunejo: Malmö
Retpaĝo: www.malmo.se
Map

Fondita en la 15-a jarcento de reĝo Eriko de Pomerio. Malmö estas nuntempe urbo internacieca. 24% el ĝiaj loĝantoj naskiĝis ekster Svedio. En la urbo estas parolataj ĉirkaŭ 100 lingvoj. Ĝi situas ĉe Sundo, vidalvide de Kopenhago en Danio, kun kiu ĝi nuntempe estas ligita per ponto.

Malmö gastigis la 33-an Universalan Kongreson de Esperanto en 1948, kaj la 40-an kongreson de SAT en 1967.

La 27-an de aŭgusto 2005 oni inaŭguris la gravan konstruaĵon Turning Torso.

Trafiko redakti

En Malmö ĉefsidejas la flugkompanio Amapola Flyg. Fondita en 2004, ĝi komence disponigis nur frajton transportadon, sed de 2018 ĝi komencis efektivigi pasaĝerflugojn.

Ŝerce redakti

Martin Weichert verkis limerikon uzante la nomon de la urbo:

Parolis turisto en Malmö
"Prefere ol kapti la salmö,
  aŭ naĝi en fjordo
  en malvarma nordo
mi ludas kun ŝalmö sub palmö!"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Inter la partnerurboj estas: